“Mi elpensis la esprimon afrik-ĉeĥo”: intervjuo kun la ĉeĥa-niĝeria verkisto Obonete Ubam

Obonete Ubam (meze) dum publika prezentado de sia libro “Sedm let v Africe” (Esperante “Sep jarojn en Afriko”) en granda librovendejo en Prago, Ĉeĥio. Foto farita de Filip Noubel kaj uzata kun permeso.

Obonete Ubam estas ĉeĥa-niĝeria [eo] eks-aktivulo kaj verkisto, kiu antaŭ nelonge publikigis novan libron, “Sedm let v Africe”, aŭ “Sep jarojn en Afriko”, kiu rakontas pri la jaroj, kiujn li pasigis en Afriko.

Ubam naskiĝis ĉe ĉeĥa patrino kaj niĝeria patro, kaj loĝis, ĝis sia 15-a jaro, kun sia patrino en Bruntál [eo], provinca urbo de tiama Ĉeĥoslovakio [eo], kiel la sola miks-rasa infano en la komunumo. Liaj gepatroj konatiĝis kiel gastaj studentoj en la sovetia Kievo [eo], sed post kiam ambaŭ finstudis, lia patrino revenis al la tiama Ĉeĥoslovakio kaj lia patro al Niĝerio.

Ubam pasigis unu semestron en Lagoso [eo], Niĝerio, en militista lernejo, kaj estis rigardata de niĝerianoj kiel oyibo – fremdulo aŭ miks-rasulo. Li ankaŭ servis kiel la unua afrikĉeĥa militisto en la ĉeĥa armeo kaj laboris multajn jarojn kiel la ĉefo de la Ligo de etnaj minoritatoj.

Kiam li estis 28-jara, Ubam perdis sian patron kaj, estante la plej aĝa filo, havis la respondecon gvidi la familion kaj zorgi pri la aferoj de sia patro. Li pasigis sep jarojn en Afriko kaj en sia libro li rakontas, kiel li eltrovis kaj akceptis sian niĝerian heredaĵon, kaj fine fariĝis tribestro en sia denaska etno Anaang [en].

Ĉeĥio, precipe ekster Prago [eo], restas plejparte blankula socio kun tre malmultaj etnaj minoritatoj, escepte de komunumoj romaaj [eo] kaj vjetnamaj  [eo], kiuj ofte suferas ĉiutagan rasismon kaj diskriminacion. Dum iuj politikaj partioj havas malkaŝe kontraŭ-islaman kaj kontraŭ-rifuĝintan programon, la problemo de raso apenaŭ estas publike traktata.

Post sep jaroj en Niĝerio, Ubam transloĝiĝis al Hispanio [eo], por ĝui pli da sunaj tagoj kaj ankaŭ ĉar li sentis, ke en la hispana socio li adaptiĝos pli facile ol en la ĉeĥa.

La libro de Ubam vekis en Ĉeĥio sensacion inter amaskomunikiloj kaj ĝin sekvis intervjuoj en gravaj radiaj kaj televidaj stacioj [cs].

Filip Noubel, administranto-redaktoro de Tutmondaj Voĉoj, intervjuis Ubam en Prago dum la publikigo de lia libro. 

Obonete Ubam dum la intervjuo en Prago. Foto farita de Filip Noubel kaj uzata kun permeso

Filip Noubel (FN): En via libro kaj en intervjuoj [cs] vi ofte mencias la grandegan diferencon inter ĉeĥa kaj niĝeria kulturoj kaj pensmanieroj. Ĉu identeco estas por vi grava problemo? Ĉu ĝia signifo ŝanĝiĝis tra la jaroj? 

Obonete Ubam (OU): Identity was the basic thing because I was growing in a little mountainous town on the then Czechoslovak-Polish border. There were a few mixed-race kids in the county, but back then, we didn’t know each other, and it would have been five such kids in a population of 70,000. I grew up in a very Czech environment and faced some problems. Because when you go out, the world lets you know that you are visually different. When you go back home, your family is composed of people for whom you are also visually different. That leaves you alone, with nothing to relate to. And there comes a moment when you realize you are missing something.

