Kvin jarojn post HIV-eksplodo en kamboĝa komunumo, vilaĝanoj sentas sin forgesitaj

Virinaj HIV-pacientoj en la komunumo Roka de Battambang, junio 2019 (VOD / Saut Sok Prathna)

Ĉi tiu redaktita artikolo de Saut Sok Prathna aperis en VOD News, sendependa novaĵretejo en Kamboĝo, kaj estas republikigita en Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] kiel parto de interkonsento pri enhavo-interŝanĝo.

Post 5 jaroj, la naciaj kaj internaciaj organizaĵoj forgesis la viktimojn de HIV en la komunumo Roka, situanta en la distrikto San Ker de Battambang, Kamboĝo.

Yem Chrin, loka kuracisto, estas en malliberejo pro sia malrespondeca agado, transdoninte la HIV-viruson pro reuzado de ne-sterilaj seringoj.  En 2015, provinca tribunalo trovis lin kulpa pri la neleĝa praktikado de medicino. Inter amaso da aliaj akuzoj, Yem Chrin estis respondeca, finfine, pri la disvastigo de la HIV-viruso inter centoj da vilaĝanoj en 2014.

Ray, 66-jara virino vivanta kun HIV, diris

Neniu atentas nin. Neniu pensas pri ni. Mi ne scias, kial ili ne zorgas pri ni.

Laŭ kelkaj HIV-pacientoj la viktimoj estas forgesitaj, neniu zorgas pri ili kvankam la novaĵo altiris la atenton [en] de internaciaj organizaĵoj kiel Monda Organizaĵo pri Sano. Pro la atento iuj aferoj jam pliboniĝis: konsilado pri kiel vivi kun HIV, plibonigo de lokaj vojoj, aperis hospitalon surbaze de la ekzistanta sanocentro kaj kroma program pri la edukado de infanoj.

Iom post iom oni malkovris, ke preskaŭ 300 vilaĝanoj – de junaj infanoj ĝis 80-jaruloj kaj eĉ monaĥoj – testis HIV pozitive.

Lokaj oficialuloj tamen diris, ke 95% de la trafitaj vilaĝanoj ricevis kontraŭvirusojn, kaj ke nur 10 pacientoj migris aŭ ĉesis preni siajn medikamentojn. La vicdirektoro de la provinca departemento pri sano de Battambang, Su Sanith, diris ke 31 el la 285 HIV-pozitivuloj en la vilaĝo jam mortis, plejmulto de mortintoj estis pli ol 60-jaraj. Unu infano kaj tri pli junaj homoj ankaŭ estis inter la forpasintoj.

Su Sanith diris, ke almenaŭ du novaj kazoj de HIV estis malkovritaj en la komunumo Roka.

La virinoj kiuj estas HIV pacientoj diras ke neniu zorgas pri ili. Ili ne vidis iujn ajn registarajn oficialulojn viziti la areon en pli ol unu jaro. Sento de neglekto kaj seniluziiĝo transformiĝis en rankoro.

 

Tradukita resumo de la originala artikolo en VOD Khmer

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.