- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Renkonto kun Andriamifidisoa Ny Haja Zo, kiu respondecas pri la tviter-konto @DigiAfricanLang dum la semajno de la 7-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2019

Kategorioj: Madagaskaro, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Indiĝenoj, Rising Voices

Sary natolotr'i Jentilisa.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por festi lingvan diversecon en Interreto [1], afrikaj aktivistoj kaj pledantoj por afrikaj lingvoj [2] laŭvice administras la tviter-konton de nia projekto @DigiAfricanLang [3] [pri cifereca afrika lingvoaktivismo] por kunhavigi siajn spertojn pri revigligo [4] kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilo-paĝo temas pri Andriamifidisoa Ny Haja Zo (@jentilisa [5]) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu iom paroli pri vi mem.

My full name is Andriamifidisoa Ny Haja Zo known online as Jentilisa. There was a time I wrote intensively on diaries so that my brother gave me advice to create a blog [6] and I did, I am still a blogger [7] and I won a 2007 Best of Malagasy Blog (on Malagasy language category) organized by Foko-Madagascar. One of the jury wrote on her blog that seeing and reading on my blog posts I should be a journalist. I write mainly in Malagasy. But before that, during my childhood, I had a passion to read some old papers in Malagasy of early twentieth century that was under French colonization. Maybe it was the reason why I like the language of my ancestors. I am a Translation Manager for Global Voices in Malagasy [8]. I was invited by a fellow citizen [9] to join Global Voices in 2007 and I have been translating thousands of posts [10] since then.

Andriamifidisoa Ny Haja Zo estas mia plena nomo, konata inter la retumantoj kiel Jentilisa. Estis momento dum kiu mi vigle verkis taglibron. Tiam mia frato konsilis al mi starigi blogon kaj tion mi faris. Mi daŭre blogas [7] kaj en 2007 mi gajnis en konkurso pri la plej bona blogo [6] de Malagasio [11] (en la kategorio de la malagasa lingvo), organizita de Foko-Madagascar. Unu el la ekzamenintoj diris en sia blogo ke mi devus esti ĵurnalisto laŭ la enhavo de miaj blogaj artikoloj. Mi verkas ĉefe en la malagasa lingvo. Sed antaŭ tio, dum mia infanaĝo, mi pasie legis iujn malnovajn artikolojn en la malagasa el la komenco de la dudeka jarcento dum la franca koloniado [12] [eo]. Eble tial mi ŝatas la lingvon de miaj pragepatroj. Mi estas lingva redaktanto kaj administranto por Global Voices en la malagasa lingvo [8]. Iu samlandano [9] invitis min aliĝi al Global Voices en la jaro 2007 kaj depost tiam mi jam tradukis milojn da artikoloj [10].

RV: Kian statuson havas via lingvo en la Interreto kaj ekster ĝi?

From my point of view, Malagasy language [13] has a presence on the Internet (mainly on Facebook), but we have to increase its visibility online. It's a national language of Madagascar. There are about 25 million of Malagasy speakers around the world. They use it in everyday life, at home, at work, in the market and so on. Unfortunately in Madagascar, no one can apply for a job in this language even to be a caretaker or a security guard and you have to write in French when you write out a check. It's a barrier of the development of Madagascar to force people to speak French since most of people doesn't master it at all and since Malagasy language is not recognized at its value.

Laŭ mi, la malagasa lingvo [14] [eo] videble ĉeestas en la Interreto (precipe en Fejsbuko [15]) sed necesas ke ni pliigu ĝian retan ĉeeston. Ĝi estas la nacia lingvo de Malagasio. Ekzistas ĉirkaŭ 25 milionoj da homoj en la tuta mondo kiuj uzas la malagasan lingvon. Oni uzas ĝin en la ĉiutaga vivo, en la hejmo, en la laborejo, en la bazaro kaj tiel plu. Tamen, estas bedaŭrinde ke ne eblas trovi laboron per tiu lingvo eĉ por simpla gardisto. Vi ankaŭ devas esti kapabla skribi en la franca se vi volas utiligi ĉekon. La devigo paroli la francan estas malhelpo al la disvolviĝo de Malagasio, ĉar plimulto da homoj tute ne regas tiun lingvon kaj ankaŭ pro tio ke oni ne sufiĉe atribuas valoron al la malagasa lingvo.

RV: Pri kiuj temoj vi intencas enfokusigi viajn artikolojn dum la semajno dum kiu vi respondecos pri la tvitera konto @DigiAfricanLang?

 About Malagasy language in general of course. Its origin, its history, and its development. The online Malagasy language too has its own history, I know some of them and I will share them with others. I may talk about the History of Madagascar too, and some of its culture. You know I love History very much and I'm always looking for a bit of it, mainly the history of Madagascar and its people. Even though I write principally in Malagasy, I will especially write in English and French too during this week.

Evidentiĝas ke ĝenerale temos pri la malagasa lingvo, pri ĝia origino, historio kaj evoluo. Ankaŭ la reta uzado de la malagasa havas sian propran historion, iom de ĝi mi ja konas kaj kundividos kun aliaj homoj. Eblas ke mi traktos ankaŭ la historion de Malagasio [16] [eo] kaj iom el ties kulturo [17] [en]. Mi tre ŝatas historion kaj mi ĉiam faras esplorojn por trovi plian eron pri ĝi, precipe pri la historio de Malagasio kaj ĝia popolo. Kvankam mi verkas artikolojn ĉefe en la malagasa, mi verkos ĉefe ankaŭ en la angla kaj en la franca dum tiu ĉi semajno.

RV: Kio motivas vin por fari retan esploron koncerne vian lingvon? Kion vi revas kaj esperas pri via lingvo?

These are main motivations for my digital activism for my language :
- My wish to increase the visibility of Malagasy language online,
- To let people know they can use every language they know even if few people would understand
- To pass the flame of loving the language of my ancestors
What about my hopes and dreams for my language:
- Every Malagasy people will use his/her language of his/her ancestors online, has the pride of using it especially on Twitter.
- The Malagasy language fully integrated for the development of Madagascar, for example in banking system.

La ĉefaj motivoj por mia reta aktivismo rilate al mia lingvo estas:
– Mia deziro pliigi la retan ĉeeston de la malagasa lingvo.
– Sciigi ĉiujn malagasojn ke ili povas uzi ĉiun lingvon kiun ili regas, eĉ se nur kelkaj homoj komprenos ilin.
– Transdoni la flamon de la amo al la lingvo de miaj pragepatroj.
Kio pri miaj deziroj kaj revoj rilate mian lingvon? Mi esperas ke:
– ĉiuj malagasoj uzos la lingvon de siaj prapatroj enrete kaj fieros pri tio, precipe en tvitero [18] [eo].
– la efektiva uzado de la malagasa lingvo integriĝos kun la disvolviĝo de Malagasio, ekzemple ĝia uzado en la banka sistemo.