I have lived in the Czech Republic, in Nigeria, now I live in Spain. In every part of the world, you have a different social status, and you need to adjust your behavior. That process changes you. In the end, I developed a different identity for every place where I live. Of course, those identities overlap at a certain point, and that’s where I am really me: I am not the writer from the Czech Republic, I am not the chief from Nigeria, I am not the cool guy from Spain, I am just me.

Obonete Ubam (OU): Identeco estis la baza afero, ĉar mi kreskis en malgranda montara urbeto sur la limo inter la tiama Ĉeĥoslovakio kaj Pollando [eo]. En la lando estis kelke da miks-rasaj infanoj, sed tiam ni ne konis unu la alian, kaj en loĝantaro de 70 000 homoj estis eble 5 tiaj infanoj. Mi kreskis en tre ĉeĥoslovaka vivmedio kaj devis alfronti problemojn. Ĉar kiam vi eliras, la mondo sciigas vin, ke vi estas laŭaspekte malsama. Kiam vi revenas hejmen, la familio konsistas el homoj, de kiuj vi laŭaspekte malsamas. Tio lasas vin sola, sen io ajn, al kio vi povus rilati. Kaj venas momento, kiam vi ekkonscias, ke io mankas al vi.

Mi loĝis en Ĉeĥio, en Niĝerio, nun mi loĝas en Hispanio. En ĉiu parto de la mondo, vi havas alian socian statuson, kaj vi devas konformigi vian sintenadon. Tiu procezo vin ŝanĝas. Finfine, mi disvolvis diferencan identecon por ĉiu loko, en kiu mi loĝas. Kompreneble, ĉe iu punkto ĉiuj ĉi identecoj kuntuŝiĝas, kaj tie mi estas vere mi mem: Mi estas ne la verkisto el Ĉeĥio, nek la tribestro el Niĝerio, nek la mojosulo el Hispanio, mi estas nur mi mem.

FN: Kiajn spertojn pri rasismo vi havas? Ĉu vi pensas, ke la sintenoj ŝanĝiĝas, kaj se jes, kiudirekten?

OU: I actually invented the term of Afroczech — because it defines people like me most precisely. Back in 2000, I founded the League of Ethnic Minorities and invented that word. In the late 1990s, the Czech Republic was proudly accepted to NATO and preparing to join the EU. A number of social issues started to be debated, including racism. (…) With a few friends, we created a [digital] info system about ethnic minorities, then expanded our work to launch nationwide media campaigns. Our biggest contribution was to say publicly that being Czech doesn’t equal being white.

On the issue of race, the Czech Republic is actually going backwards. The rhetoric used by certain Czech politicians now would have been unthinkable just ten years ago. … Certain politicians are channeling the frustration of people towards discrimination and attacks. I witnessed that in the late 1990s with the emergence of an extreme-right movement. Roma people died as a result. I attended their funerals, and that’s why we created the League. I then personally received death threats on my phone. Now we are getting back to that, and it’s scary.

OU: Mi fakte elpensis la esprimon afrik-ĉeĥo – ĉar ĝi priskribas homojn kiel mi mem plej precize. Jam en la jaro 2000, mi fondis la Ligon de etnaj minoritatoj [en] kaj elpensis tiun vorton. Fine de la 1990-aj jaroj, Ĉeĥio estis fiere akceptita al NATO [eo] kaj prepariĝis por aliĝi al la Eŭropa Unio [eo]. Aperis diskutoj pri multaj sociaj problemoj, inkluzive de rasismo. (…) Kun kelkaj amikoj ni kreis [ciferece] informejon pri etnaj minoritatoj, poste ni plivastigis nian laboron por fari tut-landan propagandon en amaskomunikiloj. Nia plej granda kontribuo estis diri, ke esti ĉeĥo ne egalas al esti blankulo.

Pri la problemo de raso, Ĉeĥio fakte iras reen. La nuna parolmaniero de certaj ĉeĥaj politikistoj estus antaŭ nuraj dek jaroj ne imagebla… Certaj politikistoj direktas la frustriĝon [en] de homoj al diskriminacio kaj atakado. Mi mem vidis tion fine de la 90-aj jaroj, kiam aperis ekstrem-dekstra movado. Sekvis mortigado de romaoj [en]. Mi vizitis ties enterigojn, kaj tial mi kreis la Ligon. Tiam oni telefone minacis min per morto. Nun ni revenas al tio, kaj tio estas timiga.

