@ActLenguas : Genner Llanes Ortiz integras arton kaj la Interreton en la disvastigo de la majaa lingvo

Foto kun permeso de  Genner Llanes Ortiz.

En 2019 ni decidis inviti diversajn gastigantojn mastrumi la Tviter-konton @ActLenguas kaj partumi siajn spertojn rilate al la lingva revivigo kaj la antaŭenigo de sia gepatra lingvo. En tiu ĉi artikolo, vi ekscios ion pli pri Genner Llanes Ortiz kaj la temoj kiujn li intencas pritrakti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV) : Parolu iom pri vi mem.

Soy un antropólogo maya yucateco y siempre he estado involucrado en el trabajo con comunidades y con organizaciones de la sociedad civil. De pequeño, no me enseñaron la lengua, pero la he ido re-aprendiendo en espacios de organización política y movilización cultural. A principios de este siglo, salí de mi región para estudiar y luego trabajar, pero siempre regresa mi corazón y mi anhelo a la tierra donde nací. En las redes sociales, escribí un blog, y compilé contenidos relacionados con la cultura y la lengua maya. También, he promovido campañas virtuales de visibilización de los pueblos e individuos mayas, junto con otros activistas. Más recientemente, compilé una lista de canciones en lenguas mayas en Spotify y de videos musicales en YouTube. Actualmente trabajo como profesor en la Universidad de Leiden en Holanda..

Je suis un anthropologue maya du Yucatan et j'ai toujours travaillé en collaboration avec des communautés et des organisations de la société civile. Lorsque j’étais enfant, on ne m’a pas inculqué la langue, mais je l’ai réapprise dans des espaces d'organisation politique et de mobilisation culturelle. J’ai quitté ma région au début du siècle pour faire des études puis travailler, mais mon cœur et mon affection reviennent toujours à la terre qui m’a vu naître. Quant aux réseaux sociaux, j’ai créé un blog et j’y ai compilé des contenus liés à la culture et à la langue mayas. J’ai également participé, en collaboration avec d’autres militants, à des campagnes sur Internet pour mettre en avant les peuples et les individus mayas. Plus récemment, j’ai élaboré une playlist de chansons en langues mayas sur Spotify et une autre de vidéo-clips sur YouTube. A l'heure actuelle, je suis professeur à l’Université de Leyde, en Hollande.

Mi estas majaa antropologo el Jukatano [Meksiko] kaj mi ĉiam kunlaboris kun komunumoj kaj organizaĵoj de la civila socio. Kiam mi estis infano, oni ne instruis al mi la majaan lingvon, sed mi lernis ĝin denove en spacoj de politika organizado kaj kultura mobilizado. Mi forlasis mian regionon komence de la jarcento por studi kaj poste labori, sed mia koro kaj mia korinklino ĉiam revenas al la tero, kiu vidis mian naskiĝon. Rilate al la socimediaj retoj, mi kreis blogon kaj kompilis enhavon rilate al la majaaj kulturo kaj lingvo. Mi ankaŭ partoprenis, kune kun aliaj aktivistoj, en interretaj kampanjoj por atentigi pri la majaaj popoloj kaj individuoj. Pli lastatempe, mi ellaboris favorliston de kantoj en majaa lingvaro ĉe Spotify kaj alian de filmetoj ĉe YouTube. Nuntempe mi estas profesoro ĉe la Universitato de Leiden, Nederlando.

RV: Kia estas la aktuala situacio de via lingvo rete kaj eksterrete?

La lengua maya fue el idioma predominante de comuncación cotidiana en la península de Yucatán hasta mediados del siglo XX. Desde entonces, ha ido perdiendo hablantes a una velocidad acelerada. A pesar de los discursos de gobierno, predomina la discriminación hacia los maya-hablantes, lo cual desanima la transmisión de la lengua a las generaciones más jóvenes. La lengua maya se usa en la enseñanza básica, y cuenta con literatura, música y otros medios que circulan de manera limitada. El uso de la lengua en línea ha aumentado en los últimos años pero aún falta mucho por hacer.

Jusqu'au milieu du XXème siècle, la langue maya était la langue de communication la plus utilisée au quotidien dans la péninsule du Yucatan. Au fil du temps, elle a très rapidement perdu des locuteurs. En dépit des discours du gouvernement, la discrimination à l'égard des locuteurs mayas est toujours d'actualité et cela décourage la transmission de la langue aux jeunes générations. La langue maya est utilisée dans l'éducation élémentaire et il y a aussi des livres, de la musique et d'autres supports, mais ils ne circulent pas beaucoup. Même si la langue est plus présente sur internet ces dernières années, il reste encore beaucoup à faire.

