Kial atendi? Vikipedio kaj Google erare deklaras Putin venkinto de la prezidentaj balotadoj de 2018

[La originala artikolo jam aperis en januaro 2018]

Putin erare deklarita venkanto de la prezidento-balotadoj de 2018 fare de Google // Ekrankopio de Christopher Moldes

La rusiaj prezidentaj balotoj, estas ankoraŭ du monatojn for, sed, kvankvam estas multaj konkurantoj, oni atendas ke Vladimir Putin facile certigos al si kvaran oficperiodon.

La 15-an de januaro, per io kio ŝajnis esti provo por ŝpari tempon aŭ eviti la nervozigan dramon de la voĉonombrado dum la balotnokto, Google deklaris Putin venkinto de la balotadoj de marto 2018.

Ruslingva Google-serĉo “balatoj 2018″ rezultigis la kutiman ekrankopion de la analoga Vikipedio-artikolo. Sub “venkinto” aperis portreto de Vladmimir Putin, kiel videbla ĉi-supre.

Tiu ĉi kurioza eraro aperis dank'al la serĉa teĥnologio de Google, kiu foje donas informojn, destinitajn por helpi respondi la serĉopeton de la uzanto. Por tiaj serĉoj, la informoj kutime venas de Vikipedio aŭ de oficialaj registaraj retejoj, kiujn Google konsideras fidindaj.

Sed ĉi-kaze, aperis sole la rusa Vikipedio-artikolo pri la balotoj de 2018.

Stanislav Kozlovskij, la direktoro de la rusia sekcio de Wikimedia, la patrina kompanio de Vikipedio, klarigis la eraron en komento al RBC, rusia retejo pri negocaj novaĵoj:

Неизвестный дописал фамилию Путина в преамбулу статьи о выборах, после чего поисковик индексировал ее и отобразил в выдаче новый вариант.

Iu aldonis la nomon de Putin al la antaŭklarigo de la artikolo pri la balotoj, post kio la serĉmotoro indeksis ĝin kaj montris la novan varianton en siaj rezultoj.

Vikipedio estas konata pro sia amaskontribua modelo, per kiu volontulaj uzantoj povos kontribui post kontrola proceduro. Kvankvam tio povas varii laŭ la lingvo, ĉiuj Vikipedioj havas normigitan proceduron por preventi malakurataĵojn kiel ĉi tiun. Sed montriĝis ke tiuj proceduroj ne estis observitaj por la rusia versio de la paĝo. Ĉu oni kreis la eraron kiel ŝercon, aŭ kiel politikan movon, neniu scias.

La eraro estis korektita post 20 minutoj, sed tio estis pli ol sufiĉe por generi humurajn reagojn, kiel la humura referenco:

Voku senatanon Puŝkov [NDLR: ĉar usonanoj subtenas Putin’)]. Uzante Google, la usonanoj enmiksiĝis en niajn balotojn, proponante kandidaton kiu estos favora al ili.

pic.twitter.com/IFDbL149g0

— Rusio parolas (@Russia_calls) la 14-an de januaro 2018.

Aleksej Puŝkov, rusia senatano kiu estas ano de la Konsilantaro de la Federacia Komitato por defendo kaj sekureco, estas konata pro sia ofta kaj militema tviterado, rifutanta imputojn pri la enmiksiĝo en aferojn de alia lando kaj mallaŭdanta fremdan (aparte usonan) enmiksiĝon en la aferojn de Rusio.

Kvankvam malprobable ke multaj uzantoj konsideris tion serioza, la incidento estas simptoma por kelkaj multe pli vastaj problemoj.

Tio ĉi estigas la demandon pri kiel Google decidas kiuj fontoj estas sufiĉe fidindaj por esti prezentitaj tiel, ke ili asertas “respondi” al la demandoj starigitaj en ĝia serĉilo. Kvankvam Vikipedio povus esti pli forta aŭ malpli kontroversa elekto ol iu ajn gravega novaĵokomunikilo, ĝi enhavas tiajn erarojn. Oficialaj registaraj retejoj povas ankaŭ doni forte misprezentitan version de la faktoj. Tiu ĉi eraro povus instigi Guglon [Google] al rekonsiderado ĉu tiu tipo de aperigo ne kreas pli da problemoj ol ĝi solvas.

Supozante ke Google kaj aliaj serĉmotoroj daŭre montras rezultojn tiamaniere, la incidento estigas demandojn pri kiugrade oni povas fidi retajn platformojn se temas pri novaĵoj kaj informoj. Grava procentaĵo de junaj rusianoj uzas Interreton por novaĵoj, kvankvam temas pri minoritato kompare al la tuta loĝantaro, kiu grandparte daŭre fidas al la televido.

Ĉar Interreto-aliro altiĝas en Rusio, oni povas atendi ke nombro de retumantoj  pligrandiĝos. De Brazilo, ĝis Indonezio kaj Usono, pli kaj pli da homoj de ĉiuj aĝogrupoj transiras aŭ transiris al la uzado de retaj platformoj kiel sia plej grava fonto de novaĵoj kaj informoj. Tio signifas ke homoj pli kaj pli kalkulas je serĉo-rezultoj, novaĵo-fluoj kaj aliaj aŭtomatizitaj informiloj por akiri akuratajn informojn pri la ĉirkaŭa mondo. Se io tiel simpla kiel Vikipedia eraro povas generi kaskadon da misinformoj pri io tiel grava kiel prezidenta baloto, ni povas antaŭvidi pli da problemoj.

Responde al argumentoj pri la neceso kontraŭbatali misinformojn kaj “trompajn novaĵojn”, komunikado-analizisto Nina Jankowicz proponas ke ni uzu longperspektivan aliron kaj klopodu evoluigi la kritikajn penskapablojn de uzantoj.

Tio povas sukcesi aŭ ne, depende de kie oni loĝas kaj de kiel oni instruis al oni la uzadon de Interreto. Sed bonŝance por iu ajn kiu renkontis tiun serĉotrafon, multe da kritika pensado ne estis bezonata por kompreni ke tio estas ne pli ol grandioza eraro.

1 komento

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Gilles TABARD

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.