- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Renkonto kun Mulihay Talus, la gastiganto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 1-a ĝis la 7-a de oktobro 2019

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Rising Voices

Foto de Mulihay Talus

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj retejoj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline [1] por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [2] [eo] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising Voices [3]Digital Empowerment Foundation [4] kaj O Foundation [5].

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo sub formo de Demandoj kaj Respondoj estas kun Mulihay Talus (@Kau_Jasmine1126 [6]), kiu donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion ŝi diskutos dum la semajno kiam ŝi administros la konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

我是撒奇萊雅族的茉莉海.達露斯,來自花蓮。一歲時母親過世,由阿美族的外婆撫養長大,所以我的母語是阿美語。1990 年,父親開始參與撒奇萊雅族的正名運動,也讓我開始思索:我到底是誰?但父親在正名運動中因積勞成疾,已於 2006 年離開人世。為了繼承他的遺願,我也一直積極參與撒奇萊雅語言及文化的推廣。

Mi estas Mulihay Talus, kaj apartenas al la sakizaja [7] popolo, el provinco Hualien. Post la morto de mia patrino, mi estis edukita de mia avino de la amis popolo [8] [en] kaj tiel la amisa lingvo [9] [en] fariĝis mia gepatra lingvo. En 1990, mia patro partoprenis la movadon por la agnosko de la sakizaja lingvo [10] [en], kaj tio pensigis min pri “Kiu mi estas?”. Mia patro mortis en 2006 post malsaniĝo pro sia sindediĉo kaj laborego en la movado. Por daŭrigi sian heredaĵon, mi ankaŭ ekde tiam partoprenas en la antaŭenigo de nia lingvo kaj kulturo.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

撒奇萊雅族於 2007 年一月十七日成功正名,成為臺灣原住民的第十三族,已經超過十年了。雖然現在持續地在進修族語,希望能讓族語更精進,但是在目前居住的地方,是沒有使用族語的環境,所以不管學習的心有多強烈,也只能在上課的短短三小時裡使用族語。

Antaŭ pli ol 10 jaroj, la 17-an de januaro 2007, la sakizaja estis finfine agnoskita kiel 13-a indiĝena grupo de Tajvano. Tamen, mi daŭre plibonigas mian lingvoscion. Ne estas oportunaĵoj por uzi la lingvon en mia ĉiutaga medio. Tiel, eĉ se mi multe volas plibonigi mian lingvan kapablon, mi povas uzi ĝin nur dum la lecionoj, ĉiufoje po tri horoj.

RV: RV: Kiujn temojn vi intencas fokusi dum la semajno kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline?

撒奇萊雅族曾因「達部固灣戰役」而附歸在阿美族下達 120 年之久,雖然終於在 2007 年獲得正名,但是許多的部落文化及語言都是一片空白,有待復興。很開心剛好有這個機會擔任客座主持,希望能夠把撒奇萊雅族的「歲時祭儀」、「族群服飾」、「神說故事」、「部落產業」的各種風貌,介紹給全世界。

Depost la Batalo de Takubuwan, la sakizaja popolo estis disigitaj en la najbarajn komunumojn de la Amis-popolo. La sakizajoj ekde tiam perdis sian propran identecon dum 120 jaroj, ĝis 2007. Tamen, restas lakuno, kiu devas esti plenigata per revigligo de ilia lingvo kaj triba kulturo.  Mi tre feliĉas pro ĉi tiu oportuno fariĝi unu el la gastigantoj kaj mi esperas prezenti festojn, kutimojn, folkloron, same kiel sakizajajn tribajn industriojn al tutmonda publiko.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

我從事媒體業,平時的工作就與原住民族語傳播有關。這次昔日同事相邀,當然要好好把握機會,把自己的族語、文化介紹給更多人知道。沒有語言,一個族群就會滅亡!現在台灣的原住民族委員會已把許多資源都放到了網路上,方便大家隨時學習。除了假日進修之外,我平常也會和家人練習,希望能在生活中打造一個說族語的環境,更進一步推動族語傳承。

Mi laboras en la amaskomunikilaro kaj mia laboro rilatas al amaskomunikado pri la indiĝena kulturo kaj lingvo.  Kiam iama kolego invitis min, mi sciis, ke mi devas profiti ĉi tiun okazon por kundividi mian lingvon, mian kulturon, por ke pli da homoj sciu pri ĝi. Sen sia propra lingvo, etna grupo mortas! Nun, kiam la Konsilio pri Indiĝenaj Popoloj de Tajvano kompilis sufiĉe multajn publike alireblajn retajn rimedojn, fariĝis facile por iu ajn studi la lingvojn kiel ili volas. Krom semajnfinaj kursoj, mi ankaŭ praktikas la sakizajan kun mia familio en la espero krei medion por paroli la lingvon en la ĉiutaga vivo kaj transdoni ĝin al la venonta generacio.