La defioj rilate al la lokigo de la surstrata seksa agreso en Srilanko transpasas simplan kolektadon de donitaĵoj

Bildo de Groundviews.

[Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo rekondukas al retpaĝoj en Esperanto.]

Tiu ĉi artikolo de Raisa Wickrematunge [en] unue aperis ĉe Groundviews, premiita retejo de civitana ĵurnalismo el Srilanko. Reviziita versio estas publikigita ĉi-malsupre kadre de interkonsento pri enhavo-kundivido kun Global Voices.

Okaze de la Internacia tago de virinoj en 2016, Groundviews, organizaĵo pri civitana ĵurnalismo, lokigis [en] la incidentojn de surstrata seksa agreso en Srilanko, kiuj ne estis raportitaj al la polico. Tiuj kiuj partoprenis per siaj atestoj en la kreado de tiu mapo priskribis spertojn kiuj, eĉ kelkajn jarojn poste, restas dolorigaj aŭ timigaj.

Por la Internacia Tago de la Virinoj 2019 [en], Groundviews provis difini kiom grandaj estas la diferencoj inter la kazoj de surstrata agreso kiujn spertis la virinoj kaj la disponeblaj policaj statistikoj. Kvankam la resumo pri gravaj krimoj [en], disponebla en la retejo de la srilanka polico [en], enhavas statistikojn pri la seksperfortoj, seksatencoj kiuj afekcias neplenaĝulojn kaj ilia seksa misuzo [ekzemple stupro], estas neniu mencio koncerne la surstratan agreson. Por trovi pli precize kiuj statistikoj estis disponeblaj pri la surstrata agreso por la jaro 2018, Groundviews petis informojn ĉe la ĉefoficejo de la srilanka polico kaj ĉe ties turisma servo. La supozoj de Groundviews, pri tio ke la polico ne registris la statistikojn pri surstrata agreso montriĝis parte ekzaktaj.

La mapi sube (klaku ĉi-tie por vidi detale) prezentas la disponeblajn policajn statistikojn pri la seksaj agresoj: 2312 incidentoj pri seksaj agresoj estis registritaj en 2018, el kiuj 17 estis denuncitaj de turistoj.

Ambaŭ, la polica sekcio respondeca pri turismo kaj la agentejo pri preventado de perfortoj kontraŭ virinoj kaj infanoj (Women and Child Abuse Prevention Bureau) [en]), petis Groundviews esplori la raportojn de la polico. Estus malebla, de la logika vidpunkto, publikigi tiujn informojn, ĉar la respondeculoj de la du unuoj devus traserĉi la ekvivalenton de tuta jaro de manskribitaj dokumentoj. Ilia tasko estus pli facila kaj pli rapida se oni estus ciferigintaj la registrolibrojn, sed ŝajnas ke la sola paŝo al la 21-a jarcento farita de la srilanka polico estis la fama raporto pri gravaj krimoj, kvankvam ĝia PDF-formato ne facile konsulteblas, kaj ĝi ne difinas la signifon de la malsamecoj inter la kategorioj (ekzemple kio apartenas kaj kio ne al seksa perforto).

Ĉiu sekcio kolektis la donitaĵojn malsame. La organizaĵo pri preventado de la perfortoj kontraŭ virinoj kaj infanoj tute ne kapablis havigi statistikon pri tiaj surstrataj agresoj, kiujn ĝi klasis en sian donitaĵaron laŭ vasta kategorio ”seksperfortoj”. La ĉefpolicejo havis apartan registrolibron kiu nombris ĉiujn kazojn de la seksaj agresoj raportitaj en 2018 kaj tiu dokumento estis donita al Groundviews; la respondeca agento tamen precizigis ke estis maleble akiri detalojn pri ĉiu raportita incidento.

Siaflanke, la unuo respondeca pri turismo havis siajn proprajn registrolibrojn. Tio ebligis al ĝi provizi raporton, kiu detaligas ĉiun incidenton, kaj kiu enhavis la kazojn de surstrata agreso, ekshibicio [elmontremo], seksatenco kaj seksa perforto. La oficisto respondeca pri tiu registrolibro substrekis ke la plendatestoj pri seksa agreso estis oble pli multnombraj ol tiuj pri surstrata ŝtelado inter la turistoj.

