Nova alterna tviter-kampanjo videbligos perspektivojn de lingvaj aktivistoj el Azio

Bildo de tvitera birdo per Id-iom, uzita sub permesilo CC BY-NC 2.0 Krea Komunaĵo.

Ekde mardo, la 6-an de aŭgusto, alterna listo de lingvaj aktivistoj el Azio [eo] fariĝos gastigantoj de la tviter-konto @AsiaLangsOnline. Kunordigata de Rising Voices [en], Digital Empowerment Foundation [en] kaj O Foundation [en], ĉi tiu socia amaskomunikila kampanjo okazas kune kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019 [eo] kaj proponos forumon al pluraj voĉoj el la [azia] regiono por rakonti siajn spertojn pri lingva revivigo [eo] kaj la rolo de Interreto.

Dum la restantaj monatoj de 2019, malsamaj aktivistoj ĉiusemajne gastigos la tviter-konton @AsiaLangsOnline diskonigante opiniojn pri kio signifas la diversaj lingvoj por ili kaj iliaj komunumoj. Tiuj aktivistoj laboras por disvastigi la uzadon de siaj lingvoj en novaj kampoj kiel Interreto, kio prezentas plurajn ŝancojn kaj defiojn. Tamen ekzistas grava eksterreta parto de ilia aktivado rilate al longdaŭraj historioj kaj nuntempaj situacioj kiuj efikas sur la vigleco de aziaj lingvoj.

Similaj iniciatoj uzante Tviteron kiel kunlaborilon okazas en Latinameriko [eo] (@ActLenguas), Afriko [eo] (@DigiAfricanLang) kaj Norda Ameriko [eo] (@NativeLangsTech), sed ĉi tiu projekto videbligos lingvojn de Azio.

Respondoj al alvokoj por partopreno estis tre pozitivaj, kaj la listo por la unuaj semajnoj jam estas preta. Ni ankaŭ varbadas por inviti aliajn al partopreno.
Se vi scias pri iu, kiu estus bona gastiganto, bonvolu kontakti nin.

La partoprenantoj

Iuj partoprenantoj kunhavigos siajn proprajn vivrakontojn rilate al siaj agadoj pri lingva revigligo aŭ revigligo kun ĉefa fokuso pri la rolo de Interreto kaj teknologio en tiu grava laboro. Aliaj prezentos siajn organizojn, kolektivojn aŭ individuajn klopodojn kiuj helpos garantii ke iliaj lingvoj plu vivos por la estontaj generacioj.
Kelkaj de iliaj revivigaj strategioj inkuzivas uzadon kaj adaptadon de ciferecaj teknologioj tiucele.

Ĉiuj estas entuziasmaj por diskonigi tiujn rakontojn al pli vasta nombro de homoj kiuj eble scias malmulton pri la lingva diverseco en Azio [eo], kaj ankaŭ al aliaj komunumoj kaj aktivistoj kiuj rimarkos kiel tiuj rakontoj eĥas iliajn proprajn spertojn.

Inter la partoprenantoj kiuj subskribis por administri la konton estas:

Ĉi tio estas nur ekzemploj de iuj homoj en la kerno de tiu kampanjo, kiuj diskonigos gravajn lingvajn laborojn okazantajn en Azio. Vizitu la retejon de la kampanjo [en] por vidi la nuntempan tagordon, kaj legu malgrandajn intervjuojn kun la profilo de ĉiu gastiganto.

Ĉi tiu soci-media projekto inspiriĝis de iniciatoj kiel @IndigenousX en Aŭstralio, kies fondinto, Luke Pearson, donis gravajn konsilojn dum la planado. La instagrama konto de Global Voices estas ankaŭ administrata per alterna listo de komunumaj membroj kaj estas tre bona maniero informiĝi pri niaj diversaj membroj kaj kie ili loĝas.

Vi povas subteni tiun ĉi kampanjon sekvante @AsiaLangsOnline tra 2019, kaj repepante la mesaĝojn kiujn vi trovis inspiremaj kaj interesaj. La gastigantoj ankaŭ volonte ricevus viajn reagojn kaj klopodos respondi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.