Renkonto kun Sanjib Chaudhary, la gastiganto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 13-a ĝis la 19-a de aŭgusto 2019

Foto liverita de Sanjib Chaudhary.

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj medioj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviteran konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de siaj denaskaj lingvoj. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising VoicesDigital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo forme de Demandoj kaj Respondoj estas kun Sanjib Chaudhary (@sankuchy), kiu donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li diskutos dum la semajno kiam li gvidos la konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti pri vi.

A chemical engineer by training and a communications specialist by profession, I'm Nepal author for Global Voices and manage the Global Voices Nepali Lingua. I run a blog “Voice of Tharus” which talks about culture, tradition and history of Tharus, the fourth largest ethnic group in Nepal. I'm an advocate of revitalising the vanishing languages and have been involved in projects to revive them.

Kemia inĝeniero per edukado kaj komunika specialisto per profesio, mi estas nepala verkisto por Global Voices kaj gvidas la Global Voices Nepali Lingua. Mi havas la blogon “Voice of Tharus“,  kie mi parolas pri la kulturo, tradicio kaj historio de la tarua popolo, la kvara laŭgrande etna grupo en Nepalo [eo]. Mi estas subtenanto de la revigligo de malaperantaj lingvoj kaj partoprenas en projektoj tiutemaj.

RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo rete kaj eksterrete?

I speak Eastern Tharu which is spoken by approximately 250,000 people. Currently, an online dictionary has been published which includes major words from the language. However, there's much more to be done – the collection and digitisation of Eastern Tharu literature and compilation of grammar still needs to be done.

Mi parolas la orientan taruan lingvon [eo], parolatan de ĉirkaŭ 250 000 homoj. Nuntempe, enreta vortaro disponeblas kaj prezentas la plejmulton de la vortoj de la lingvo. Tamen, estas multo por fari – la kolektado kaj ciferecigo de la orienta tarua literaturo kaj kompilado de gramatiko ankoraŭ necesas.

RV: Je kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno kiam vi administros la Tviteran konton @AsiaLangsOnline?

I'm planning to talk about some interesting words, phrases and idioms that are unique in Eastern Tharu language. I'd also tweet about the status and things to be done to revitalise the language

Mi planas paroli pri interesaj vortoj, frazoj kaj lingvaĵoj kiuj estas unikaj en la orienta tarua. Mi ankaŭ pepos pri la stato de la lingvo, kaj aferoj necesaj por ĝia revigligo.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi esperas kaj revas por via lingvo?

Since most of the youngsters are found online, revitalising the language through online platforms is the need of the moment. I hope the young generation will realise the importance of saving their vernacular and support the movement.

Ĉar la plejmulto de junuloj troviĝas en Interreto, revigligo de la lingvo per enretaj platformoj necesas nuntempe. Mi revas ke la juna generacio ekkonscios pri la graveco savi sian lingvon kaj subteni la movadon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.