Renkonto kun Kingsley Oluchi Ugwuanyi, la gastiganto de la tviter-konto @DigiAfricanLang inter la 11-a kaj la 17-a de septembro 2019

Foto disponigita de Kingsley Oluchi Ugwuanyi

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por festi lingvan diversecon en Interreto, afrikaj aktivistoj kaj pledantoj por afrikaj lingvoj laŭvice administras la tviter-konton de nia projekto @DigiAfricanLang (pri cifereca afrika lingvoaktivismo) por kunhavigi siajn spertojn pri revigligo kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilo-paĝo temas pri Kingsley Oluchi Ugwuanyi (@KingsUgwuanyi) kaj pri tio, kion li intencas diskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu diri ion pri vi mem

I teach English linguistics in the Department of English and Literary Study, University of Nigeria, Nsukka (currently on study leave). My main research interests include sociolinguistics, Nigerian English, world Englishes, applied linguistics, and (sometimes) Nigerian literature. I am currently undertaking my doctoral research on Nigerian English at Northumbria University, Newcastle upon Tyne, UK. I have BA in English and literary studies and MA in Applied Linguistics (Teaching English a second language) both from the University of Nigeria, Nsukka.

Mi instruas anglan lingvistikon en la departemento de la angla kaj literatura studoj en la Universitato de Niĝerio, Nsukka [en] (nuntempe en studa foresto). Miaj ĉefaj esplorinteresoj inkluzivas sociolingvistikon, la niĝerian anglan, mondajn variojn de la angla, aplikan lingvistikon kaj (foje) la niĝerian literaturon. Mi nun faras mian doktoriĝan studon pri la niĝeria angla ĉe Northumbria University, Newcastle upon Tyne, Britio. Mi estas bakalaŭro pri artoj (BA) [en] en la angla kaj literatura studoj kaj magistro pr artoj (MA) [en] en aplika lingvistiko (instrui la anglan kiel duan lingvon) ambaŭ de la Universitato de Niĝerio, Nsukka.

RV: Kia estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

I study Nigerian English (NE) as a Nigerian language. In fact, preliminary findings from my current research indicate that Nigerians perceive (Nigerian) English as theirs; that is, they enact ownership of that variety of English.

Having said that, I consider that NE has enormous presence both offline and online. However, the bulk of information about NE remain largely academic publications of researchers interested in the language. Nonetheless, there are about 5 different dictionaries of NE that I know, 4 of which are offline while 1 (essentially a draft, but comprehensive) is online.

Interestingly, I am currently consulting for Oxford Dictionaries in a project which will soon include at least 40 NE words in the online version of their dictionary.

Mi studas la niĝerian anglan (NE) kiel niĝerian lingvon. Fakte, provizoraj rezultoj de miaj nunaj esploroj indikas, ke niĝerianoj perceptas la (niĝerian) anglan kiel sian; tio signifas, ke ili deklaras sin posedantoj de tiu vario de la angla.

Dirinte tion, mi konsideras, ke la niĝeria angla altgrade ĉeestas rete kaj eksterrete. Tamen la plej multaj informoj pri tiu lingvo restas plejparte akademiaj publikaĵoj de esploristoj kiuj interesiĝas pri ĝi. Tamen, laŭ mia scio ekzistas ĉirkaŭ 5 diversaj vortaroj de la niĝeria angla, 4 en papera versio kaj 1 (esence skizo, sed ampleksa) rete konsultebla.

Interese estas ke mi nun faras konsultan laboron por Oxford Dictionaries [en] en projekto kiu baldaŭ inkluzivos almenaŭ 40 NE-vortojn en la interreta versio de tiu vortaro.

RV: Je kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno kiam vi administros la konton @DigiAfricanLang

Nigerian English as a distinct and a Nigerian language.

La niĝeria angla kiel diferenca kaj niĝeria lingvo.

RV: Kio ĉefe motivas vin agadi ciferece por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

My main motivation is to get people to realise that Nigerian English is a distinct variety of English. I hope that Nigerian English will come to be accepted as the model for English language teaching and public examinations not just in Nigeria (NECO and JAMB) but also in the West African sub-region (WAEC).

Mia cifereca lingvo-aktivismo ĉefe celas konsciigi homojn pri tio ke la niĝeria angla estas diferenca vario de la angla. Mi esperas, ke la niĝeria angla akceptiĝos kiel la modelo por la instruado de la angla lingvo kaj publikaj ekzamenoj ne nur en Niĝerio (NECO kaj JAMB), sed ankaŭ en la tuta okcidentafrika subregiono (WAEC).

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.