Konciza historio de la sedekoj, indiĝena popolo en Tajvano

A traditional Seediq House. Image by Kaisanan Ahuan. Used with permission.

Tradicia sedeka domo. Bildo de Kaisanan Ahuan. Uzita kun permeso.

Homa historio estas plena de ekzemploj de luktoj inter indiĝenaj popoloj kaj koloniaj potencoj. La sedeka tribo [eo], unu el la indiĝenaj triboj en Tajvano, havas similan historion de batalado por siaj rajtoj kontraŭ la japana kolonia potenco, kiu okupis la insulon de 1895 ĝis 1945 [en].

Hodiaŭ la sedeka popolo konsistas el nur 8994 homoj [en] kaj ilia lingvo estas klasifikita kiel krize endanĝerigita lingvo [en].

La termino “sedeko” rilatas kaj al la indiĝenoj kaj al ilia lingvo. La sedeka lingvo [eo] estas parto de la aŭstronezia lingvofamilio [eo] kaj konsistas el tri ĉefaj dialektoj: “truku”, “toda” kaj “tgdaja”. La dialekto trukua ankaŭ estas komuna lingvo de la taroka aŭ trukua triboj [en].

Betcha ne sciis, ke Tajvano havas multajn indiĝenajn tribojn. Jen unu, la sedekoj 賽德克 族 Indiĝena tajvana tribo.jpg
http: //buff.ly/2mfk2qU pic.twitter.com/t1quoChoO5

— Celia Xavier (@IndieInFilms) 7a de marto 2017

Antaŭ la japana invado de Tajvano en 1895 [en], la sedekoj loĝis en la montaro de Muŝa (en: Musha, zh:霧社事件), kie ili vivis en sendependeco kaj izoliteco de la ekstera mondo. La sedekoj estis konataj pro siaj unikaj ecoj kaj tatuoj sur la vizaĝo [en].

Vilaĝo en la montaro de Muŝa (en:Musha, zh:霧社事件). Bildo kun permeso de Kaisanan Ahuan.

La triboj havis aŭtonoman kaj memregan vivon sen enmiksiĝo de eksteruloj. Tamen okazis interrompo kiam la japanoj invadis Tajvanon [en]. La rilato inter la japanaj koloniistoj kaj la indiĝenaj popoloj de Tajvano estis plena je konfliktoj, ĉar multaj tribaj komunumoj rezistis la okupadon de la insulo [en]. Unu el la pli signifaj konfrontiĝoj estas konata kiel la Wushe-incidento (aŭ Incidento en Muŝa).

En 1930, la sedekoj, gvidataj de Mona Rudao [en], decidis ataki la japanojn [en] dum sporta evento kiun japanoj organizis en la vilaĝo Muŝa (en: Musha, zh: 霧 社 事件). En tiu tago, la ribeluloj perforte eniris sengarditan armilan stokejon kaj mortigis 134 homojn, inkluzive virinojn kaj infanojn. La respondo de la japanaj trupoj estis furioza kiam ili sendis soldatojn por ĉesigi la tumulton. La sedekoj batalis, kaj finfine malgajnis la batalon kontraŭ la japanoj en decembro 1930; tamen la rezisto fariĝis simbolo de la lukto por la rajtoj de la indiĝenoj.

En intervjuo en YouTube [en], la sedeko Takun Walis, klarigas kiel lia popolo prenis pozicion en la historio:

La Wushe-incidento [ankaŭ konata interalie sub la nomo Muŝa incidento [en] kaj kelkaj aliaj nomoj] ankaŭ estis eternigita en filmo. La filmo “Warriors of the Rainbow: Seediq-Bale  [Batalantoj de la ĉielarko: Seediq Bale; Seediq Bale signifas “vera sedeko aŭ vera homo”) reĝisorita de Wei Te-sheng [en], estas bazita sur la incidento en Muŝa (en: Musha, zh:霧社事件). Tio kio faras ĉi tiun filmon precipe unika, estas ke la aktoroj parolas la sedekan lingvon. La filmo akiris popularecon en la sedeka komunumo kaj estis poste proponita por Ora Leono [eo] ĉe la Venecia filmfestivalo en 2012.

Murpentraĵo en la incidenta parko de Muŝa (en:Musha, zh:霧社事件), Nántóu Siàn. Bildo de Kaisanan Ahuan. Uzita kun permeso.

En la lastaj sep jardekoj, depost kiam la Kuomintango [la ĉina nacia partio] [eo] alvenis al Tajvano fine de la 1940-aj jaroj, la sedekaj popoloj estis klasifikitaj malĝuste kiel subgrupo de la atajala popolo [eo] por pli facile administri ilin. En aprilo 2008, la sedeka tribo finfine ricevis oficialan agnoskon [en] kiel la 14-a indiĝena grupo de Tajvano.

Murpentraĵoj kiuj prezentas la sedekan popolon. Bildo de Kaisanan Ahuan. Uzita kun permeso.

En la lastaj jaroj, la sedeka popolo reaperis, ĉar membroj de la komunumo klopodis revigligi praulajn morojn [en] kaj konatigi sedekan arton al la pli larĝa publiko.

Tamen, la sedekoj kaj ilia lingvo ankoraŭ alfrontas defiojn, ĉar multaj tajvanaj indiĝenoj estas devigataj lerni la ĉinan (mandarenan) kaj la anglan [en] por ekhavi pli bonajn sociekonomiajn kaj edukajn ŝancojn.

Ĉi-rilate, necesas cifereca dokumentado de la lingvo, kiu inkluzivas aŭdajn kaj vidajn rimedojn, por vivteni ĝin por la sekvaj generacioj. Unu rimarkinda laboro pri la sedeka tribo inkluzivas la esplordosieron [en] de Apay Ai Yu Tang “From Diagnosis To Remedial Plan: A Psycholinguistic Assessment of Language Shift, Proficiency, And Language Planning In Truku Seediq” (“De diagnozo al savoplano: Psikolingvistika taksado de lingva ŝanĝo, kompetenteco kaj lingva planado en la truka sedeka”. La dosiero sugestas manierojn por subteni la lingvon. Iuj el la aliaj ekzistantaj dokumentoj inkluzivas himnaron (Truku Hymnbook – 1994), Chang (2000), koncizan vortaron (2006), ktp. La lingvistika sekcio de la Universitato de la Havajoj kaj la Centro pri trejnado de la Lingva Societo de la Havajoj faris iujn klopodojn por dokumenti la lingvon. Tamen necesas fari multe pli por konservi la sedekan lingvon.

Terau Leau kaj Kaisanan Ahuan de Tajvano kontribuis al tiu ĉi artikolo. Dankon al Rafael Lima pro la provlegado.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.