- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Al la lernejo, spite ĉion: “Ĉu vi povas helpi nin trovi laboron en Eŭropo?”

Kategorioj: Madagaskaro, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [fr], kiuj estas en la franca lingvo]

Tiu ĉi artikolo de Jago Kosolosky [1] estis origine publikigita en la belga semajngazeto Knack [2] kaj estis disponigita de la aŭtoro por republikigo ĉe Global Voices.

En Malagasio [3] (Madagaskaro [3]), unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, viziti lernejon estas tute ne garantiite. Nur kvarono de la infanoj estas enlernejigitaj, ĉirkaŭ 35% de la plenaĝa loĝantaro estas analfabetoj, kaj la maloftaj kleruloj fuĝas el la insulo.

Du trejnistoj de la teamo de Bruno Ratsimanohatra observas la grupigon de la gelernantoj.

Gejunuloj akirintaj teknikan trejnadon estas tre serĉataj, do mi ne komprenas”. Bruno Ratsimanohatra bedaŭras pri tio, ke la registaro subtenas nur la ŝtatajn lernejojn kaj ignoras la privatan edukadon. La ĝojoplena kvardekjarulo estas la estro de la loka lernejo Don Bosco en Mahajanga [4], en la nordo de Malagasio [3], regiono malpli prospera. Sed la manko de subteno al la dudek ok profesoroj de la lernejo kaj ankaŭ al li mem kolerigas lin kaj malaperigas lian infanan rideton.

Gejunuloj inter dek ses kaj dudek du jaroj sekvas teknikan trejnadon de du ĝis tri jaroj pri diversaj fakoj kiel la tekniko pri fridigado, tre serĉata kurso en tiu tropika klimato. Tiu departemento de la lernejo aĉetis maŝinon por fabriki glaciaĵon kaj vendas glaciajn blokojn al la lokaj fiŝkaptistoj. La akirita enspezo [5]gravas por la postvivo de tiu fako.

Religio, racio kaj korinklino

Bruno Ratsimanohitra klarigas la pedagogian principon de la lernejo Don Bosco: “la preventan sistemon”, kiu baziĝas sur tri gravegaj pilieroj: religio, racio kaj korinklino. “Tie ĉi, geinstruistoj kaj gelernantoj kune vivas”. Tiuj fundamentaj valoroj ne obstaklas la disciplinon kaj la gelernantoj montras grandan respekton al siaj profesoroj. Ankaŭ sporto kaj ludo havas sian lokon, ja tiel kontribuante al la enkanaligado de la energio de la gelernantoj.

La lernejestro traktas kun malestimo la subpreman sistemon de la publikaj lernejoj tamen li vidas kuraĝigan evoluon. Nun, ĉar pli ol 2 500 eks-gelernantoj laboras en la publika edukado, la tuta sistemo survojas al ŝanĝiĝo.

© Jago Kosolosky

Nuntempe, kostas al la gelernantoj 18.000 ariaroj  [6]monate [iom malpli ol 5 eŭroj] por viziti lernejon. “Averaĝe 80 000 malagasaj frankoj” diris sinjoro Ratsimanohitra. La malagasa ariaro [6], encirkuligita unu jaron post la sendependiĝo de la lando en 1960, definitive anstataŭis la frankon en 2005.

Plimulto de prez-indikoj en Malagasio [3] estas esprimitaj sur iu monata bazo, eĉ por la aliĝkostoj al lernejo. En lando trafita de malriĉeco (en 2012, pli ol sepdek elcentoj de la loĝantaro vivis sub la sojlo de malriĉeco), la longdaŭra vizio estas luksaĵo. Malagasio estas unu el la dek landoj la plej malriĉaj en la mondo kun ĉirkaŭ 400 eŭroj de la malneta enlanda produkto [7] (MEP) por ĉiu loĝanto en 2017. Ni komparu kun la MEP por ĉiu loĝanto en Belgio [8] kiu estis 38 700 eŭroj en la sama jaro.

