Renkonto kun Benson KC Fang, la gastiganto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 24-a ĝis la 30-a de septembro 2019

Foto de Benson KC Fang

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj retejoj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising VoicesDigital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo sub formo de Demandoj kaj Respondoj estas kun Benson KC Fang (@cwch), kiu donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li diskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

Although I am an MIS major, I've started to learn Welsh (Cymraeg) since college, and later Kavalan (Kbalan) – the indigenous language from my homeland Ilan. With my friendship with Taivoan people recently, I've focused more on their dormant language that was spoken in Southern Taiwan centuries ago.

Kvankam mi estas diplomita en Administra Informa Sistemo (en: Management Information System), mi komencis lerni la kimran lingvon (kimre: Cymraeg) ekde la universitato, kaj poste ankaŭ la kavalanan lingvon [en] (kavalane: kbalan) – indiĝena lingvo de mia hejmlando Ilan. Ĉar mi amikiĝis kun la tajvoa popolo, nuntempe, mi pli fokusis ilian mortan lingvon, kiu estis parolata en suda Tajvano antaŭ jarcentoj.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

The Taivoan (tvx) has become a dormant language since the 19th due to the people's contact with Chinese immigrants. Now there are attempts as reviving the language with the corpora collected from historical documentation. There have been private language courses. A Taivoan Wikimedia Incubator is well maintained with some 800 articles.

La tajvoa lingvo mortis en la 19-a jarcento post kontakto kun ĉinaj migrantoj. Nuntempe estas provoj por revivigi la lingvon kun korpuso kolektita el historia dokumentado. Okazis privataj lingvaj kursoj. Ekzistas tajvoa vikimedia projekto kun ĉirkaŭ 800 artikoloj.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline?

The Taivoans have not yet been recognized as indigenous people by Taiwan's central government, and therefore more obstacles arise that are to be confrontedin terms of language revival, as compared to the officially recognized 16 indigenous peoples groups in Taiwan. I will talk about this issue more during my week. Also, I will cover a little on how we have successfully had SIL International recognize Taivoan as an independent language — as it was regarded as just a dialect of Siraya language previously.

La tajvoa popolo ankoraŭ ne estis agnoskita kiel indiĝena popolo, de la tajvana centra registaro, kaj pro tio pli da obstakloj aperas rilate al lingva revivigo, kompare kun la oficialaj agnoskitaj 16 indiĝenaj popolaj grupoj en Tajvano. Mi parolos pli pri tio dum mia semajno. M ankkaŭ iom rakontos pri kiel ni sukcese atingis ke SIL Internacia agnoskis la tajvoan kiel sendependa lingvo – ĉar ĝi antaŭe estis konsiderita nur kiel dialekto de la siraja lingvo [en].

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Although the language is seriously ignored at the government level, I believe the internet could help to call for the world's awareness of the status quo of the Taivoan, just like what I've tried to work on Wikimedia Incubator and Wikipedia. Hopefully, the government will make more efforts to revive the language with us in the future and also recognize its official status eventually.

Kvankam la lingvo estas serioze ignorita de la registaro, mi kredas ke la Interreto povas helpi krei mondan atenton al la statuso de la tajvoa, tiel kiel mi provis per la Vikimedia Projekto kaj Vikipedio. Espereble, la registaro, estontece, faros pli da klopodoj por revivigi la lingvon kun ni, kaj ankaŭ agnoskos ĝin kiel oficiala, finfine.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.