- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Renkonto kun Mingma kaj Pasang, la gastigantoj de la Tvitera konto @AsiaLangsOnline de la 20-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2019

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Rising Voices

Foto disponigita de (maldekstre) Mingma kaj (dekstre) Pasang

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj medioj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviteran konton @AsiaLangsOnline [1] por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [2] [eo] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [3]Digital Empowerment Foundation [4] kaj O Foundation [5].

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo forme de Demandoj kaj Respondoj estas kun Mingma Phuti Sherpa kaj Pasang Yangjee Sherpa, kiuj donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion ili diskutos dum la semajno kiam ili gvidos la konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti pri vi.

We will host @AsiaLangsOnline as a team to highlight collaborative community efforts in preserving our native Sherpa language. Mingma Phuti Sherpa is a family nurse practitioner, United States Army veteran, and a mother of two. Pasang Yangjee Sherpa is a visiting assistant professor of anthropology at Pacific Lutheran University. We are from the villages of Khumjung and Monzo in the popularly known Mount Everest region of Nepal. We are currently based in the Pacific Northwest, U.S.A.

Ni gastigos la konton @AsiaLangsOnline kiel teamo por videbligi kunlaborajn komunumajn strebojn rilate la konservadon de nia denaska lingvo ŝerpa [6] [eo]. Mingma Phuti Sherpa estas familia flegisto, veterano de la usona armeo kaj patrino de du infanoj. Pasang Yangjee Sherpa estas vizitanta asistanto-profesoro de antropologio ĉe la Pacifika Luterana Universitato. Ni devenas de la vilaĝoj Khumjung kaj Monzo en la vaste konata regiono de la monto Everesto en Nepalo [7] [eo]. Ni nuntempe loĝas en la Pacifika Nordokcidento [8] [eo], en Usono.

RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo interrete kaj eksterrete?

The Sherpa language is currently spoken in more than 15 countries. The size of Sherpa speakers in these countries ranges from a few to thousands. The three largest concentration of Sherpa speakers can be found in Nepal in Kathmandu, in India in Darjeeling, and in the United States in New York. This may suggest that the current status of the Sherpa language is good. But, communities in these places have been noticing significant decrease in the number of younger Sherpa speakers, and a considerable loss of cultural and linguistic knowledge across generations. These observations motivate the Sherpas, wherever they may be living, to work towards preserving their language in the form of documenting Sherpa words using various media or organizing classes to learn the language. At homes, elders expose the children, who are growing up outside their Himalayan villages of origin, to the language as much as they can.

La ŝerpa lingvo estas nuntempe parolata en pli ol 15 landoj. La kvanto da parolantoj en tiuj ĉi landoj varias, de malmultaj al miloj. La tri plej grandaj grupoj de parolantoj de la ŝerpa lingvo troviĝas en Nepalo en Katmanduo [9] [eo], en Barato en Darĝilingo [10] [eo], kaj en Usono en Novjorko [11] [eo]. Tio povas sugesti ke la nuna stato de la ŝerpa lingvo estas bona. Sed la komunumoj de tiuj lokoj spertis signifan malkreskon de la nombro de junaj parolantoj, kaj konsiderindan perdon de kultura kaj lingva konoj tra la generacioj. Tiuj ĉi observoj instigas la ŝerpojn, sendepende de kie ili loĝas, labori por la konservado de sia lingvo, forme de dokumentado de ŝerpaj vortoj uzante diversajn mediojn aŭ organizante kursojn por lerni la lingvon. En la domoj, maljunuloj prezentas la lingvon kiel eble plej multe al la infanoj kiuj kreskas for de siaj denaskaj himalajaj vilaĝoj.

RV: Je kioj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno kiam vi administros la Tviteran konton @AsiaLangsOnline?

During the week we will manage the @AsiaLangsOnline Twitter account, we will focus on sharing how the community has adopted diverse ways to keep the language alive. We will begin by sharing some facts and figures that shed light on the current status of the language. We will then share stories of what motivates each of us to preserve and promote the language. The highlight of our week will be the Sherpa songs—traditional and experimental—which embody experiences and emotions attached to our ways of being and ways of knowing, not possible in mediums such as the dictionary. We end our week with reflections of our activism and possible futures of our language.

Dum la semajno kiam ni administros la Tviteran konton @AsiaLangsOnline, ni fokusiĝos je kundivido de manieroj en kiuj la komunumo alprenis diversajn vojojn por konservi la lingvon viva. Ni komencos per kundivido de kelkaj faktoj kaj ciferoj kiuj montras la nunan staton de la lingvo. Poste ni kunhavigos rakontojn pri tio, kio instigas nin ĉiujn konservi kaj antaŭenigi la lingvon. La elstaraĵo de nia semajno estos la ŝerpaj kantoj — tradiciaj kaj eksperimentaj — kiuj enkorpigas spertojn kaj emociojn ligitajn al niaj manieroj esti kaj koni, kio ne eblas en medioj kiel la vortaro. Ni finos la semajnon kun meditaĵoj pri nia aktivismo kaj eblaj estontecoj por nia lingvo.

RV: Kio estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi esperas kaj revas por via lingvo?

Our main motivations for digital activism for our language are twofold: firstly, to connect with Sherpas living around the world who are in their own ways preserving the language; and secondly, to connect with other language activists with a shared sense of community. Through the use of digital media, we hope to share experiences of our analog lives and build solidarities that transcend our geographic locations. Our hopes and dreams are that during the time of our grandchildren, our language would not only be a living language with some speakers but a strong, invigorated language that continues to actively grow.

Niaj ĉefaj motivoj por cifereca aktivismo por nia lingvo estas du: unue, konektiĝi kun ŝerpoj kiuj loĝas tra la mondo kaj en sia maniero konservas la lingvon; kaj due, kontakti aliajn lingvajn aktivulojn kiuj havas kundividitan senton de komunumo. Per la uzo de ciferecaj medioj, ni esperas kundividi spertojn de niaj analogaj vivoj kaj konstrui solidarecon kiu superas niajn geografiajn lokiĝojn. Niaj esperoj kaj revoj estas ke dum la tempo de niaj genepoj, nia lingvo estos ne nur vivanta lingvo kun kelkaj parolantoj, sed forta, vigligita lingvo kiu daŭre aktive kreskas.