Tiuj aliĝkostoj relative malaltaj eblis nur per la subtena helpo el eksterlando. La lernejoj Don Bosco en Malagasio ricevas apogon el Belgio danke al VIA Don Bosco [9] [fr], iu ne-registara organizaĵo [10] (NRO), kiu en 2017 investis pli ol 445 000 eŭroj en projektoj tra la lando. Tiu mono devenas de la belga registaro kaj de la propraj monfontoj [de VIA Don Bosco] kiel donacoj kaj testamentaĵoj. La lernejo sin adaptas kaj nepagipovaj personoj ofte faras etajn laborojn por kompensi la mankantajn monsumojn eĉ se la lernejo estis devigata forpeli iujn gelernantojn. Ĝia lernejestro projektas estigi pli mallongan trejnadon, kiu daŭros nur kelkajn monatojn “ĉar la plimulto de la gelernantoj volas gajni monon kaj do deziras tuj labori”.

“Mi lernas por povi resti kun miaj infanoj”

Bahadouraly Christiana Haingonirina jam sekvas pli rapidan trejnadon en la miksita lernejo Don Bosco, mastrumita de la Fratinoj de Don Bosco [11] en Mahajanga [4] kaj ankaŭ subtenita de VIA Don Bosco. Ŝi lernas pri kukfarado por povi vendi pastaĵojn.

Sinjorino Haingonirina estas netipa lernantino. Ŝi estas 35-jara kaj ŝi sola prizorgas siajn tri infanojn. La trejnado daŭras tri monatojn dum kiuj ŝi sekvas dutagan kurson semajne. “Ĉiu tago enhavas du horojn da teorio kaj kvar horojn da praktiko. Mi lernas por povi labori en mia hejmo kun miaj infanoj”. La trejnado kostas 25 000 ariarojn [ĉirkaŭ 6,50 eŭrojn] monate.

Bahadouraly Christiana Haingonirina kun siaj infanoj. © Jago Kosolosky

Kio okazis inter sinjorino Haingonirina kaj ŝia edzo? Ŝi ŝultrumas kaj ridas kvazaŭ tiu demando ŝajnus strangega. Ĉu ŝi ja ne asertis ke ŝi sola prizorgas siajn geinfanojn?  “Li decidis foriri, mi ne povis malhelpi lin tion fari”. Tie, kie regas la malriĉeco, viroj forfuĝas sian familiajn respondecojn kvazaŭ temus pri natura leĝo. Ŝi akiris de la tribunalo ke la edzo finance kontribuu al la vivteno de iliaj infanoj. La 65 eŭroj ĝiritaj ĉiumonate helpas la familion postvivi pli malpli bone. “Mi ankaŭ vizitas la lernejon por poste povi mem eduki miajn infanojn”.

Futbalo kaj piano

Malantaŭ unu el la grandaj hangaroj, en kiu la gelernantoj de Bruno Ratsimanohatra sekvas la kursojn, troviĝas Amsine (20-jara) kaj Elersene (21-jara). Ambaŭ devenas de la sama vilaĝo je ĉirkaŭ unutaga boatado for de Mahajanga, kaj sekvas la saman fakon pri fridiga tekniko. La gelernantoj ĝojas pro siaj kursoj kaj ekmalstreĉiĝas. “Ĉu ne eblas al vi helpi nin trovi laboron en Eŭropo? Mi estas bona piedpilkisto kaj li ludas pianon”.

La povo-malekvilibro inter ili kaj mi, kiu kelkajn jarojn pli aĝas ol ili, zorgigas min. Kiel eksterlanda ĵurnalisto, mi distingiĝas parolante la francan, sed ankaŭ per mia fizika aspekto. Kelkajn tagojn poste, la orfoj [12] tuj forfuĝas kiam ili vidas min. La loĝantoj de Malagasio estas tre malgrandaj kaj maldikaj kaj mi klare timigas iujn homojn. “Ĉu eblas al vi helpi nin ?” Mi klarigas al Amsine kaj Elersene ke iri al universitato estas bona ideo. Mi eĉ ne plu rememoris kiu estas piedpilkisto kaj kiu el ili estas pianoludisto.

© Jago Kosolosky

Het bezoek aan Madagaskar werd mogelijk gemaakt door VIA Don Bosco [13] [nl], een Belgische ngo die in het land projecten steunt om kansarme jongeren te begeleiden naar waardig werk en een beter leven.

La viziton al Malagasio ebligis la belga NRO VIA Don Bosco [9] [fr], kiu subtenas projektojn celantajn helpi al malriĉaj gejunuloj trovi dignan laboron kaj havi pli bonkvalitan vivon.