Kamboĝo reduktas nombron da festotagoj por altiri laborpostenojn, sed aktivuloj timas ke tio povus malgravigi demokration

Okaze del la Internacia Tago pri Homaj Rajtoj la 10-an de decembro 2015 en Freedom Park, Pnom Peno [eo]. Dum multaj jaroj, la jara evento kolektis individuojn kaj grupojn kiuj postulas pli grandan protektadon de homaj rajtoj en Kamboĝo. Foto el Facebook-paĝo de Kamboĝa Centro pri Homaj Rajtoj.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto]

Respondante al la protesto de la komerca sektoro, la kamboĝa registaro publikigis dekreton, kiu reduktus la festotagojn en la lando de 28 al 22. Aŭtoritatoj diris, ke ĉi tiu decido akcelos la konkurenckapablon de la lando, sed iuj grupoj maltrankviliĝas pri tio ke la nova leĝo povus malhelpi publikajn solenadojn de gravaj historiaj eventoj.

La ses festotagoj, kiujn oni nulligos en 2020, estas la Nacia Tago de Rememoro, antaŭe la Nacia Tago de Malamo, memorfesto dum la komunisma reĝimo de la Ruĝaj Kmeroj [eo] je la 20-a de majo, la Internacia Tago de Infanoj je la 1-a de junio, la Parizo-interkonsentoj pri Paco la je 23-a de oktobro, la Tago de Homaj Rajtoj [eo] je la 10-a de decembro kaj du el la tri tagoj por festi la naskiĝtagon de la reĝo.

La Parizo-interkonsentoj pri Paco memorigas la finon de la milito en Kamboĝo en 1991 kaj markas la transiron de la lando al demokratio. Ili establis la kadron por la konstruado de moderna demokratia ŝtato kaj reflektis la unuecon de gravaj politikaj partioj por efektivigi pacajn politikajn reformojn.

Ek Tha, proparolanto de la Konsilio de Ministroj, klarigis, ke la dekreto respondis al peto de lokaj kaj eksterlandaj dungantoj nuligi la festotagojn.

It is because the government wants the Kingdom to be competitive and attract national and international investments…It’s so they [citizens] can contribute to the building and development of Cambodia in order for it to be more prosperous.

Tio okazas ĉar la registaro volas ke la Reĝlando estu konkurenckapabla kaj allogu naciajn kaj internaciajn investojn … Ili [civitanoj] povas kontribui al la konstruado kaj disvolviĝo de Kamboĝo por ke ĝi prosperu.

Sed Pav Sina, prezidanto de la Kolektiva Unio de Movado de Laboristoj, petegis por revizio, ĉar la reduktitaj festotagoj influus la avantaĝojn kiujn laboristoj ricevas.

Unionists are holding a discussion with each other to find a way on how to request the government to reconsider with their decision to cut public holidays because workers will lose their benefits.

Sindikatanoj interdiskutas por trovi manieron kiel peti la registaron per sia decido rekonsideri  la nuligon de publikaj feriotagoj, ĉar laboristoj perdos siajn avantaĝojn.

Kamboĝo estas unu el malmultaj landoj, kiuj celebras la Tagon de la Homaj Rajtoj kiel festotagon. Iuj decidas forigi ĝin de la listo de festotagoj kiel iun simbolan inversigon de la devontigo de la lando efektivigi demokratiajn reformojn.

La kamboĝa registaro estas akuzita pro la silentigo de malkonsento per la malpermeso kaj dissolvo de la ĉefa opozicia partio, la Kamboĝa Nacia Rezerva Partio (CNRP). La registaro ankaŭ prezentis impostan kaj rajtigan akuzojn kontraŭ kelkaj amaskomunikiloj, kiujn homrajtaj grupoj priskribis kiel arbitraj kaj politike motivitaj. Responde al tio, aŭtoritatoj ligis la opozicion kaj kelkajn grupojn de la civila socio kun eksterlandaj potencoj, kiuj laŭdire “konspiras” por malstabiligi la registaron.

Dum grupoj de la civila socio agnoskas la celon raciigi la nombron de festoj, ili esprimis ankaŭ zorgojn pri tio, ke ĝi povas negative influi la publikan komprenon de eventoj, kiuj metis la fundamentojn de la demokratio en la lando.

Chak Sopheap, administra direktoro de la Kamboĝa Centro pri Homaj Rajtoj diris, ke nuligo de iuj feritagoj estos “perdita ŝanco por fini konfliktajn opiniojn” pri polemikaj eventoj.

Overall, no matter how the days are set, may the spirit of respect for and protection of human rights, as well as the necessity for national reconciliation and national independence, be on the agenda for all of us to develop the country sustainably and in peace.

Entute, sendepende de la aranĝo de la tagoj, la spirito de respekto kaj la protekto de homaj rajtoj, kaj ankaŭ la neceso de nacia repaciĝo kaj nacia sendependeco, estu sur la tagordo por ni ĉiuj por ke ni disvolvu la landon daŭreble kaj en paco.

Soeung Sen Karona, proparolanto de la homrajta grupo Adhoc, diris, ke la dekreto estas alia indiko de la atako de la registaro kontraŭ demokratio.

Omitting the Paris Peace Agreement and Human Rights days from the public-holiday list reflects that the government is unwilling to promote democracy any longer.

La forigo de la Tago de la Pariza Interkonsento kaj de la Tago de homaj rajtoj el la listo de publikaj festotagoj indikas, ke la registaro ne plu pretas antaŭenigi la demokration.

Iuj civilaj sociaj grupoj sugestis, ke estus pli bone kunfandi iujn festotagojn anstataŭ tute nuligi ilin. Registaraj oficialuloj certigis al ili, ke ĉi tiuj tagoj ankoraŭ estos celebrataj kaj ke la publiko ankoraŭ rajtas organizi agadojn por celebri ĉi tiujn historiajn eventojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.