Esperanto Lingua floras per paĝindikiloj

Foto disponigita de Clément Baleyte.

Global Voices Esperanto fieras esti parto de la familio Global Voices ekde 2013. Kiel la sola Lingua-sekcio bazita sur konstruita internacia lingvo, Esperanto Lingua prezentas kaj la unikecon kaj la defiojn de tutmonda komunumo de kontribuantoj kaj legantoj. Ni ĝojas disvastigi lokajn kaj tutmondajn dialogojn, des pli en la jaro festanta lingvan kaj kulturan diversecon.

Nia laboro devas tamen ankoraŭ strebi al plena daŭripoveco. Kiel ni povas tiucelen diskonigi Global Voices Esperanto?

Esperanto Lingua-tradukantoj Manuela Burghelea kaj Herman Dekeŭnink respondis tiun ĉi demandon per planado de paĝindikiloj kun florsemoj, t.e. planteblaj paĝindikiloj enhavantaj semojn, kiel maniero danki jamajn kunlaborantojn, varbi pri la retejo kaj allogi novajn kunlaborantojn. Clément Baleyte, volontulo en la Centra Oficejo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Roterdamo, dezajnis la paĝindikilojn, kiuj celas speguli la longdaŭran engaĝiĝon de Global Voices rilate indiĝenajn lingvojn. La semumita papero estis printita ĉe loka nederlanda kompanio, enhavante semojn de la neforgesumino-floro (miozoto), por certigi ke ĉiu lingva voĉo kaj heredaĵo plu vivos.

La semumitaj paĝindikiloj estis donataj al la partoprenantoj de du grandaj ĉiujaraj Esperanto-eventoj: la Universala Kongreso (Lahtio, Finlando, 20-27 julio) kaj la Internacia Junulara Kongreso (Liptovský Hrádok, Slovakio, 28 julio-4 aŭgusto), ambaŭ gastigantaj prezentaĵojn pri la laboro de Global Voices rilate al indiĝenaj lingvoj. Mallongaj antaŭrigardoj pri diskursoj de lingvaj aktivistoj estis disponigitaj, surbaze de tradukoj en Esperanto. Intervjuo pri Global Voices estis publikigita en la kongresa kuriero, kaj alia intervjuo estis registrita por esperantlingva podkasto.

Foto disponigita de Clément Baleyte.

En la nuna Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, Global Voices estas oficiala partnero en la plilaŭtigo de voĉoj de indiĝenlingvaj aktivuloj. Esperanto Lingua estis unu el la plej aktivaj sekcioj de tiu ĉi kampanjo, tradukante intervjuojn kun diversaj administrantoj de la Tviteraj kampanjoj @ActLenguas, @DigiAfricanLang, @NativeLangsTech kaj @AsiaLangsOnline. Vidu ĉiujn rilatajn artikolojn tradukitajn en Esperanton ĉe Global Voices Esperanto, temo “Indiĝenoj”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.