Ĉe flosanta vilaĝo en Kamboĝo, lernantoj forflosas de lernejo

Lernantoj forlasas per boato la flosantan bazlernejon Kbal Taol en la komunumo Koh Chivaing en la kamboĝa provinco Battambang.

Ĉi tiu redaktita artikolo de Saut Sok Prathna estas de VOD News, sendependa novaĵo-agentejo en Kamboĝo, kaj estas republikigita de Tutmondaj Voĉoj kadre de interkonsento pri interŝanĝo de enhavo.

En Kbal Taol, flosanta vilaĝo en la komunumo Koh Chivaing de la provinco Battambang [eo], la plej multaj familioj dependas de fiŝkaptado por sia vivtenado.

Infanojn, kelkajn en juna aĝo, oni laborigas por helpi al siaj familioj kapti fiŝojn. Tial multaj infanoj forlasas la lernejon por kontribui al la familia komerco.

Kheng Tikhea, nun 18-jaraĝa, diris, ke li volas daŭrigi superan edukadon, sed li forlasis la lernejon antaŭ kvar jaroj, en grado 7, por fiŝkapti. Laŭ Tikhea lia ĉeesto en lernejo estis iom hazarda, kun gelernantoj kiuj ne iris al la lernejo dum monatoj, depende de la sezono.

Some children can’t catch up with other students and decide to stop and go to work. I dropped my studies because of the poor living conditions of my family.

Iuj infanoj ne povas regajni sian postrestan pozicion vidalvide de aliaj [pli ĉeestaj] gelernatoj kaj decidis ĉesi kun la lernejo por iri labori. Mi forlasis miajn studojn pro la malbonaj vivkondiĉoj de mia familio.

Yi Rith, 43, diris, ke nur du el liaj ses gefiloj iris al lernejo. Unu estis en la 7-a grado kaj la alia en la 12-a grado. Ambaŭ studis en Siem Reap [eo] sub la sponsorado de korea organizaĵo.

Yi Rith, 43, diris, ke nur du el liaj ses infanoj iris al lernejo.

My other four children don’t go to school. They scavenge — even my little 7-year-old boy.

Miaj aliaj kvar infanoj ne iras al lernejo. Ili traserĉas rubujojn, eĉ mia 7-jara knabeto tion faris.

Estis nur unu loka baza lernejo kaj “ni ne havas la rimedojn por sendi niajn infanojn al lernejo”, ŝi diris.

Leng Kheng, vic-estro de la vilaĝo Kbal Taol, diris, ke temas pri komuna problemo en la vilaĝo, kaŭzita de malriĉeco.

Laŭ ciferoj konservitaj de la komunumo Koh Chivaing, Kbal Taol havas ĉirkaŭ 3000 loĝantojn, kaj pli ol 1000 estas infanoj inter 6 kaj 17 jaroj.

En la vilaĝo ĉefe loĝas ĥmeroj, kontraste al multaj flosantaj vilaĝoj en la lando, enloĝataj de etnaj minoritatoj.

Tiv Piseth, la direktoro de la baza lernejo en Kbal Taol, kiu havas du flosantajn lernejojn, diris, ke estas pli ol 500 bazlernejaj infanoj en la vilaĝo, sed nur 262 estis enskribitaj [eo].

Nuntempe, li havis nur 10 gelernantojn en la 6-a grado kaj li atendis ke nur kelkaj iros al mezlernejo. Laŭ Piseth, en la plej multaj jaroj nur du aŭ tri diplomiĝintoj de la baza lernejo en Kbal Taol daŭrigis sian lernadon, kaj iujn jarojn neniu daŭrigis.

En la lastaj jaroj Kamboĝo faris paŝojn por altigi la partopreno-indicojn en lernejoj tra la tuta londo: de 82 elcentoj da matrikulintojn [eo] en la bazlerneja nivelo en 2007 ĝis 90 procentoj tutlande en 2017. Sed kamparaj areoj daŭre vidas multajn infanojn forlasi la lernejon, ĉefe kiam ili finas la bazan lernejon.

Laŭ la soci-ekonomia enketo de 2017 fare de la Nacia Instituto pri Statistiko (Ministerio pri Planado), kamparaj areoj vidis matrikulon [eo] de 89 procentoj por la baza lernejo, sed nur de 44 procentoj por la malsupera mezlernejo kaj 24 procentoj por la supera mezlernejo.

La nombroj montras tamen pliboniĝon de 81,25 kaj 8 procentoj por bazaj lernejoj, malsuperaj kaj superaj mezlernejoj, respektive, por kamparaj areoj en la kamboĝa soci-ekonomia enketo de 2017.

Proparolanto de la Ministerio pri Edukado Dy Khamboly diris, ke la ministerio disponigas edukajn ŝancojn por ĉiuj kaj antaŭenigis instruadon inter la tuta loĝantaro. Sed li agnoskis, ke lernejaj falo-indicoj ankoraŭ estis problemo, malgraŭ lastatempa progreso:

We’ve reduced dropout rates a lot as well as the rate of students being held back a grade. Compared to previous years, they are really small percentages.

Ni ege reduktis la falo-indicojn kaj ankaŭ la indicon de lernantoj kiuj devas rekomenci en la sama grado/klaso. Kompare kun antaŭaj jaroj, temas pri vere malgrandaj procentaĵoj.

Enketo de la Travideblo Internacia el la jaro 2014 diris, ke lerneja aliro fariĝis pli facila por preskaŭ ĉiuj respondintoj danke al kreskanta nombro de lernejoj kaj instruistoj kaj en malpli granda mezuro pli bonaj vojoj, pli da instigoj de gepatroj kaj pli facilaj matrikulaj procezoj.

San Chey, plenuma direktoro de la kamboĝa filia [eo] Reto pri Socia Respondeco en Orienta Azio kaj Pacifiko, diris, ke iuj etnoj restas vundeblaj pro mallongaj eduko-periodoj, precipe familioj, kiuj migras kaj tiuj, kiuj loĝas en malriĉaj kaj foraj areoj. Flosantaj vilaĝoj, ofte loĝataj de etnaj minoritatoj, estis speciale vundeblaj.

Gravis taksi kaj pritrakti la radikajn kaŭzojn de infanoj kiuj estis tenitaj ekster la lernejo, li aldonis:

There needs to be serious conditions imposed on parents to guarantee they will not take their children out of school to work as child laborers.

Striktaj kondiĉoj devas esti truditaj al gepatroj por certigi, ke ili ne prenu siajn infanojn el la lernejo por laborigi kiel infanlaboristojn.

Hok Ranoa, instruisto de la baza lernejo en Kbal Taol, diris, ke eĉ liaj enskribitaj gelernantoj ĉiam estis en- kaj ekster la lerneja klasĉambro, ĉar ili estis okupataj de fiŝkaptado, kio malfaciligis al ili sekvi fiksan instruplanon.

La lerneja jaro ofte komenciĝas kun tre malmultaj lernantoj kaj pro la fakto ke pli multaj gelernantoj sekvis la lecionojn, ili jam postrestas en la lernado, li diris.

“Foje ili povas atingi la bezonatan nivelon kaj kelkfoje ili ne povas,” li diris.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.