- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Metiista arto malantaŭ la kradoj: en Albanio, malliberulinoj kreas akcesoraĵojn “Made in prison”

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Albanio, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado, Homaj rajtoj, Virinoj kaj genro

Unu el la produktoj manfaritaj de la malliberulinoj, kadre de la albana projekto Made in Prison. Foto: madeinprison.al, uzata kun permeso

Made in Prison [1] [albana, mallongige sq] estas retejo, kiu vendas aĵojn kreitajn de virinoj troviĝantaj en la malliberejo Ali Demi de Tirano  [2][eo], la sola prizono por virinoj de tiu ĉi balkana lando, kies loĝantaro atingas 2,8 milionojn.

La projekto naskiĝis el iniciato de Orkidea [3] [sq], (albana por orkido). Orkidea estas loka NRO por la rajtoj de la virinoj, kiu ricevis subvenciojn de la usona ambasado [4] [eo] en Tirano. Ekde sia lanĉo, la 8-an de marto 2019 [5] [sq], la projekto estis aprobita de la ministro pri justico de Albanio, samkiel de la ĝenerala oficejo pri malliberejoj.

La 12-an de junio, Orkidea raportis en retmesaĝo al Global Voices, ke la malliberulinoj manfaris 235 aĵojn, el kiuj 82 estis venditaj al klientoj albanaj kaj eksterlandaj pere de Interreto.

La tuta ricevita mono estas sendita al la personaj bankaj kontoj de la respektivaj kreantinoj.

Laŭ atesto publikigita en la retejo “Made in Prison” [farita en malliberejo], malliberulino rakontas, kiel tiu ĉi projekto havis bonajn efikojn sur ŝia vivo:

Je m’appelle Mira. Je purge ma peine à la prison des femmes depuis deux ans et demie maintenant. J’ai beaucoup appris ici. Les possibilités qui m’ont été offertes ont changé ma vie. Je me sens à nouveau comme quelqu’un de normal. J’ai été condamnée à trois années de prison et tout me semblait difficile, mais aujourd’hui, vous m’aidez à entrevoir un avenir meilleur.

Mia nomo estas Mira. Mi plenumas mian punon en la virina prizono ekde du jaroj kaj duono. Mi multe lernis tie ĉi. La eblecoj, kiujn oni ofertis al mi, ŝanĝis mian vivon. Mi sentas min denove kiel normala persono. Mi estis kondamnita je tri jaroj en prizono kaj ĉio ŝajnis al mi malfacila, sed hodiaŭ vi helpas min ekvidi pli bonan estonton.

Nuntempe, Orkidea financas la necesajn materialojn, sed la partoprenantinoj esprimis la deziron memstare pagi parton de la kostoj, kiel manieron transformi la iniciaton en daŭripovan ekonomian modelon.

Mansako:

View this post on Instagram

#Cante #Punimedore kodi 07 Cmimi 4000 L [6]

A post shared by Made in Prison Albania [7] (@madeinprisonalbania) on

Paro de orelringoj:

View this post on Instagram

#Vathe #punimedore Kodi 013 Cmimi 790 L [8]

A post shared by Made in Prison Albania [7] (@madeinprisonalbania) on

Broĉo:

View this post on Instagram

#Spile #punimdore Kodi 015 Cmimi 690 L [9]

A post shared by Made in Prison Albania [7] (@madeinprisonalbania) on

Laŭ la Eŭropa asocio por edukado en malliberejo [10] [en] (European Prison Education Association, EPEA), Albanio havas 23 prizonojn. Ali Demi estas la sola prizono ekskluzive ina. Ekzistas ankaŭ malsanulejo por la malliberulinoj.

Rilate la prizonon Ali Demi, EPEA deklaras :

Il n’y a pas de « gangsters » connus dans cette prison, ni de ravisseurs, et aucune femme ayant trempé dans un scandale politique médiatisé. Bon nombre d’entre elles, sans vouloir créer de malentendu, ont été des « accessoires » dans des crimes commis par des hommes, ayant pu être leurs époux, frères ou amants. Les crimes les plus graves perpétrés par ces femmes sont la prostitution, le cambriolage, la fraude (détournement de fonds), et, dans une petite proportion, le meurtre pour des motifs d’ordre familial.

Ne estas famaj gangsteroj en tiu ĉi prizono, nek rabistoj, nek virinoj kiuj rilatas al famaj politikaj skandaloj. Multaj el ili, sen celi krei miskomprenojn, estis akcesoraĵoj en krimoj faritaj de viroj, ĉu edzoj, fratoj aŭ amantoj. La krimoj la plej seriozaj elfaritaj de tiuj ĉi virinoj estas prostituado, rompŝtelado, fraŭdo (publika malversacio) kaj ankaŭ mortigo pro familiaj kialoj.

La malhela pasinteco de la albanaj prizonoj

La prizonoj de Albanio, la laborkampejoj kaj la enkarcerigo-centroj de la komunisma periodo [11] [fr] estis ofte priskribitaj kiel hororlokoj.

Por multaj albanoj, Spaç estas sinonimo de torturo kaj de morto. Sennombraj disidentoj kaj miloj da aliaj individuoj estis enkarcerigitaj tie ĉi antaŭ 1990. Foto : Attila Terbócs (CC BY-SA 4.0)

Unu el ili estas la prizono de Spaç [12] [en], en la distrikto Lezhë [13] [eo]. Laŭ la Monda Fonduso pri Monumentoj, organizaĵo dediĉita al la tutmonda konservado de historia arĥitekturo kaj de lokoj de kultura heredaĵo:

La prison de Spaç était un camp de travail bien connu créé par le gouvernement communiste en 1968 sur le site d'une mine de cuivre et de pyrite, dans une région reculée et montagneuse au centre du pays. Une prison parmi tant d’autres, où des intellectuels albanais parmi les plus en vue du vingtième siècle côtoyaient des prisonniers politiques.

La prizono de Spaç estis fama laborkampejo kreita de la komunisma registaro en 1968 sur antikva minejo de kupro kaj pirito, en kaŝita montara regiono situanta en la centro de la lando. Prizono inter multaj aliaj, kie elstaraj albanaj intelektuloj de la dudeka jarcento troviĝis kune kun politikaj malliberuloj.

Hodiaŭ, Spaç estas memorloko por la loka loĝantaro kaj turisma allogaĵo [14] [en].

Laŭ [15] [en] la asocio de la iamaj politikaj malliberuloj de Albanio, 5 577 viroj kaj 450 virinoj estis mortigitaj pro politikaj krimoj en la komunisma erao, de 1946 ĝis 1991. Dekmiloj estis enprizonigitaj aŭ senditaj al laborkampejoj.

Ekde la falo de la komunismo, la prizonoj de Albanio estis kritikitaj pro ilia bedaŭrinda stato [16] [en], kun problemoj de troloĝiĝo, limigita tempo de aliro al natura lumo en la karceroj [17] [eo] kaj manko de higieno, ofte cititaj kiel ekzemploj.

La Konsilio de Eŭropo  [18][eo] rekomendis al la albanaj aŭtoritatoj pligrandigi la klopodojn por protekti la bazajn rajtojn [19] [en] de la malliberuloj kaj kuraĝigi ilian reintegrigon en la socion.

La iniciato “Farita en malliberejo” povus helpi la malliberulinojn readaptiĝi en la sino de la socio post ilia liberiĝo.