Ĉi tiu artikolo estas parto de nia antaŭprezento de “Uzi civitanajn amaskomunikilojn por antaŭenigi subreprezentitajn lingvojn [1]” [en].
Unu el la ĉefaj indiĝenaj lingvoj en Bangladeŝo [3] estas la ĉakma [4]lingvo, kiu estas hindeŭropa lingvo [5] parolata de ĉirkaŭ 310.000 homoj en sudorienta Bangladeŝo kaj aliaj 300.000 en la plej orientaj partoj de Barato [6]. Oni skribas ĝin uzante la ĉakman alfabeton, kiu estas mortanta, ĉar multaj ĉakmaoj [7]ne havas la ŝancon lerni sian lingvon en lernejoj.
La ĉakmaoj [7] estas senigitaj de iu ajn radio- aŭ televido-kanalo en sia lingvo, sed regule aperas ĉakmalingvaj kantoj en YouTube. [8]
Eble menciindas ĉi tie, ke inter la pli ol 30 indiĝenaj lingvoj [9] en Bangladeŝo, du jam mortis kaj aliaj dek alfrontas formorton [10].
La aŭtoritatoj provas enkonduki la ĉakman lingvon en lernejojn, kie ĝi tamen estas bremsita pro politikaj kialoj kaj kreskanta debato [11] [bn] pri normigo de alfabetoj kaj tiparoj. Sed la ĉakmaoj uzas sociajn komunikilojn kaj retajn teknologiojn por disvastigi sian lingvon kaj krei konscion pri ĝi. Chakma Skripts [12][en] estas la nomo de interaga retejo, kiu disponigas diskutforumon, lernilojn pri la ĉakma alfabeto kaj lingvo, e-libro [cifereca libro], filmetoj ktp, por diskonigi la uzon de la lingvo. La indiĝena komunumo kreskas forte per sia ĉeesto en blogoj [13], Facebook [14], ĉakma vortaro [15], retaj novaĵleteroj [16], ktp. [ĉiuj anglalingve]
Multaj retumantoj uzas ilojn kiel YouTube por afiŝi lernilojn rilate al la ĉakma lingvo [17]: