Ni prezentas Leobardo Arnoauld Avendaño Martínez, gastiganto de la Tviter-konto @ActLenguas dum la semajno 16 – 22 de septembro

Foto disponigita de Leobardo Arnoauld Avendaño Martínez

En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn administri la Tviter-konton @ActLenguas kaj kunhavigi spertojn pri la revigligo kaj antaŭenigo de iliaj denaskaj lingvoj. En tiu ĉi afiŝo, eksciu pli pri Leobardo Arnoauld Avendaño Martínez kaj pri tio, kion li planas diskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

RV: Rakontu iom pri vi:

Soy Leobardo Arnoauld Avendaño Martínez, originario de la comunidad triqui de Santo Domingo del Estado, Putla Villa de Guerrero, Oaxaca. Actualmente radico en el Estado de México y soy profesor de nivel preparatoria.

Participé en los talleres de tonos para lenguas otomangues y en los talleres de gramáticas pedagógicas para lenguas otomangues, realizados en la ciudad de Oaxaca, después de esta experiencia, en el año 2015 decidí comenzar un blog donde escribo sobre la lengua y la cultura triqui, abrí perfiles de Twitter, Facebook e Instagram para compartir lo que publicaba en mi blog. Pronto se unió a este proyecto Eladio López, hablante del triqui de Copala.

Debido a mi activismo en  Twitter, la doctora Brook Danielle Lillehaugen me invitó a participar al “8º Coloquio Sobre Lenguas Otomangues y Vecinas”, realizado en el año 2018 en la ciudad de Oaxaca. 

Mi estas Leobardo Arnoauld Avendaño Martínez kaj mi devenas de la trikia komunumo de Santo Domingo del Estado, Putla Villa de Guerrero, Oaĥako. Nuntempe mi loĝas en la meksika subŝtato Estado de Mexico kaj estas instruisto je prepara nivelo.

Mi partoprenis la atelierojn pri tonoj de la otomi-mangeaj lingvoj kaj la atelierojn pri pedagogiaj gramatikoj por lingvoj otomi-mangeaj, realigitaj en la urbo Oaĥako. Post tiu sperto, mi decidis en 2015 komenci blogon kie mi skribas pri la trikia lingvo kaj ĝia kulturo, pri kiel krei profilojn en Tvitero, Fejsbuko kaj Instagramo por kunhavigi tion, kion mi publikigis en mia blogo. Baldaŭ aliĝis al tiu ĉi projekto Eladio López, parolanto de la trikia de Copala [lingvovario de la trikia lingvaro].

Danke al mia tvitera aktivismo, doktoro Brook Danielle Lillehaugen invitis min partopreni la “8-an kolokvon pri la otomi-mangeaj lingvoj kaj najbaraj lingvoj”, okazinta en 2018 en la urbo Oaĥako.

RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo rete kaj eksterrete?

La presencia de la lengua triqui en internet es paupérrima. Varios hermanos triquis están escribiendo, pero realmente somos pocos. Existen algunos proyectos interesantes como el Navegador Firefox en triqui, algunos blogs o páginas web, y varias cuentas nuevas en Twitter, Facebook e Instagram compartiendo y hablando sobre la lengua y la cultura triqui. 

Fuera de línea, la lengua triqui es vigorosa, sin embargo estamos viendo un proceso de desplazamiento acelerado por parte del español, es aquí donde queremos mostrar a las nuevas generaciones la importancia de la lengua y la cultura triqui.

La reta ĉeesto de la trikia estas tre malforta. Diversaj trikianoj estas skribantaj en tiu lingvo, sed ni  estas vere malmultaj. Ekzistas kelkaj interesaj projektoj kiel la serĉilo Firefox en la trikia lingvo, kelkaj blogoj aŭ retpaĝoj, kaj diversaj novaj kontoj en Tvitero, Fejsbuko kaj Instagramo kundividantaj kaj parolantaj pri la trikia lingvo kaj kulturo.

Eksterrete, la trikia lingvo estas forta, tamen ni vidas rapidan procezon de ĝia anstataŭigo per la hispana lingvo. Ĝuste en tiu ĉi punkto ni volas montri al la novaj generacioj la gravecon de la trikia lingvo kaj de ĝia kulturo.

RV: Je kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno kiam vi administras la konton @ActLenguas?

Escribiré principalmente sobre varios aspectos de la lengua y la cultura triqui. Quiero mostrar que es posible usar la lengua para hablar de todo.

Mi pleje skribos pri diversaj aspektoj de la trikia lingvo kaj ĝia kulturo. Mi volas montri ke eblas uzi la lingvon por priparoli ĉion.

RV: Kio ĉefe motivas vin agadi ciferece por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

Soy hablante del triqui de Santo Domingo del Estado. Esta variante está en peligro de extinción, porque contamos con 1412 hablantes aproximadamente, según el censo del INEGI 2010. Ésta es la principal razón por la que hablo y escribo en la lengua triqui. 

Sueño con que en 100 años se siga hablando la lengua triqui. Esto se volverá realidad si nosotros seguimos enseñando la lengua triqui a las nuevas generaciones. Debemos seguir hablando la lengua para que no se muera.

Mi estas parolanto de la trikia lingvo de la urbo Santo Domingo del Estado. Tiu ĉi varianto estas minacata de formorto, ĉar ni havas proksimume 1412 parolantojn, laŭ la censo de INEGI 2010. Tio estas mia ĉefa kialo por paroli kaj skribi en la trikia lingvo.

Mi revas ke post 100 jaroj la trikia lingvo daŭre estos parolata. Tio realiĝos se ni daŭre instruos la trikian lingvon al la novaj generacioj. Ni devas daŭrigi paroli la lingvon por ke ĝi ne mortu.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.