Renkonto kun Ramjit Tudu, la gastiganto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 3-a ĝis la 9-a de septembro 2019

Foto liverita de Ramjit Tudu

 

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj retejoj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de la dotalia lingvo [eo], sia denaska lingvo. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising VoicesDigital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo forme de Demandoj kaj Respondoj estas kun Ramjit Tudu (@Ramjit_Tudu), kiu donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li diskutos dum la semajno kiam li mastrumos la konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

I am Ramjit Tudu, from Mayurbhanj District of Odisha, India. I am a native speaker of Santali language. Currently, I am a student. Along with my studies, I am also working for digitalizing marginalized languages like Santali, Ho among many more. Recently we have initiated a ‘Marginalized Community Council’ in collaboration with the O Foundation (OFDN), where I am co-ordinating the project.

Mi estas Ramjit Tudu, el la distrikto Mayurbhanj, Odiŝo, Barato. Mi estas denaska parolanto de la santala lingvo. Nuntempe mi estas studento. Krom miaj studoj, mi ankaŭ okupiĝas pri la ciferigado de marĝenigitaj lingvoj kiel la santala, la hoa lingvo kaj aliaj. Lastatempe, ni starigis ‘Marĝenigitan Komunuman Konsilion’ kunlabore kun la Fondumo O (OFDN), kie mi kunordigas la projekton.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

Santali language is one of the official languages of India, this language is spoken by the Santal communities in the states of Odisha, West Bengal, Jharkhand, Bihar, Assam in India and some of the states of Nepal and Bangladesh as well. This language has been included in educational curriculum of Odisha, West Bengal and Jharkhand. Santali is also widely used on social media applications like Facebook and WhatsApp. However, there have been only few websites entirely in Santali language. Vikashpedia and Wikipedia are among few websites that carry information on Santali language and the communities.

La santala lingvo estas unu inter la oficialaj lingvoj de Barato. Ĉi tiu lingvo estas parolata de la santalaj komunumoj en OdiŝoOkcidenta BengalioĜarkhandoBiharoAsamo, en Barato kaj regionoj de Nepalo kaj Bangladeŝo. Ĉi tiu lingvo estis metita en la eduka instruplano de Odiŝo, Okcidenta Bengalio kaj Ĝarkhando. La santala estas ankaŭ larĝe uzata en sociaj retejoj kiel Facebook [elp. Fejsbuk] kaj WhatsApp [elp. Ŭacap]. Tamen, estas nur kelkaj retejoj tute en la santala lingvo: Vikashpedia kaj Vikipedio estas inter la malmultaj retejoj kiuj diskonigas informojn en la santala kaj pri la komunumoj.

RV: Je kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline?

Since I am working towards digitization of Santali language, I would be talking about the same.

Ĉar mi okupiĝas pri ciferecigo de la santala lingvo, mi parolos pri tiu temo.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

My love for my language and the fight to bring it at par with other mainstream languages is the main motivation of my digital activism for my language. Although there is a long way to go to achieve my dream, currently I am looking for availability of maximum resources, information and knowledge in electronic and digital platform in this language and I am working towards achieving this objective.

Mi amas mian lingvon kaj la batalo por fari ĝin egalranga al la plej gravaj lingvoj estas la ĉefa motivo por mia cifereca aktivismo. Kvankam estas longa vojo ĝis atingo de mia revo, nuntempe mi celas la plej grandan disponeblecon de rimedoj, informoj kaj scioj en elektronika kaj cifereca platformoj en tiu ĉi lingvo kaj mi laboras por atingi tiun celon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.