Vivo en Pangkham (ပန်ဆန်), la iama ĉina enklavo en la regiono Wa, Mjanmao (Birmo)

Aerfoto de Pangkham. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawady 

Ĉi tiu artikolo de Myo Min Soe aperis en The Irrawaddy [eo], sendependa novaĵretejo en Mjanmao [la iama Birmo], kaj estas republikigita en Tutmondaj Voĉoj [eo] kiel parto de interkonsento pri kunhavigo de enhavo. 

La regiono Wa estas memadministrata areo agnoskita en la birma konstitucio. Pangkham [en] [en la birma : ပန်ဆန် kaj antaŭ 1999 konata kiel Panghsang] estas la ĉefurbo de la birma regiono Wa, kiu situas en la orienta parto de la birma subŝtato Shan [en] proksime al la landlimo inter Ĉinio [eo] kaj Mjanmao [eo].  La Wa-regiono havas la plej grandan kaj la plej bone ekipitan neŝtatan armeon, la UWSA-on [en], konsistantan el 30.000 soldatoj kaj 10.000 helpaj membroj laŭ taksado de la birma pacobservanto.

En aprilo la Wa-regiono festis en Pangkham [en] sian 30-an datrevenon, kun vicoj de soldataro kiuj faris paradon en la urba placo. Fondita en 1989, la UWSA subskribis batalĉesigan interkonsenton [en] kun la tiama militista registaro [en] kaj en la sama jaro forlasis la komunisman partion de Birmo. Ĝi devigis la registaron agnoski sian regionon kiel subŝtaton de Mjanmao [Birmo].

Malgraŭ ĝia situo ĉe la birma landlimo, vi eble pensus, promenante tra la urbo, ke vi estas en Ĉinio. Homoj surstrate ĉefe komunikas en la mandarena [eo]. La vendejoj havas dulingvajn varboŝildojn en la ĉina kaj birma lingvoj.  La juano (la ĉina monunuo) estas la monunuo de la regiono Wa, pro ties situo kiel komerca enirpordego al Ĉinio. Por bona poŝtelefona signalo, vi prefere konektu al ĉina reto. Strataj voj-indikiloj estas skribitaj en la birma kaj ĉina lingvoj. La plej multaj produktoj en la vendejoj estas importitaj el Ĉinio.

Plej rimarkinda en Pangkham estas la loka progreso: grandaj stratoj, seninterrompa elektro kaj altaj konstruaĵoj. En la pasintaj jaroj la ŝtato dependis de la vendado de opio. Foje, polica aŭto patrolas tra la stratoj. Por la nuna registaro gravas la anstataŭigo de opio per kultivado de teo kaj kaŭĉuko. Vizitantoj devas havi la permeson de la birma registaro kaj de la Wa-aŭtoritatoj.

Ĉi tie estas kelkaj fotoj pri Pangkham:

Plantado de teo en Mai Mao. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawaddy

Superbazaro en la centro de Pangkham. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawaddy

Komercisto akceptanta la ĉinan monunuon juano, kiu ĝi estas elektebla valuto en Pangkham. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawaddy

Strata sceno en la centro de Pangkham. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawaddy

UWSA-soldato. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawaddy

Landlima pordego al la regiono Wa, vidita de la junana flanko. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawaddy

Landlima pordego al la ĉina provinco Junano. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawaddy

La horizonto de Pangkham. Foto kaj subskribo de Myo Min Soe / The Irrawaddy

______________
A2 Lingvo-nivelo

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.