Renkonto kun Margaret Noodin, gastigantino de la tviterkonto @NativeLangsTech inter la 25-a kaj 31-a de julio 2019

Foto kun permeso de Margaret Noodin. De maldekstre dekstren: Margaret Noodin, Fionna Noori kaj Shannon Noori.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por celebri lingvan diversecon en Interreto [eo], ni decidis inviti lingvajn aktivistoj inter usonaj Indianoj [eo] kaj la Unuaj Nacioj [eo] por laŭvice administri la tviterkonton @NativeLangsTech kaj kunhavigi siajn spertojn pri lingva revigligo [eo] kaj antaŭengio de la lingvoj de la originaj etnoj sur nordamerika teritorio (Native American kaj First Nations). Margaret Noodin (@OjibweNet) klarigas al ni kion ŝi intencas pridiskuti dum sia semajno.

Rising Voices (RV): Ĉu vi povas ion rakonti pri vi mem?

I am a speaker and teacher of Anishinaabemowin originally from Minnesota and teaching now in Wisconsin. I am the mother of two brilliant daughters who often text me in Anishinaabemowin. I am also a Professor of English and American Indian Studies and the Director of the Electa Quinney Institute for American Indian Education. My book Bawaajimo: A Dialect of Dreams in Anishinaabe Language and Literature focuses on fiction by Anishinaabe authors and Weweni is a collection of bilingual poems in Ojibwe and English. In Milwaukee I work with Indian Community School, the Urban Ecology Center and the Milwaukee Water Commons to support indigenous ideas and ways of life in our city. I sing with Miskwaasining Nagamojig (the Swamp Singers) a women’s hand drum group and Minowakiing Chibizhiwag (the Milwaukee Panthers) whose lyrics are all in Anishinaabemowin (Ojibwe).

Mi parolas kaj instruas la aniŝinabekan lingvon. Mi devenas el Minesoto, sed mi instruas nuntempe en Viskonsino. Mi estas la patrino de du mirindaj filinoj kiuj ofte sendas al mi mesaĝetojn en la aniŝinabeka. Mi estas profesoro pri la angla kaj indiano-usonanaj studoj kaj mi estas ankaŭ la direktoro de la Instituto Electa Quinney por la indiano-usonana edukado. Mia libro Bawaajimo: A Dialect of Dreams in Anishinaabe Language and Literature [Bawaajimo: dialekto de la revoj en aniŝabeka lingvo kaj literaturo; mankas traduko en Esperanto) temas pri fikcio fare de aniŝinabekaj verkistoj. Mia libro Weweni estas poemaro verkita en du lingvoj: la aniŝinabeka kaj la angla. En Milvokio mi laboras kun komunuma indiana lernejo, la urba ekologia centro kaj la centro de municipaj akvo-resursoj por subteni la ideojn kaj lokajn vivmanierojn en nia urbo. Mi kantas kun Miskwaasining Nagamojig (Marĉaj Kantistinoj), grupo de tamburistinoj kaj Minowakiing Chibizhiwag (Leopardoj de Milvokio), kies paroloj estas tute en la anishinaabemowin (ojibwé).

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo rete kaj eksterrete?

Anishinaabemowin is a term used to connect Ojibwe, Odawa and Potawatomi languages. Ojibwe and Odawa have several thousand speakers and online dictionaries. Potawatomi is the most endangered language in this group. It is frightening to consider the large percent of speakers over 70, but it is inspiring to see the many paths to learning used by youth today which include traditional songs and ceremony as well as sites in the social media landscape.

Anishinaabemowin estas kolektiva termino uzata por indiki la lingvojn ojibwé (aniŝabeka), lodawa kaj potawatomi. La lingvoj ojibwé kaj odawa havas plurmilajn parolantojn kaj ekzistas retaj vortaroj. La lingvo potawatomi estas la lingvo de ĉi tiu grupo kies stato estas la plej kritika. La alta procentaĵo de parolantoj pli ol sepdekjaraĝaj estas timiga, sed estas ankaŭ inspire vidi la multajn novajn eblecojn, kiujn junuloj nuntempe serĉas por lerni la lingvon, inkluzive tradiciajn kantojn kaj ceremoniojn, same kiel sociajn retejojn.

RV: Pri kiuj temoj vi intencas komuniki pere de la konto @NativeLangsTech?

I plan to share the ways Anishinaabemowin is part of everyday life during the week I manage the account.

Dum tiu ĉi semajno mi planas kundividi manierojn laŭ kiuj la aniŝabeka estas parto de nia ĉiutaga vivo.

RV: Kio motivas vian lingvan aktivadon por la aniŝabeka lingvo? Kion vi esperas por via lingvo?

My motivation is to be part of the language chain being created by the account this year and my hope is that the language will reach a wider audience giving visibility to the diversity of language on earth.

Mia motivado estas ke mia lingvo apartenos al ĉeno de lingvoj pro la kreo de la konto dum tiu ĉi jaro. Mi esperas ke la lingvo atingos pli grandan pubikon kaj donos pli da videbleco al la lingva diverseco en la mondo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.