Metiista arto malantaŭ la kradoj: en Albanio, malliberulinoj kreas akcesoraĵojn “Made in prison”
La metiista laboro ebligas la malliberulinojn gajni monon
Ardi Pulaj Véronique Danzé Manuela BURGHELEAAlbanio
Made in Prison [albana, mallongige sq] estas retejo, kiu vendas aĵojn kreitajn de virinoj troviĝantaj en la malliberejo Ali Demi de Tirano [eo], la sola prizono por virinoj de tiu ĉi balkana lando, kies loĝantaro atingas 2,8 milionojn.
La projekto naskiĝis el iniciato de Orkidea [sq], (albana por orkido). Orkidea estas loka NRO por la rajtoj de la virinoj, kiu ricevis subvenciojn de la usona ambasado [eo] en Tirano. Ekde sia lanĉo, la 8-an de marto 2019 [sq], la projekto estis aprobita de la ministro pri justico de Albanio, samkiel de la ĝenerala oficejo pri malliberejoj.
La 12-an de junio, Orkidea raportis en retmesaĝo al Global Voices, ke la malliberulinoj manfaris 235 aĵojn, el kiuj 82 estis venditaj al klientoj albanaj kaj eksterlandaj pere de Interreto.
La tuta ricevita mono estas sendita al la personaj bankaj kontoj de la respektivaj kreantinoj.
Laŭ atesto publikigita en la retejo “Made in Prison” [farita en malliberejo], malliberulino rakontas, kiel tiu ĉi projekto havis bonajn efikojn sur ŝia vivo:
Mia nomo estas Mira. Mi plenumas mian punon en la virina prizono ekde du jaroj kaj duono. Mi multe lernis tie ĉi. La eblecoj, kiujn oni ofertis al mi, ŝanĝis mian vivon. Mi sentas min denove kiel normala persono. Mi estis kondamnita je tri jaroj en prizono kaj ĉio ŝajnis al mi malfacila, sed hodiaŭ vi helpas min ekvidi pli bonan estonton.
Nuntempe, Orkidea financas la necesajn materialojn, sed la partoprenantinoj esprimis la deziron memstare pagi parton de la kostoj, kiel manieron transformi la iniciaton en daŭripovan ekonomian modelon.
Mansako:
Paro de orelringoj:
Broĉo:
Laŭ la Eŭropa asocio por edukado en malliberejo [en] (European Prison Education Association, EPEA), Albanio havas 23 prizonojn. Ali Demi estas la sola prizono ekskluzive ina. Ekzistas ankaŭ malsanulejo por la malliberulinoj.
Rilate la prizonon Ali Demi, EPEA deklaras :
Ne estas famaj gangsteroj en tiu ĉi prizono, nek rabistoj, nek virinoj kiuj rilatas al famaj politikaj skandaloj. Multaj el ili, sen celi krei miskomprenojn, estis akcesoraĵoj en krimoj faritaj de viroj, ĉu edzoj, fratoj aŭ amantoj. La krimoj la plej seriozaj elfaritaj de tiuj ĉi virinoj estas prostituado, rompŝtelado, fraŭdo (publika malversacio) kaj ankaŭ mortigo pro familiaj kialoj.
La malhela pasinteco de la albanaj prizonoj
La prizonoj de Albanio, la laborkampejoj kaj la enkarcerigo-centroj de la komunisma periodo [fr] estis ofte priskribitaj kiel hororlokoj.
Unu el ili estas la prizono de Spaç [en], en la distrikto Lezhë [eo]. Laŭ la Monda Fonduso pri Monumentoj, organizaĵo dediĉita al la tutmonda konservado de historia arĥitekturo kaj de lokoj de kultura heredaĵo:
La prizono de Spaç estis fama laborkampejo kreita de la komunisma registaro en 1968 sur antikva minejo de kupro kaj pirito, en kaŝita montara regiono situanta en la centro de la lando. Prizono inter multaj aliaj, kie elstaraj albanaj intelektuloj de la dudeka jarcento troviĝis kune kun politikaj malliberuloj.
Hodiaŭ, Spaç estas memorloko por la loka loĝantaro kaj turisma allogaĵo [en].
Laŭ [en] la asocio de la iamaj politikaj malliberuloj de Albanio, 5 577 viroj kaj 450 virinoj estis mortigitaj pro politikaj krimoj en la komunisma erao, de 1946 ĝis 1991. Dekmiloj estis enprizonigitaj aŭ senditaj al laborkampejoj.
Ekde la falo de la komunismo, la prizonoj de Albanio estis kritikitaj pro ilia bedaŭrinda stato [en], kun problemoj de troloĝiĝo, limigita tempo de aliro al natura lumo en la karceroj [eo] kaj manko de higieno, ofte cititaj kiel ekzemploj.
La Konsilio de Eŭropo [eo] rekomendis al la albanaj aŭtoritatoj pligrandigi la klopodojn por protekti la bazajn rajtojn [en] de la malliberuloj kaj kuraĝigi ilian reintegrigon en la socion.
La iniciato “Farita en malliberejo” povus helpi la malliberulinojn readaptiĝi en la sino de la socio post ilia liberiĝo.