Ĉiuj lingvoj en la mondo: enkonduko al Wikitongues

Wikitongues [Vikilingvoj] estas movado por homaj rajtoj. Kune kun parolantoj kaj subtenantoj de ĉiuj lingvoj en la mondo, ni konstruas la plej inkluzivan kulturan arĥivon iam ajn faritan, konsciigante pri lingva diverseco kaj kuraĝigante defendi ĝin.

Ni estas neprofitcela organizaĵo kaj tutmonda komunumo de volontuloj.  Mi lanĉis kaj helpis krei Wikitongues surbaze de miaj spertoj kiel multjara membro de la komunumo Global Voices [Tutmondaj Voĉoj en Esperanto]. Ekde kiam Wikitongues aperis, ni registris pli ol 300 parolajn historiojn en pli ol 180 lingvoj, laborante malrapide, sed senhalte por nia celo kiu estas dokumenti kaj kundividi ĉiujn 7000 lingvojn de la homaro.

Tamen, kvankam spektado de filmetoj de parolantoj kaj subtenantoj estas bonega maniero konatiĝi kun aliaj kulturoj, ĝi nur supraĵe efikas.
Ni volas preterpasi la konscion pri 7000 lingvoj helpante al homoj lerni ilin. Tial ni konstruis la virtualan, universalan vortaron Poly, post sukcesa kampanjo en Kickstarter [en februaro 2016].

Poly estas moderna, malfermkoda programo, kiu faciligas por iu ajn kundividi siajn lingvojn kreante tradukajn vortarojn per tekstoj kaj videaĵoj. Poly estos altvalora ilo por membroj de la komunumo Wikitongues; nova, rapida metodo por pli ĝisfunda dokumentado malfermas pordojn por pli profunda aliro al homoj kaj ties lingvaj komunumoj. Plie, Poly estu grava ilo por la pli ol 3000 komunumoj tutmonde kiuj alfrontas defiojn en la konservado de iliaj lingvoj. Estonte [post februaro 2016] mi kunhavigos rakontojn pri diversaj lingvaj komunumoj el la tuta mondo, rakontojn pri kial ni faras Poly.

Dankon, Thank you, gràcies, terima kasih, faleminderit, አመሰግናለሁ, + 7000 pliaj lingvoj :)

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.