FN: Dum Ĉeĥio fariĝas pli mult-kultura societo, ĉu vi rimarkas aperon de ia afrikĉeĥa komunumo kaj/aŭ identeco? Post la publikigo de via libro, vi fariĝis simbolo de tiu ĉi miksa identeco. Kiaj estas viaj esperoj pri tiu komunumo?

There are probably several hundred, perhaps thousands of Afroczechs, but we are not recognized as an ethnic minority. The majority of Afroczechs I know consider themselves Czechs, and that’s it. There has been no attempt to set a group, establish a census. There is indeed a sense of ‘us’ but not of community. In fact, there are so few of us that we all know each other. Considering how few Afroczechs there are, it is amazing to see what they have been able to accomplish. Yet, there is clearly a glass ceiling: I can’t imagine an Afroczech president, for example.

Estas verŝajne kelkcentoj, eble miloj da afrikĉeĥoj, sed ni ne estas rekonataj kiel etna minoritato [en]. La plimulto de la afrikĉeĥoj, kiujn mi konas, konsideras sin mem ĉeĥoj, nenio pli. Oni ne provis fari grupon, kunskribi liston. Estas ja senco de ia “ni”, sed ne de komunumo. Fakte, estas tiom malmulte da ni, ke ni ĉiuj konas unu la alian. Konsiderinte, kiom malmulte da afrikĉeĥoj ekzistas, oni povas miri, pri tio kion ĉiuj el ili ja atingis. Tamen, klare haveblas vitra plafono: mi ekzemple ne povas imagi afrikĉeĥan prezidenton.

FN: En via libro vi priskribas kiel, dum vi estis 28-jara, via vivo subite ŝanĝiĝis, kiam vi ekzorgis pri la familio de via patro, rolante kiel akpan – aŭ la plej aĝa filo – kaj vi akceptis vian heredaĵon de niĝeriano kaj anaang-ano. Kio motivis tian devontigon?

OU: Suddenly, my father was no longer, and as per the tradition, as the eldest son, I was supposed to take over this role. Of course, no one believed I would do it — drop my life my Prague, and go the other way — when so many Africans try to move to Europe.

…It was rough, and yet the best thing that happened in my life. I discovered who I was and was able to help my family overcome tough situations. Initially, I had planned to stay one or two years at most in Nigeria, but I realized I was still needed; I couldn’t leave until it was over. … I rebuilt my personality: I went to Africa to Europeanize it and came back Africanized.

…I hope this book can change people’s mind about migrants from sub-Saharan Africa: The media often shows migrants who are well dressed-up, with iPhones, allegedly coming “to invade our culture”.

When people read my book, they should be able to understand why they leave.

OU: Subite, mia patro ne plu estis, kaj pro tradicio, ĉar mi estis la plej aĝa filo, oni supozis ke mi transprenu lian rolon. Kompreneble, neniu kredis, ke mi tion faros – ke mi finos mian vivon en Prago, kaj iros tute alidirekten – kiam multaj afrikanoj penas iri al Eŭropo.

…Tio estis malfacila, kaj tamen la plej bona afero, kiu okazis al mi en la vivo. Mi eltrovis kiu mi estas, kaj helpis mian familion trapasi malfacilajn situaciojn. Komence mi planis, ke mi restos en Niĝerio unu aû du jarojn, sed mi konsciis, ke oni bezonas min plu… mi ne povis foriri, ĝis ĉio finiĝis. … Mi rekonstruis mian personecon: Mi venis en Afriko por eŭropigi ĝin, kaj revenis mem afrikiĝinta.

… Mi esperas, ke tiu ĉi libro eble ŝanĝos ies opinion pri migrantoj el sub-Sahara Afriko: la amaskomunikiloj ofte montras migrantojn bone vestitajn, kun iPhone-oj [eo], laŭdire venantajn “por invadi nian kulturon”.

Kiam oni legos mian libron, oni espereble komprenos, kial ili foriras.

La nova libro de Obonete Ubam, priskribanta la sep jarojn, kiujn li pasigis en Niĝerio. Foto farita de Filip Noubel kaj uzata kun permeso.

 

2 komentoj

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Vratislav Vokurka

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.