Ĝis la mezo de la dudeka jarcento, la majaa lingvo estis la komunikila lingvo la plej uzata ĉiutage en la Jukatana duoninsulo. Post kelka tempo, la lingvo rapide perdis parolantojn. Malgraŭ la registara retoriko, diskriminacio kontraŭ majaaj parolantoj ankoraŭ aktualas kaj tio malkuraĝigas la transdonon de la lingvo al la junaj generacioj. La majaa lingvo estas uzata en la elementa edukado kaj ekzistas ankaŭ libroj, muziko kaj aliaj amaskomunikiloj, sed ili ne abundas. Kvankam la lingvo pli ĉeestas en la Interreto dum la lastaj jaroj, restas ankoraŭ multe farenda.

RV: Pri kiuj temoj vi komunikos ĉe la konto @NativeLangsTech?

En mi participación en esta campaña planeo compartir reflexiones sobre el papel de las artes en la revitalización de lenguas indígenas y otros idiomas minorizados en el mundo, sobre los factores más complejos que influyen en la pérdida de hablantes, así como sus efectos más dañinos. También compartiré ejemplos interesantes de comunidades lingüísticas que trabajan por la revaloración y la sostenibilidad de sus idiomas, tanto en América Latina como en otras regiones del mundo.

Dans le cadre de ma participation à cette campagne, j'envisage de partager des réflexions sur le rôle des arts dans la revitalisation des langues autochtones et autres langues minoritaires dans le monde, mais aussi sur les éléments plus complexes qui contribuent à la perte de locuteurs et sur leurs conséquences les plus nuisibles. Je partagerai également des exemples intéressants de communautés linguistiques qui œuvrent pour la réévaluation et la durabilité de leurs langues en Amérique latine, mais aussi dans d'autres parties du monde.

Kiel parto de mia partopreno en ĉi tiu kampanjo, mi intencas kundividi pripensojn pri la rolo de la artoj en la reviglado de indiĝenaj kaj aliaj minoritataj lingvoj tra la mondo. Mi volas pridiskuti ankaŭ la pli kompleksajn elementojn, kiuj kontribuas al la perdo de parolantoj kaj ĝiaj plej damaĝaj sekvoj. Mi ankaŭ kundividos interesajn ekzemplojn de lingvokomunumoj laborantaj pri la revalorigo kaj daŭripovo de siaj lingvoj en Latinameriko, sed ankaŭ en aliaj mondopartoj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via lingva aktivismo por la majaa? Kion vi esperas por via lingvo?

A lo largo de estos años, al igual que otros compañeros y compañeras activistas, me ha quedado claro que las lenguas que no se hablen en el espacio familiar, no sobrevivirán la discriminación. Pero “hablar” las lenguas también significa hacerlas visibles en público, tanto en la escuela y el gobierno como en los medios de comunicación. Antes del internet, la circulación de materiales escritos en lenguas indígenas requería de recursos y herramientas que muchos hablantes no tenían. La web 2.0 cambió radicalmente esto. Hacer públicos los idiomas indígenas implica escribirlos, cantarlos, declamarlos, actuarlos, animarlos, comentarlos, etc. Espero que la transformación de los medios nos dé mayores posibilidades de “ver” nuestros idiomas más frecuentemente, tanto en línea como en la calle. Mi sueño es poder contribuir a que esto suceda.

Au fil des années, il m'est apparu évident, tout comme à d’autres camarades militants, que les langues qui ne sont pas parlées dans le cadre familial ne survivront pas à la discrimination. Mais “parler” des langues veut également dire qu'il faut les utiliser en public, aussi bien à l'école et par les dirigeants que dans les médias. Avant l'ère Internet, la circulation de textes écrits en langues indigènes dépendait de ressources et d'outils que beaucoup de locuteurs ne possédaient pas. Le Web 2.0 a radicalement changé cela. Rendre publiques les langues indigènes, cela implique de les écrire, les chanter, les réciter, les jouer, les encourager, les commenter, etc. J'espère que la transformation des moyens de communication offrira une plus grande visibilité à nos langues, tant sur Internet que dans la vie de tous les jours. Mon rêve est de pouvoir contribuer à cela.

Kun la paso de la jaroj, fariĝis klare al mi, samkiel al kolegaj aktivistoj, ke la lingvoj, kiuj estas parolataj nur hejme, ne postvivos diskriminacion. Sed “paroli” lingvojn signifas ankaŭ ke oni devas uzi ilin publike, kaj en la lernejo kaj fare de gvidantoj, samkiel en la amaskomunikilaro. Antaŭ la epoko de la Interreto, la cirkulado de skribitaj tekstoj en indiĝenaj lingvoj dependis de rimedoj kaj iloj, kiujn multaj parolantoj ne posedis. Web 2.0 radikale ŝanĝis tion. Publikigi la indiĝenajn lingvojn signifas verki, kanti, reciti, ludi, kuraĝigi, komenti kaj tiel plu. Mi esperas, ke la transformado de la komunikaj rimedoj ofertos pli grandan videblecon al niaj lingvoj, ambaŭ rete kaj en la ĉiutaga vivo. Mia revo estas povi kontribui al tio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.