La esploroj tamen montras ke la surstrata agreso estas ofta – kaj ne nur kontraŭ la turistoj. Esploro de 2015 fare de la Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj por la Loĝantaro (UNFPA) montras [en] ke 90 procentoj el la intervjuitaj virinoj estis viktimoj de surstrata molestado dum veturado per publikaj transportiloj [en]. El tiuj ĉi incidentoj, 74 procentoj estis fizikaj kaj enhavis nedeziratajn tuŝojn.

La fakto ke la viktimoj kiuj aŭdacas raporti tiujn incidentojn al la polico aŭ kiuj malferme parolas pri surstrata seksa agreso estas ofte mem celo de atakoj, precipe interrete [en], komplikas la situacion. La reagoj al la pepo [en] de la plenuma direktoro Malki Opatha, rilate sian propran sperton pri surstrata agreso, rapide iĝis kondamno de la viktimo. Multnombraj pepuloj demandis kial ŝi elektis sidiĝi proksime al la fenestro en la buso, kaj aliaj diris ke ŝi devintus krii al sia agresanto.

18.12.18 #metoo
Mi estis agresita kiam mi estis revenanta hejmen.

Mi leviĝis de mia seĝo apud la fenestro, mi volis krii, mi deziris kriaĉi!

Mi ne povis krii, mi nek povis kriaĉi, mi estis traŭmatizita & mi ne sukcesis paroli.

Li eskapis!

Pasis du tagoj kaj tio plu hantas min. ? #lka

— Malki (@MalkiOpatha), la 20-an de decembro 2018

Responde, Malki faris filmeton  [en la sinhala lingvo] en kiu ŝi klarigis kial ŝi ne reagis al la persono kiu agresis ŝin: “Ni ne reagas ĉar ni ne estas pretaj. Kvankam ni scias ke la agresado en la publikaj transportiloj ekzistas, ni ne scias kiel reagi. Ni panikas. Niaj korpoj rigidiĝas. Eĉ se ni volas krii, kelkfoje ni ne povas”.

Malgraŭ tia elokventa atesto, la komentoj de la freŝdata kampanjo [en] de la UNFPA [Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj por la Loĝantaro] rilate la surstratan agreson, kiu koincidis kun la internacia kampanjo 16 tagoj de agado kontraŭ la seksa perforto [en], montris tamen multnombrajn kontraŭulojn. Tiuj reĵetas la kulpon sur la viktimojn kiuj malferme rakontis siajn spertojn kaj akuzas ilin pro deziro “altiri atenton”.

“Pro via ŝminko, li povintus kredi ke vi estas ‘ĉiesulino‘. Mi ne amas [virinojn kiuj] sin tro ŝminkas. Cetere, kial estas vi la agresita persono? Ĉu vi estas la unusola knabino en la buso? Ĉu ne estas aliaj?” legeblas en unu el la komentoj.

“Li nur petis ŝian telefonnumeron”, diras alia komentisto. “Ŝi ne scias kial li faris tion. Mi kredas ke eble ĉar li ekfidis je ŝi, li volis ke ili amikiĝu. Pensu pozitive… ĉu ankaŭ peti la numeron de knabino estas seksa agreso?”

Se oni juĝus laŭ la komentoj, multaj junuloj en la diskuto ne konsideras ke la surstrata seksa agreso estas grava problemo. Nek la polico, ŝajne. Kvankam la celo de Groundviews estis lokigi la surstratan agreson, simile kiel en ĝia projekto de la jaro 2016, ĝi ne sukcesis, pro kialoj kiuj transpasas la kolektadon de statistikoj.

Kadre de esploroj pri perfortoj en Interreto [en], Groundviews eksciis dum grupaj diskutoj [en] ke ambaŭ metodoj – de la polico kaj de ties departemento pri krimoj – ofte kaŭzas novan traŭmon por la viktimoj, kiuj venis por provi akiri rekompencon. Ne estas neimageble [en] ke okazas same pri la perfortoj ekster Interreto.

Nuntempe, la personoj kiuj petas plendateston - inkluzive por seksatencoj kaj perfortoj – renkontas sistemon [en] de informado pri tiuj krimoj, kiu estas nek planita por ili nek adaptita al iliaj bezonoj. Daŭraj programoj por konsciigo pri seksa egaleco, pli vasta edukado pri sekso kaj [homaj] interrilatoj en lernejoj, kaj la ciferecigo de la raportoj de la polico estus bona deirpunkto por elimini tiujn malegalecojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.