- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ni prezentas Victoriano De la Cruz Cruz, gastiganton de la tviter-konto @ActLenguas en la semajno inter la 26-a de aŭgusto kaj la 1-a de septembro 2019

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj

Foto liverita de Victoriano De la Cruz Cruz.

En 2019, ni invitis diversajn gastigantojn administri [1] [eo] la Tviteran konton @ActLenguas [2] kaj kundividi iliajn spertojn pri la revigligo [3] [eo] kaj antaŭenigo de ilia denaska lingvo. En tiu ĉi afiŝo, eksciu pli pri Victoriano De la Cruz Cruz kaj pri tio, kion li planas diskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

RV: Rakontu ion pri vi mem.

Me llamo Victoriano de la Cruz Cruz, soy originario de Tepoxteco, municipio de Chicontepec en el estado de Veracruz. Lingüista y hablante nativo de la lengua náhuatl, actualmente realizando la maestría en Derechos Humanos y Paz en el ITESO, Guadalajara.

En el 2010 concluí estudios en el CIESAS en la maestría en Lingüística Indoamericana en la Ciudad de México. Soy asesor externo de la Secretaría de Educación Jalisco en la Dirección de Educación Indígena dentro de los proyectos de la capitalización del náhuatl en el Sur de Jalisco. 

Profesor de la lengua y cultura náhuatl en la Universidad del Occidente, ITESO – Guadalajara y docente de náhuatl en Genera Alternativas, AC. Director de la Revista Electrónica Yolitia “renacer” que difunde principalmente la lengua náhuatl. Imparto distintas clases de lengua y cultura náhuatl, tanto de manera presencial como en línea. También soy productor y conductor “yolitia totlahtol “el renacer de la palabra en Jalisco Radio, domingos 9:00 am. Cuento con una revista electrónica que se llama Yolitia [4].

Mi nomiĝas Victoriano de la Cruz Cruz, mi devenas de Tepoxteco, municipo de Chicontepec [5] [eo] en la ŝtato Veracruz [6] [eo]. Mi estas lingvisto kaj denaska parolanto de la naŭatla lingvo [7] [eo] kaj nuntempe mi magistriĝas pri homaj rajtoj kaj paco en la universitato ITESO, en Gvadalaharo [8] [eo].

En 2010, mi finis magistrajn studojn ĉe la esplorcentro CIESAS pri indiana lingvistiko en Meksik-Urbo. Mi estas ekstera konsilanto de la Sekretario pri Edukado Jalisco en la Administracio pri Indiĝena Edukado en la projektoj pri la kapitaligo de la naŭatla sude de Jalisco [9] [eo]. 

Profesoro de lingvo kaj kulturo naŭatlaj en la Universitato de la Okcidento (Universidad del Occidente), ITESO – Gvadalaharo kaj instruisto de la naŭatla en Genera Alternativas, AC. Direktoro de la elektronika revuo Yolitia “renaskiĝi” kiu ĉefe disvastigas la naŭatlan lingvon. Mi donas diversajn kursojn de lingvo kaj kulturo naŭatlaj, kaj ĉeestajn kaj enretajn. Mi ankaŭ estas produktisto kaj gvidanto de “yolitia totlahtol“ la renaskiĝo de la vorto en Jalisca Radio, dimanĉe je la 9-a horo matene. Mi eldonas elektronikan revuon kiu nomiĝas Yolitia [4].

RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo interrete kaj eksterrete?

En mi opinión el náhuatl o la lengua mexicana tiene una buena presencia en México ya que hay hablantes en toda la república mexicana pero hay muy poco activismo real que ayude a la difusión de esta lengua. Por una parte en Wikipedia hay un buen número de artículos pero hay muy pocos lugares en dónde se abordan estos temas.

Laŭ mia opinio, la naŭatla lingvo kiel lingvo de Meksiko estas bone reprezentata, ĉar ekzistas parolantoj en la tuta meksika respubliko. Sed tre malmultas reala aktivismo kiu helpas la disvastigon de tiu ĉi lingvo. Unuflanke, ekzistas granda nombro de artikoloj en Vikipedio, sed la lokoj kie oni pridiskutas tiujn temojn malmultas.

RV: Je kio vi intencas fokusiĝi, dum la semajno kiam vi administros la Tviteran konton @ActLenguas?

Considero que hay varios puntos en que puedo difundir mi lengua materna y varias lenguas de la familia yutoazteca.

Voy a resaltar algunos:
– Audios diversos de la lengua y cultura.
– Difusión de espacios y de varios medios de difusión.
– Música en las lenguas indígenas.
– Fotografías de varios eventos relativos.

Mi pensas, ke ekzistas multaj manieroj kiel mi povas disvastigi mian denaskan lingvon kaj diversajn lingvojn de la familio jut-azteka [10] [eo].

Mi substrekos kelkajn:
– Diversaj sondosieroj pri lingvo kaj kulturo.
– Disvastigo de spacoj kaj diversaj disvastigmedioj.
– Muziko en indiĝenaj lingvoj.
– Fotoj de diversaj rilataj eventoj.

RV: Kio estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

Soy orgulloso de la lengua náhuatl, ya que mis padres y abuelos también fueron orgullosos de esta lengua y mucho de lo que me transmitieron a través de esta cultura, una de ellas es el respecto y otros valores. Por otra parte, mi activismo inicia cuando empecé a notar que esta lengua y esta cultura va a desaparecer si no la difundimos el día de hoy. Por lo que varias acciones son muy necesarias y urgentes.

Mi fieras pri la lingvo naŭatla, ĉar miaj gepatroj kaj geavoj ankaŭ fieris pri tiu ĉi lingvo kaj pri multo, kion ili transdonis al mi pere de tiu ĉi kulturo, interalie pri la respekto kaj aliaj valoroj. Aliflanke, mia aktivismo komenciĝis kiam mi ekrimarkis ke tiu ĉi lingvo kaj kulturo malaperos se ni ne disvastigas ilin hodiaŭ. Kaj pro tio diversaj agadoj estas tre necesaj kaj urĝaj.