Renkonto kun Abhinash Das, la gastiganto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 15-a ĝis la 21-a de oktobro 2019

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj retejoj por festi enretan lingvan diversecon en Azio, ĉiusemajne nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn rilate al la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising VoicesDigital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemajne, la tiama gastiganto respondos kelkajn demandojn pri sia fono kaj disponigos mallongan superrigardon pri sia lingvo. Tiu ĉi intervjuo kun Abhinash Das (@abhinashd) forme de Demandoj kaj Respondoj donas unuan antaŭrigardon pri tio, kion li pridiskutos dum la semajno kiam li administros la konton.

Foto de Abhinash Das

Rising Voices: Bonvolu rakonti al ni ion pri vi mem.

I am Abhinash Das from Karbi Anglong, Assam. I have recently completed my post-graduation and currently I am teaching. I love to volunteer for causes which empower people and make a positive impact on our society.

Mi estas Abhinash Das el Karbi Anglong, Asamo. Mi ĵus kompletigis postdiploman kurson kaj nuntempe mi instruas. Mi amas volontuli por aferoj kiuj povigas homojn kaj faras pozitivan efikon en nia socio.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

My native language is Assamese. Assamese is the official language of the state Assam, India. In Assam, there is an act which ensures the prevalence of the language widely in schools, office and public places. In every school, it's mandatory to teach the language so to get a clear understanding of the language.

Mia denaska lingvo estas la asama. La asama estas la oficiala lingvo de la ŝtato Asamo, Barato. En Asamo haveblas leĝo kiu garantias la superregon de la lingvo, ĉefe en lernejoj, oficejoj kaj publikaj lokoj. En ĉiuj lernejoj estas deviga la instruado de la asama por ke estu bona kompreno de la lingvo.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline?

During the week I am planning to put emphasize on my native language, another language called Karbi and some other endangered languages of our state. Apart from this, I want to focus on the culture, rituals and ways to protect and sustain our cultural and linguistic identity.

Dum la semajno mi intencas enfokusigi mian denaskan lingvon, alian lingvon nomatan la karbia kaj aliajn endanĝerigitajn lingvojn de nia ŝtato. Ankaŭ, mi volas enfokusigi la kulturon, ritojn kaj vojojn por protekti kaj subteni nian kulturan kaj lingvan identecojn.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

I always wanted to promote and represent my own language online which is my real identity. Whenever I see something in my language is available online, it makes me really happy. During IYIL 2019 language challenge I wanted to learn Karbi and started searching online for study materials but sadly nothing much was available. So I always want to make sure that a language has enough resources online so that people could know about the language. There is a lack of available resources when it comes to learning Assamese or a dictionary or the grammar too. It would be amazing if we could work for that.

Mi ĉiam volis antaŭenigi kaj reprezenti mian lingvon interrete, kiu estas mia vera identeco. Ĉiam kiam mi vidas ion en mia lingvo enrete, mi vere ĝojas. Dum la defio IYIL 2019 (Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj) mi volis lerni la karbian kaj serĉis retajn materialojn por studi, sed bedaŭrinde mi ne multon trovis. Tial mi volas garantii ke ĉiuj lingvoj havu sufiĉe da retaj fontoj por ke homoj sciu pri la lingvo. Mankas fontoj por lerni la asaman, ankaŭ vortaro kaj gramatiko. Estus bonege se ni povus labori por tio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.