- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Lerni la kumbaingaran lingvon en Aŭstralio pere de triminutaj radio-programeroj

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Rising Voices

Tiu ĉi artikolo estis origine publikigita de First Languages Australia [1] [Unuaj Lingvoj de Aŭstralio] en Warra: Konstrui skipojn, konstrui rimedojn [2] [en] 

La kumbaingara lingvo [3] estas tradicie parolata en la norda marborda regiono de la aŭstralia [4] subŝtato Novsudkimrio [5] (NSK).

Homoj tra la regiono povas aŭdi la lingvon, simple aŭskultante la matenan radio-elsendon “ABC's Coffs Coast [6]“. Ĉiun merkredon, Gary Williams [7] [en], instruas la kumbaingaran lingvon [3] ĉe la Kooperativo Muurrbaya Indiĝena Lingvo kaj Kulturo [8], regiona lingvo-centro kiu celas apogi la lingvojn de sep indiĝenaj komunumoj en NSK. Li instruas vortojn kaj frazojn al la aŭskultantoj kaj al Fiona Poole [9], la anoncistino de la programo. [9] La triminutaj epizodoj aperas je la 7h30 matene tuj post la aktualaĵoj.

Map of the Many Rivers language region of NSW, Australia. Photo: Muurrbay Aboriginal Language and Culture Cooperative.

Mapo de la lingvoj en la regiono de NSW, Aŭstralio. Foto :  of the Many Rivers language region of NSW, Australia. Photo: Kooperativo Muurrbaya Indiĝena Lingvo kaj Kulturo

Williams estis interesita sed supozis, ke longdaŭra kurso en la radio ne allogus la aŭskultantojn. Kune, li kaj Poole elektis la formaton de 3 minutoj. Ĉiun semajnon Williams elektas kelkajn vortojn aŭ unu frazon kundividendan kun la radio-aŭskultantoj. La programo disvolviĝas kiel normala konversacio en kiu li instruas al Poole vortojn kaj ilian uzon, kuntekston kaj detalojn. Li diras, ke la programo havas diversspecajn aŭskultantojn: kaj kumbaingaranojn kaj aliajn lokanojn.

It is great to turn up at local events and have people I have never met before recognise me and then greet me in Gumbaynggirr. There is increasing interest in our language across the region and the program allows people to begin a conversation with Gumbaynggirr and other Aboriginal people in the region. This is how reconciliation starts.Though in some areas of Australia communities do not wish to teach their traditional languages to people outside their communities. Gumbaynggirr community members have never raised concerns about having their local public learning the language in this way. Gary says the community has a lot of trust in the language centre and generally supports the projects it promotes.

Estas bonege ĉeesti lokajn eventojn kaj vidi ke homoj kiujn mi neniam renkontis antaŭe rekonas min kaj salutas min kumbaingare. La interesiĝo pri nia lingvo kreskas tra nia regiono kaj la elsendo permesas al la homoj komenci konversacion kun kumbaingaranoj kaj aliaj indiĝenaj homoj de la regiono. Tiel komenciĝas interpaciĝo [10] [en], kvankam en kelkaj regionoj de Aŭstralio, iuj komunumoj ne deziras instrui siajn tradiciajn lingvojn ekster de sia komunumo. La anoj de la kumbaigara komunumo kontraŭe neniam intencis limigi la lernadon de sia lingvo. Gary diras ke la komunumo multe fidas al la lingva centro kaj ĝenerale subtenas la projektojn kiujn ĝi antaŭenigas.

Tiu kumbaingara radio-sekvenco jam funkcias ekde 2011. Ĝi plu daŭras pro la sindediĉo kaj intereso de la dupersona skipo; tamen la simpla formato ebligas al aliaj homoj interveni se tiu duopa skipo mem ne povas ĝin fari.

La novaj vortoj kaj frazoj estas ankaŭ troveblaj rete ĉe ABC local blog [11] [en] por tiuj kiuj ne povas aŭskulti ĉiusemajne.  La blogo faras ligilon al la sonregistraĵo, en kiu Williams diras la frazon kaj ĝian tradukon. Tiuj kiuj deziras la kompletan triminutan version, devas konektiĝi al la radio-programo ĉar la blogo disdonas nur etan parton de la programo.

Ekzemple en tiu ĉi suba sonregistraĵo, Williams instruas kiel diri kumbaigare: “Estis agrable renkonti vin”.

Yaam darruy ngiina gaduyaygu

https://globalvoices.org/wp-content/uploads/2016/04/Gumbaynggirr.mp3 [12]

La lingvo estas instruata ne nur en la radio. Kvamkam funkcias grupoj da homoj kiuj grandiĝis kun la lingvo, kumbaigaraj lecionoj estas ankaŭ prezentataj en lernejoj kaj kadre de komunumaj programoj fare de sindediĉaj instruistoj kiel Michael Jarret, kies espero por sia lingvo estas dokumentita en la filmeto de ABC OPEN [13] spektebla en la komenco de tiu ĉi artikolo.

Kunlaboro kun radiostacio evidentiĝis kiel bonega maniero varbi por la kumbaingara lingvo kaj la laboro de la Kooperativo Muurrbaya Indiĝena Lingvo kaj Kulturo [8] inter la radio-aŭskultantoj kaj la uzantoj de la interreto en la regiono.