La 8-an de aŭgusto 1988, civitanoj en Mjanmao surstratiĝis por renversi la subpreman socialisman militreĝimon de la diktatoro Ne Win, kiu regis la landon per fera pugno ekde 1962.
Malgraŭ la kolapso de la reĝimo, la movado – konata kiel “la ribelo de '88” – kaŭzis sangan puĉon [eo] fare de militistoj.
La reĝimo de generalo Ne Win en 1987 demonetigis [NDLR: senigi la staton kiel monon] la 25, 35 kaj 75 birmajn kajto-monbiletojn [eo] sen averto aŭ kompenso kaj en marto kaj junio 1988 ĝi aplikis brutalajn rimedojn por limigi studentajn pordemokratiajn movadojn – eventoj, kiuj estis la fina pajlero por la birma loĝantaro [eo].
Prezidento U Sein Lwin, helpanto de Ne Win, kiu daŭre ludis rolon en la subpremado de pacaj manifestacioj depost la militreĝimo [eo], enscenigis puĉon en 1962, deklaris buĉadon kaj ordonis perfortan intervenon kontraŭ la manifestaciantoj. Registaraj gazetoj diris, ke pli ol 300 personoj mortis, sed sendependaj fontoj taksis ke la efektiva cifero estas dekoble pli alta.
La militistaro, laŭ la instrukcio de Ne Win, kaptis potencon denove per puĉo antaŭ ol okazigi ĝeneralajn voĉdonojn [eo] en 1990, sed la militistoj ne transdonis potencon al la balota gajninto, la Nacia Ligo por Demokratio (NLD). Mjanmaro ree falis sub militistan regadon por la sekvaj 20 jaroj, dum kiuj la militistaro [eo] verkis konstitucion favoran al ĝi.
Okazis denove ĝeneralaj voĉdonoj en 2010, sed la militistaro konservis sian plenan agadon per sia prokura Unia Solidareco kaj Disvolva Partio. La NLD, kiu naskiĝis el la pordemokratio '88-ribelo, venkis en la ĝeneralaj balotoj en 2015 [en] kaj fariĝis la reganta partio. Tamen al la NLD estas malfacile forigi la militistaron el la politiko.