La sola muzika akademio de Zanzibaro riskas esti fermota

Studentoj de la Dhow Countries Music Academy (DCMA) provekzercas la kanunon [eo], fluton, tamburon kaj pianon en la malnova doganejo, Stone Town, Zanzibaro, 2019. Foto kun permeso de DCMA.

Resumo en lingvo-nivelo A2La muziko de Zanzibaro suferos se fermiĝos Dhow Countries Music Academy (DCMA), post 17 jaroj da historio. Zanzibara muziko estas miksaĵo de arabaj, hindaj kaj afrikaj kulturoj. DCMA formis plurajn rimarkindajn muzikistojn kiel Siti Binti Saad kaj Fatumah Binti Faruka. El la 80 plentempaj studentoj en la akademio, ĉirkaŭ 70% ne povas pagi la instrukotizon, ĉirkaŭ 13 usonajn dolarojn (12 €) monate. DCMA provas konservi la muzikon kaj kulturon de Zanzibaro, kaj pli ol 15.000 homoj estas trapasintaj ĝian pordon.

Miloj da vizitantoj de la historia urbo Stone Town, Zanzibaro, sekvis la muzikajn sonojn de la Dhow Countries Music Academy (DCMA), [Muzika Akademio de la daŭo-landoj] muzika lernejo kiu antaŭenigas kaj konservas la muzikajn tradiciojn de la insulo laŭlonge de la svahila marbordo en la Hinda Oceano. Ekde 2002 la lernejo estas antaŭeniginta kaj konservinta unikan zanzibaran miksaĵon de arabaj, hindaj kaj afrikaj kulturoj pere de muziko.

Post 17 jaroj la lernejo alfrontas financan krizon kiu minacas per ĝia fermiĝo. Preskaŭ 70% de ĝiaj 80 plentempaj studentoj ne povas pagi sian instrukotizon, ĉirkaŭ 13 usonajn dolarojn [12 eŭro] monate laŭ oficiala gazetara komuniko de DCMA. Dum la lernejo ricevis financajn subtenojn tra la jaroj de internaciaj donacintoj kaj diplomatiaj misioj, ili nun alfrontas financajn problemojn kiuj eble devigos ilin fermi siajn pordojn.

Sen la necesaj fondusoj por daŭrigi, DCMA-studentoj kaj la personaro timas ke la esprimriĉaj sonoj kiuj fluas tra la koridoroj de ĉi tiu ikoneca institucio, kiuj kantigas ĉi tiujn insulojn – eble ĉesos. La lernejo ne nur instruas kaj antaŭenigas tradician kulturon kaj heredaĵon per muziko, sed ankaŭ estas hejmo por komunumo de junaj muzikistoj kiuj serĉas alternativojn por vivteni sin kiel kreemuloj.

DCMA-studento lernas la kanunon, instrumentob uzatan en klasikaj tarabaj kantoj. Foto kun permeso de DCMA.

“Ni estas alfrontantaj malfacilegan financan momenton”, diris Alessia Lombardo, administra direktoro de DCMA, en oficiala DCMA-videaĵo. “Ekde nun ĝis la venontaj ses monatoj, ni ne certas ĉu ni povos garantii la salajrojn al niaj instruistoj kaj personaro.”

Nuntempe, 19 ĉefinstruistoj kaj kelkaj el ĝia kerna personaro ne ricevis salajrojn dum pli ol tri monatoj, ĉar la lernejo luktas por certigi fortajn financajn partnerecojn kaj esplori daŭripovajn financajn fontojn. Dum la insularo [eo] estas konata kiel turisma celloko pro siaj virgaj strandoj kaj luksaj hoteloj, la plimulto de la lokanoj baraktas kontrat alta grado de senlaboreco, kvankam, laŭ la Monda Banko [eo], la malriĉeco iomete malkreskis.

Dum 17 jaroj DCMA laboris senĉese por antaŭenigi kaj protekti la riĉan heredaĵon kaj tradiciojn de Zanzibaro pere de muziko. La naskiĝloko de renomaj tarabaj kantistoj Siti Binti Saad kaj Fatuma Binti Baraka, aŭ Bi. Kidude, Zanzibaro estas hejmo de muzikaj ĝenroj kiuj ekestis pro kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro laŭlonge de la svahila marbordo dum centoj da jaroj. Hodiaŭ studentoj povas lerni tradiciajn muzikajn ĝenrojn kiel taraba, ngoma kaj kidumbak, kune kun instrumentoj kiel tamburoj, kanuno [eo] kaj udo [eo], kiel gardistoj – kaj interpretistoj – de kulturo kaj tradicio.

Neema Surri, violonisto ĉe DCMA, studis violonon ekde la aĝo de 9 jaroj. “Mi konas multajn gejunulojn kiuj ŝatus studi muzikon, sed ili ne povas pagi la minimuman instrukotizon, ĉar ili estas malriĉaj kaj senlaboraj”, diris Surri, en la videaĵo pri DCMA.

Studentoj ĉe la DCMA provprezentas ĉe la malnova doganejo kie la lernejo situas, en Stone Town, Zanzibaro, 2019. Foto kun permeso de DCMA.

