Indiĝenaj rajtoj

 Tiu ĉi paĝo estas dediĉita al la aŭtorino de Global Voices Paulina Aguilera Muñoz [en].

INDIĜENAJ RAJTOJ

Estas ĉirkaŭ 370 milionoj da indiĝenoj en la mondo, kiuj parolas pli ol 4 000 lingvojn kaj loĝas en pli ol 70 landoj. Indiĝenaj popoloj rezistis al tempo, koloniigo, genocido, epidemioj kaj militoj, kaj nun reparolas per pli laŭtaj voĉoj tra la mondo. En la lukto por postvivado kaj agnosko, ili uzas la Interreton por konekti kun aliaj civitanoj en iliaj landoj kaj tutmonde.

Indigenous protest, Brazil. Image by Talita Oliveira.

Indiĝena protesto, Brazilo. Bildo kun permeso de Talita Oliveira.

Global Voices Online (Tutmonda Voĉoj Rete) aktive serĉas la voĉojn de indiĝenaj popoloj en retaj civitanaj amaskomunikiloj tra la mondo. Vidu ankaŭ nian specialan raportaĵon, Forest Focus (Arbara Fokuso) [en]: Amazona Arbaro [eo]

Kontaktu nian kontribuantinon de GV, Silvia Viñas, se vi havas ligilojn aŭ rakontindajn ideojn el la tuta mondo, aŭ se vi estas indiĝena organizaĵo, kiu ŝatus esti aldonita al nia listo de rimedoj.

Kion ni faras: La blogantoj de Global Voices (Tutmonda Voĉoj) raportas pri kiel civitanoj uzas Interreton kaj socimediajn retojn por aŭdigi siajn voĉojn, ofte tradukante el aliaj lingvoj.

En kunlaboro kun Tutmondaj Voĉoj en la ajmara [eo] :

Global Voices in Aymara

NOTO: Hodiaŭ, la 9-an de aŭgusto 2019, okaze de la  Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, Universala Esperanto-Asocio (UEA) sendis mesaĝon al Unuiĝintaj Nacioj – UNESKO: uea.org/gk/818a1  Reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio partoprenis en EMRIP (Ekspertaj Mekanismoj pri Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj) okazinta en Ĝenevo (Svisio), lastfoje inter la 9-a kaj 13-a de julio 2019, kiun ĉeestis ankaŭ delegitoj de indiĝenaj popoloj el ĉiuj kontinentoj kaj membroj de NRO-oj defendantaj indiĝenojn. La unua numero de Unesko KURIERO en Esperanto [eo] por 2019 (januaro-februaro) omaĝis la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj por kontribui al la mondskalaj klopodoj por dediĉi pli grandan atenton al la lingvoj de la indiĝenaj popoloj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.