Kundividi fotojn de la Afganio kiun vi neniam vidas

(Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo.)

Jardekoj de milito kaj terorismo [en] metis Afganion inter la plej danĝerajn landojn de la mondo. Malgraŭ la progreso farita de la lando ekde la forpelo de la talibanoj en 2001, la plejmulto de la ĵurnalismaj verkoj pri Afganio obstine enfokusigas negativajn aferojn kiel bomboj, sinmortigaj atakoj kaj viktimoj. La raportoj en tiaj amaskomunikiloj prezentas terurajn bildojn, pro kio plejmulto de la homoj neniam deziras viziti la belegan, sed trafitan de milito-trafitan landon.

Jen kial la laboro de Antony Loveless [en], sendependa brita ĵurnalisto kaj fotisto, tiom diferencas. Ekde marto 2012 Loveless afiŝis fotojn pri siaj vojaĝoj al Afganio en Tvitero, uzante la de li inventitan kradvorton #TheAfghanistanYouNeverSee.

Parolante al Tutmondaj Voĉoj pri la kradvorto, Loveless diris:

I have a portfolio of over 2,000 images shot on three trips to Afghanistan in recent years and to keep track of them, I conceived of the rather unwieldy hashtag [#TheAfghanistanYouNeverSee].

Mi havas kolekton de pli ol 2000 bildoj fotitaj dum tri vojaĝoj al Afganio en la lastaj jaroj, kaj por retrovi ilin mi elpensis la iom nekonvenan kradvorton [#AfghanistanYouNeverSee].

La knabino en la lago. Banado por resti malvarmeta sub la senkompata tagmeza suno. Bildo de Antony Loveless, uzata kun permeso.

La ‘verda zono’ de Afganio, etendaĵo de fruktodonaj kultivitaj teroj laŭlonge de la valo de la rivero Helmend. Bildo de Antony Loveless, uzata kun permeso.

La miriga beleco de la lago Kajaki en suda Afganio vidata de Royal Air Force (RAF), Chinook. Bildo de Antony Loveless, uzata kun permeso.

La kradvorto de Loveless estis reprenita de Alex Ford, la  serĝento de la aerarmeo (RAF) kiu en 2011 pasigis ses monatojn en la afgana provinco Hilmend.

Kundividante siajn vidpunktojn pri la kradvorto, Ford skribis en la revuo Warfare:

We have been involved in Afghanistan for almost 11 years now, and it has become commonplace to see images of the war back here. But generally those images tend to be more about the negative side of the conflict there. Pictures of flag-draped coffins driving through Wootton Bassett or out of Brize Norton… a picture of a soldier smiling, but the caption underneath giving the date he died. Sadly, the majority of the British population that supports the lads and lasses on the ground have no real insight into the story of the war out there; the story that is Afghanistan.

Ni estas implikitaj en Afganio de preskaŭ 11 jaroj, kaj alkutimiĝis vidi bildojn de la milito ĉi tie. Sed ĝenerale tiuj bildoj emas enfokusigi multe pli la negativan flankon de la konflikto tie. Bildoj de flago-kovritaj ĉerkoj veturantaj tra Wootton Bassett aŭ el Brize Norton… foto de ridetanta soldato, sed la subskribo donas la daton kiam li mortis. Bedaŭrinde, la plejmulto de la brita loĝantaro kiu subtenas ĉeeston de la gejunuloj tie, ne vere komprenas la historion de la milito; la historio pri kio estas Afganio.

Lokaj infanoj pretas babili kun militistoj kiuj forlasas la alteriĝejon de la helikopteroj. Bildo de Alex Ford, uzata kun permeso.

Afganaj infanoj en klasĉambro kun libroj kaj skribiloj donacitaj de UNICEF. Bildo de Alex Ford, uzata kun permeso.

La kradvorto fariĝis populara foto-etikedo por tiuj, kiuj vojaĝas al Afganio, por kundividi bildojn, kiujn homoj ekster de la lando malofte vidas en la popularaj amaskomunikiloj.

Afgana infano ŝajne pretas por esti fotata. Bildo de Steve Blake, uzata kun permeso.

Lastatempe Iqbal Ahmad Oruzgani, fotisto el Afganio ankaŭ komencis afiŝi fotojn sub tiu kradvorto por montri Afganion el malsama perspektivo.

Kolektiva geedziĝo organizita por dekoj da paroj en la provinco Daikondi, centra Afganio. La grupaj geedziĝoj fariĝis tre popularaj en la lando ĉar ili helpas malpliigi la koston de geedziĝo por familio. Bildo de Iqbal Ahmad Oruzgani, uzata kun permeso.

Junaj afganaj knabinoj legas lernolibron antaŭ fermita butiko. Bildo de Iqbal Ahmad Oruzgani, uzata kun permeso.

La vintro en Behsud-Distrikto de la provinco Maidan Vardak. Bildo de Iqbal Ahmad Oruzgani, uzata kun permeso.

Ĉiu foto kundividita sub tiu ĉi kradvorto estas repepita de centoj da Tviter-uzantoj, donante al la fotistoj tre larĝan publikon.
Parolante al Tutmondaj Voĉoj, Antony Loveless diris:

Countless tweeters have said it’s the best use of a hashtag on twitter, ever, and I am currently in talks to produce a book based on the hashtag after countless people expressed an interest in buying one.

Sennombraj pepantoj diris, ke ĝi estas la plej bona uzo de kradvorto en Tvitero, kaj mi nun intertraktas por produkti libron bazitan sur la kradvorto post kiam sennombraj homoj esprimis intereson aĉeti la libron.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.