- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Renkonto kun Janak Raj Bhatta, la gastiganto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 27-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 2019

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Rising Voices

Foto liverita de Janak Raj Bhatta

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj retejoj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [1] por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [2] [eo] kaj antaŭenigo de la dotalia lingvo [3] [eo], sia denaska lingvo. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [4]Digital Empowerment Foundation [5] kaj O Foundation [6].

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo forme de Demandoj kaj Respondoj estas kun Janak Bhatta (@JRBhatta [7]), kiu donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li diskutos dum la semajno kiam li gvidos la konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti al ni pri vi.

I am Janak Raj Bhatta from Darchula Nepal (currently in Lalitpur, Nepal). I am contributing on Wikimedia projects. I have actively worked on Doteli Wikipedia, Nepali Wikipedia, Commons, Incubator projects etc.

Mi estas Janak Raj Bhatta el Darchula, Nepalo (nuntempe Lalitpur, Nepalo [8] [eo]). Mi kontribuas en Vikimediaj projektoj. Mi aktive laboris en la dotalia [3] Vikipedio, Nepala Vikipedio, krea komunaĵo, kovejaj projektoj, ktp.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

About two years ago we established Doteli Wikipedia (dty.wikipedia.org [9]). Now, the Doteli wiktionary is in its incubation phase. We are trying to bring out this wiktionary from incubator. For use of Doteli language the discussions and seminars conducted by Language Commission of Nepal for the official use in province 7 (where Doteli language widely spoken). Besides this maintain language Profile, word collections, dictionary formation work going on.

Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj ni lanĉis la dotalian Vikipedion (dty.wikipedia.org [9]). Nuntempe, la Dotalia Vikivortaro estas en koveja fazo. Ni provas eltiri tiun vikivortaron el kovejo. Por uzado de la dotalia lingvo estas diskutadoj kaj seminarioj gvidataj de la Lingva Komisiono de Nepalo pri oficiala uzado en provinco 7 (kie la dotalia lingvo estas larĝe parolata). Krome, daŭras la lingva esplorado, vorto-kolektoj kaj konstruado de vortaro.

RV: Je kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline?

I would like to focus on following topics;
  • Current status of my language
  • Challenges and difficulties of my language
  • Select words and phrases in my language
  • Future of my language
  • Our cultures and traditions
  • About relevant historical places etc.

Mi volas atentigi pri la sekvaj temoj:

  • Aktuala situacio de mia lingvo
  • Defioj kaj malfacilaĵoj de mia lingvo
  • Elektitaj vortoj kaj frazoj el mia lingvo
  • Estonteco de mia lingvo
  • Nia kulturo kaj tradicioj
  • Gravaj historiaj lokoj, ktp.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

“Every two weeks a language dies.” I saw a report with this statement and it touched me deeply. Therefore, I am here to contribute my knowledge for my mother tongue as well as preserving other marginal and endangered language. My hopes and dreams for my language are very positive. This language will be official language (discussion is going on) of province 7 (where Doteli language widely spoken). Hopefully, this will boost its status.

“Ĉiun duan semajnon po unu lingvo mortas”. Mi legis raporton kun tiu deklaro kaj tio skuis min ĝisfunde. Tamen, mi estas ĉi tie por doni mian scion al mia gepatra lingvo, kaj ankaŭ konservi aliajn marĝenigitajn kaj endanĝerigitajn lingvojn. Miaj esperoj kaj revoj por mia lingvo estas tre pozitivaj. Ĉi tiu lingvo fariĝos oficiala (diskutado okazas) en provinco 7 (kie la dotalia lingvo estas larĝe parolata). Espereble, tio plifortigos ĝian situacion.