Renkonto kun Wong Cin Wun, la gastiganto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 10-a ĝis la 16-a de septembro 2019

Bildo de Wong Cin Wun

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj retejoj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising VoicesDigital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo forme de demandoj kaj respondoj estas kun Wong Cin Wun (@Kaxabu2019), kiu donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion ŝi diskutos dum la semajno kiam ŝi administros la konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti al ni iom pri vi mem.

yaku ka Tatawan a tapulu a saw, uzay monosu mini daxe. ohoni a kawat ka dusa isit iu xasep. yaku ka hapet bizubizu daxe, iu hapet Kaxabu a axaxay. ohoni ka kaidi Lisa takaat kukusa ki aku, yaku monosu ka ha:pet mubaza Kaxabu a ahan, ka maubabaza e.

Mi estas 25-jaraĝulino tajvandevena. Tamen, mi ne estas indiĝena. Mi ŝategas la kaksabuan [ankaŭ ‘kaxabuan‘] lingvon kaj amas ĝian kulturon. Nun mi laboras kiel duontempa asistantino de profesorino Elizabeth Zeitoun. Kiel parto de tiu ĉi laboro, mi devas regule viziti kaksabuan komunumon kaj kunlabori kun la pliaĝuloj, ĉefe. Kompreneble, mi mem lernis la kaksabuan.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

yaku ka mubaza kalu Kaxabu a ahan saysay a mukawats. mukusa nita Suanlukus (adang a eten ni Kaxabu) liaka kalu Kaxabu a ahan maki apu padudu ohoza a axaxay. yaku ka mayaw muba’aza haki padudu Kaxabu a ahan, kuila ka iak a sanu mubizu naki a ma:azaw a da:li.

Mi parolas la kaksabuan. Ĉiam kiam mi vizitas Shou-chen (unu el la kvar kaksabuaj vilaĝoj), mi interparolas en la kaksabua kun la pliaĝuloj. Mi ne estas tre lerta parolanto de la kaksabua, sed mi kapablas sukcese interparoli certagrade.

RV: Je kiuj temoj vi intencas fokusiĝi dum la semajno kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline?

yaku ka mausay pakahadas nita Kaxabu a pasukuan, nita Kaxabu a arway iu yaku bizubizu a daxe sanu imu dadua mikita.

yaku ka nahaza mubizu a babizu ka”azem pasaken lia!” sen, imini a babizu ka ukuan ni Kaxabu ohoza a azem. ni babizu a bizu iu pauxut ka pauzah di nita apu Phuann-Tik-Hin kalu Kaxabu a ahan padudu a pasukuan, yaku tumala liaka mubizu ki. aubin iu hapet pakahadas sanu imu mikita.

Mi volas ĉefe diskonigi al ĉiuj miajn ilustraĵojn kaj rakontojn pri la kaksabuaj kulturo, muziko. Mi verkis ilustritan libron titolitan: “azem pasaken lia!” (La nova jaro venas!). Tio estas rakonto pri la kaksabua novjaro fare de Phuann-Tik-Hin en la kaksabua. Miaj ilustraĵoj ankaŭ estas pri tiu rakonto kaj mi esperas kundividi ilin kun ĉiuj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

pialay ka Benson Fang mu’i’iak aku alo malamat, yaku mikita imini a maisia axaxay liaka xaxakela “imini ka uzay sanu Tatawan a saw mikita ezaw, yaw nahaza langu a saw alo mikita, sinay ki mausay masaket lia ki aku!”

yaku ka mausay mubizu a babizu, kalu Kaxabu a ahan padudu a pasukuan sanu nita saw saw maubabaza Kaxabu a axaxay.

Estis Benson Fang kiu invitis min partopreni en la movado. Kiam mi vidis ke tiu kampanjo estas ne nur por tajvananoj, sed ke ankaŭ alilandanoj legos tion, mi decidis partopreni!

Mi volas ilustri librojn kun rakontoj en la kaksabua lingvo, por ke ni ĉiuj povu lerni pli pri la kaksabuaj lingvo kaj kulturo.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.