La kameruna teamo de kruro-amputitaj futbalistoj riskas preskaŭ maltrafi sian internacian debuton

La Kameruna futbalteamo por amputitaj futbalistoj esperas atingi Angolon por sia unua internacia konkurso. Foto de Giovanni Wanneh, Kick442.com, uzata kun permeso.

Resumo, A2 Lingvo-nivelo

La lastatempe formita kameruna teamo de amputitaj futbalistoj bezonas financadon antaŭ ol ili povos iri al la kvina Pokalo de Afrikaj Nacioj por Amputa Piedpilko (CANAF) kio okazos en Angolo kaj la partoprenantaj landoj estas Ganao, Kenjo, Liberio, Niĝerio, Ruando, Sieraleono kaj Tanzanio.

La CDE10 de Unuiĝintaj Nacioj [pri redukto de malegaleco ene de landoj kaj inter landoj], kiu celas redukti la neegalecojn, estas kion la kameruna teamo deziras atingi. Krom tio, la partoprenado en la afrika pokalo de amputa piedpilka konkurso estos oportunaĵo por igi la Tutmondan Amputan Futbalan Federacion [en] agnoski la kamerunan teamon kiel mondnivelan teamon.

Sep ludantoj konkuras ambaŭflanke – golulo kaj ses kampoludantoj, male al teamoj kun po 11 plenkapablaj ludantoj.

Tia futbala teamo temas pri la vastigado de la videbleco kaj rajtoj de handikapuloj. La Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj kaj la tagordo “lasu neniun malantaŭe” [en] kreis tutmondan impulson por certigi, ke homoj kun handikapoj povu partopreni ĉiujn aspektojn de la vivo sen diskriminacio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.