Post kompletigo de DCMA-metiejoj, atestiloj kaj diplomaj kursoj, multaj DCMA-studentoj daŭre sin prezentas sur mondaj scenejoj kiel premiitaj grupoj kaj solo-artistoj. Amina Omar Juma el Zanzibaro, iama DCMA-studento kaj nuna instruisto de DCMA, ĵus revenis de rondvojaĝo en Sud-Afriko kun sia grupo “Siti and the Band“, konata pro “kunfandado de radikoj” per miksado de sonoj el tarabaj, persaj, hindiaj kaj afrikaj muzikaj tradicioj kun sonoj de nuntempaj ritmoj. Ŝi kaj aliaj grupanoj, ankaŭ iamaj studentoj de DCMA, produktis sian unuan kompletan albumon Fusing the Roots en 2018. En la sama jaro, la grupo plue sin prezentis en Sauti za Busara, la plej granda muzika festivalo en Orienta Afriko.

Jen la kanto “Nielewe” (“Komprenu min”) de Siti and the Band kaj muzikfilmeto, prezentanta scenojn el Zanzibaro, rakontanta pri virino kiu spertas hejman misuzon kaj revas pri vivo en muziko, simile al la persona rakonto de Omar Juma. La kanto volas peri la mesaĝon ke oni devas kredi je sia propra vizio kaj kontraŭstari la kulturajn kaj sociajn limigojn por daŭrigi sian mision.

Historio de kultura vojkruciĝo kaj kunlaboro

Pli ol 15.000 vizitantoj estas trapasintaj la ikonecan konstruaĵon de la akademio por ĝui vivajn prezentojn, metiejojn, lecionojn kaj interagadon kun pasiaj DCMA-muzikistoj, kiuj laŭ la DCMA reprezentas la estontecon de la zanzibaraj kulturo kaj heredaĵo. Surbaze de kompleksa historio de hindaj, arabaj kaj afrikaj interŝanĝoj, la lernejo festas la influon de la “daŭo-landoj” [eo], ĉerpante inspiron en kulturoj kiuj konverĝis laŭlonge de la Hinda Oceano kaj la Persa Golfo.

La Omani-Sultanato, ĉefa mara forto de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj, translokis sian ĉefurbon de Muscat al Zanzibaro en 1840. De Stone Town, la omanaj reĝoj kontrolis kompleksan sistemon de mara komerco, inkluzive de kariofilo, oro kaj teksaĵoj, danke al fortaj ventoj kiuj igis daŭojn – tradiciajn arabajn ŝipojn – veli trans la Hinda Oceano, de Barato ĝis Omano ĝis Orienta Afriko.

Junaj zanzibaranoj konstatas la gravecon de rilato al la pasinteco por determini sian estontecon, kaj la muziko kreata hodiaŭ esprimas tiun deziron ligi la malnovan al la nova. Studentoj kaj instruistoj de DCMA lastatempe formis “TaraJazz”, miksaĵon de tradicia taraba muziko kaj moderna ĵazo. Ilia violonisto Felician Mussa, 20-jaraĝa, studis la violonon dum nur 3,5 jarojn. TaraJazz estas unu el la plej popularaj grupoj en la insuloj, fotita ĉi tie de fotisto Aline Coquelle:

La svahila marbordo rakontas la historion de epopeaj kulturaj interŝanĝoj, kaj la DCMA daŭrigas ĉi tiun tradicion per siaj muzikaj kunlaboroj. Ĉiujare la lernejo gastigas iniciaton nomatan “Svahilaj Renkontiĝoj“, dum kiuj konataj muzikistoj el Afriko, Mezoriento, Eŭropo kaj Nordameriko intermiksiĝas kun studentoj de DCMA por krei originalajn muzikajn komponaĵojn ene de unusemajna periodo. Fine de la “renkontiĝoj” la novformita kunlabora grupo sin prezentas ĉe Sauti za Busara, kaj multaj el ĉi tiuj kunlaboroj transformiĝas en vivtempajn amikecojn kiuj transpasas la limojn de lingvo kaj kulturo, pruvante ke muziko estas universala lingvo.

DCMA ofertas ĉiusemajne vivajn prezentojn montrantajn la talentojn kaj kunlaborojn de studentoj kun vizitantaj muzikistoj, Stone Town, Zanzibar, 2019. Foto kun permeso de DCMA.

La DCMA agnoskas ke muziko kapabligas kaj kunigas homojn tra kulturoj – kaj ĝi ankaŭ dungas talentajn junulojn kiuj vivas en malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj kun limigitaj laborebloj. Por la 1.800 studentoj trejnintaj ĉe DCMA, tiu ĉi estas la sola muzika hejmo konata al ili kie ili povas lerni kaj kreski kiel profesiaj muzikistoj kaj artistoj.

Lastatempa DCMA-vizitinto el Hispanio skribis en la retejo de TripAdvisor: “Persona renkonto kun la muzikistoj estis mia plej bona tempo en ĉi tiu insulo.”

Ĉar la turisma industrio de Zanzibaro rapide kreskas, DCMA opinias ke muziko ludas esencan rolon en festado, konservado kaj akcelado de la svahilaj kulturo, heredaĵo kaj historio. Zanzibaro estas multe pli ol ĝiaj strandoj kaj luksaj hoteloj: ĝi estas loko plenplena je talento devenanta el eksterordinara historio de kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

NDLR: La aŭtoro de tiu ĉi artikolo volontulis ĉe DCMA.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.