Renkonto kun Christian Bwaya, la gastiganto de la tviter-konto @DigiAfricanLang inter la 31-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto 2019

Foto liverita de Christian Bwaya.

(La tekstoj alligitaj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom kie indikitaj per [en] = en la angla,)

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por festi lingvan diversecon en Interreto, afrikaj aktivistoj kaj pledantoj por afrikaj lingvoj laŭvice administras la tviterkonton de nia projekto @DigiAfricanLang (pri cifereca afrika lingvoaktivismo) por kunhavigi siajn spertojn pri revigligo kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri la traduka administranto de GV svahila Christian Bwaya (@bwaya) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu diri ion al ni pri vi mem.

I am the Translation Manager for Global Voices in Swahili. I joined Global Voices in 2009 and translator hundreds of posts into Swahili. I work at Mwenge Catholic University, Tanzania as a lecturer in social psychology and early childhood education. I also work as a consultant in child protection and safeguarding to defend children against all forms of abuses. I write weekly columns in Tanzania daily about parenting, language and learning and social behaviors. I am passionate about Swahili growth on line and that explains why I consistently use Swahili in all my digital writing.
Twitter: @bwaya
Blog: http://bwaya.blogspot.com

Mi estas la tradukisto por la svahila versio de Global Voices. Mi aliĝis al Global Voices en 2009 kaj tradukis centojn da artikoloj en la svahilan. Mi laboras ĉe la Katolika Universitato Mwenge, Tanzanio kiel preleganto pri socia psikologio kaj frua infana edukado. Mi ankaŭ laboras kiel konsilisto pri infanprotektado kiu zorgu ke infanoj estu defendataj kontraŭ ĉiuj formoj de misuzoj. Mi skribas ĉiusemajne en rubrikoj en tanzania taggazeto pri la rolo de gepatroj, lingvo, lernado kaj sociaj kondutoj. Mi estas pasia pri la kresko de la svahila lingvo en Interreto, kaj tio klarigas kial mi konstante uzas la svahilan en ĉiuj miaj ciferecaj verkoj.
Twitter: @bwaya
Blogo: http://bwaya.blogspot.com

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

We do not know the exact number of Swahili speakers. However, it has always been argued that Swahili is the Lingua Franca of Eastern and Central Africa.

It’s a national language in Tanzania, Kenya, Uganda, DRC, Rwanda, Burundi and the Comoros. It is therefore estimated that Swahili is spoken by over 150 million people. It is now the official language of African Union and East African Community.

Online, Swahili is widely used in different platforms. It is now on Google translation (though not as perfect), Facebook is translated into Swahili etc. Efforts to increase its visibility online are required.

Ni ne konas la ĝustan nombron de svahilaj parolantoj. Tamen oni ĉiam argumentis, ke la svahila estas la lingvafrankao de Orienta kaj Centra Afriko [en].

Ĝi estas nacia lingvo en Tanzanio, Kenjo, Ugando, DRKongo, Ruando, Burundo kaj Komoroj. Tial oni taksas ke la svahila estas parolata de pli ol 150 milionoj da homoj. Ĝi nun estas la oficiala lingvo de la Afrika Unio kaj de la Orient-Afrika Komunumo.

Rete, la svahila estas vaste uzata en diversaj platformoj. Ĝi nun ĉeestas en la Google-tradukilo (kvankam ne tiel perfekta), Facebook estas tradukita en la svahilan, ktp. Necesas klopodoj por pliigi ĝian retan videblecon.

RV: Ĉe kiuj temoj vi intencas koncentri la atenton de la legantaro dum la semajno, kiam vi administros la tviterkonton de @DigiAfricanLang?

Day 1: Development of Swahili as ‘Lingua Franca’ of Africa
Day 2: Online discussions and the language mindset
Day 3: Why we need Swahili in our online/digital discussions
Day 4: Why we need Swahili as Language of Instruction (LoI)
Day 5: Why we need Swahili as Language of Instruction (LoI)
Day 6: GV Swahili in defense of Swahili
Day 7: GV Swahili in defense of Swahili

I’ll tweet in Swahili and English.

Tago 1: Evoluo de la svahila kiel “Lingvafrankao” de Afriko
Tago 2: Interretaj diskutoj kaj la lingva pensmaniero
Tago 3: Kial ni bezonas la svahilan en niaj retaj/ciferecaj diskutoj
Tago 4: Kial ni bezonas la svahilan kiel lingvon de instruado
Tago 5: Kial ni bezonas la svahilan kiel lingvon de instruado
Tago 6: GV-svahila je la defendo de la svahila
Tago 7: GV-svahila je la defendo de la svahila

Mi pepos en la svahila kaj en la angla.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Kindly see what I said here in this interview.

I believe that intellectuals in East Africa will change their mindset and would start feeling proud to identify themselves with Swahili. I believe that one day intellectuals will be able to use Swahili as their medium of communication in the online platforms and feel happy about that. If this happens, we will one day have Swahili as Language of Instruction in Tanzania and beyond.

Bonvolu vidi kion mi diris en ĉi tiu intervjuo [en].

Mi kredas ke intelektuloj en Orienta Afriko ŝanĝos sian pensmanieron kaj komencos senti sin fieraj identigi sin kun la svahila. Mi kredas ke intelektuloj en iu tago povos uzi la svahilan kiel sian komunikilon en la retaj platformoj kaj sentos sin feliĉaj pri tio. Se tio okazos, ni iam havos la svahilan kiel lingvon de instruo en kaj ekster Tanzanio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.