- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Renkontu Justin Sègbédji Ahinon, la gastiganton de la Tviter-konto @DigiAfricanLang de la 25-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro 2019

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Rising Voices

Foto kun permeso de Justin Sègbédji Ahinon.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por festi lingvan diversecon en Interreto [1], afrikaj aktivistoj kaj pledantoj por afrikaj lingvoj [2] laŭvice administras la tviterkonton de nia projekto @DigiAfricanLang [3] (pri cifereca afrika lingvoaktivismo) por kunhavigi siajn spertojn pri revigligo [4] kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Justin Sègbédji Ahinon (@justinahinon1 [5]) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu diri ion al ni pri vi mem.

My name is Justin Sègbédji Ahinon [6]. Actually, only a few people know that Sègbédji is also my name, so for most, I'm just Justin Ahinon. I've felt the need to use Sègbédji regularly and tell it to people asking my name about 2 years ago.

I've studied Applied Statistics and Economics. And currently I'm fixing the web (aka working web/digital projects stuffs) at Sèmè City [7], a special economic zone in Benin offering incentives for investment and job creation through higher education, scientific research and incubation of innovative business; while I was not initially supposed to have a career in software/web engineering.

I'm also involved in some open science/open access initiatives in Benin and in Africa, such as AfricArxiv [8], a digital repository for Africa/African specific contents, AfricaOSH [9], a gathering of people to promote open science & hardware on the continent, or Idemi Africa [10], an initiative to reinforce the presence of contents in African languages on the web.

Mia nomo estas Justin Sègbédji Ahinon [6]. Fakte, nur malmultaj homoj scias ke Sègbédji estas ankaŭ mia nomo, do por la plejmulto, mi estas nur Justin Ahinon. Antaŭ du jaroj, mi eksentis la bezonon diri regule al homoj, kiuj demandis pri mia nomo, ke mi nomiĝas Sègbédji.

Mi studis Aplikan Statistikon kaj Ekonomikon. Nuntempe mi aranĝas la retejon (ankaŭ ciferecajn projektojn) ĉe la urbo Sèmè [7], speciala ekonomia zono en Benino kiu ofertas stimulojn por investi kaj krei laborpostenojn tra supera edukado, scienca esploro kaj kovado de noviga komerco; dum mi komence ne planis fari karieron en programado/retejo-inĝenierado.

Mi ankaŭ okupiĝas pri iuj iniciatoj pri malferma scienco/malfermaj aliro-iniciatoj en Benino kaj en Afriko, kiel AfricArxiv [8], cifereca deponejo por Afriko/afrikaj specifaj enhavoj, AfricaOSH [9], kunveno de homoj por antaŭenigi malferman sciencon kaj aparataron en la kontinento, aŭ Idemi Africa [10], iniciato por plifortigi la ĉeeston de retaj enhavoj en afrikaj lingvoj.

RV: Kia estas la aktuala situacio de via lingvo, rete kaj eksterrete?

I speak Fɔ̀ngbè [11], a widely spoken language in Benin, Togo, and some parts of Nigeria.

In terms of literature, the language has been the subject of many studies in relation to its history, structure, grammar, etc… While some of these studies are easily retrievable, many are not yet available because they have not been digitized, for example. Efforts still need to be made in this direction.

Also many authors have also made efforts to popularize it through tales, poetry and novels.

Mi parolas la fonuan lingvon [12] (fɔ̀ngbè), vaste parolatan lingvon en Benino, Togolando, kaj iuj partoj de Niĝerio.

Rilate al literaturo, la lingvo estis temo de multaj studoj rilate al siaj historio, strukturo, gramatiko, ktp… Dum iuj el ĉi tiuj studoj estas facile retroveblaj, multaj ankoraŭ ne haveblas ĉar ili ne estis ekzemple ciferecigitaj. Necesas ankoraŭ fari klopodojn en tiu ĉi direkto.

Ankaŭ multaj aŭtoroj klopodis popularigi ĝin per fabeloj, poezio kaj romanoj.

RV: Al kiuj temoj vi intencas altiri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la tviter-konton @DigiAfricanLang?

During the week on @DigiAfricanLang, I plan to talk about the place the utilization and the accessibility of (African) languages in tech.

More specifically, I will talk about the case of content production and management tools such as Medium [13], Tumblr, WordPress [14] (much more); and how they position themselves in relation to content in languages other than the most widely spoken (French, English, Arabic or Spanish) and also how they make their platform accessible to people who want to produce content in these languages.

Dum mia semajno ĉe @DigiAfricanLang, mi intencas paroli pri la loko, la utiligo kaj la alireblo de (afrikaj) lingvoj en teĥnikaro.

Pli specife, mi parolos pri la kazo de la produktado kaj administrado de retaj eldonplatformoj kiel Medium [15], Tumblr [16], WordPress [17] (multe pli) kaj kiel ili poziciigas sin rilate al enhavo en lingvoj aliaj ol la plej vaste parolataj (la franca, angla, araba aŭ hispana) kaj ankaŭ kiel ili igas siajn platformojn alireblaj por homoj, kiuj volas produkti enhavon en ĉi tiuj lingvoj.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

I was raised in an environment where I mainly spoke French, the official language of my country. Later, I had to learn English because I need to communicate with other people in the world.

For a long time I (voluntarily) ignored and did not really use my mother tongue. I later discovered that some languages may disappear, and some have already disappeared in regions such as the Caribbean, North America or Southern Africa precisely because they were not sufficiently popularized.

And Internet is now a powerful vector for popularization of these languages [18] and I want to use my skills and experiences to make them better represented. My commitment to this cause is therefore a way of first appropriating my own language, historically, culturally, and at the same time to popularize it alongside with other underrepresented language on the web.

Mi estis edukita en medio, kie mi ĉefe parolis la francan, la oficialan lingvon de mia lando. Poste mi devis lerni la anglan, ĉar mi bezonas komuniki kun aliaj homoj en la mondo.

Dum longa tempo mi (propravole) ignoris kaj ne vere uzis mian gepatran lingvon. Mi poste malkovris, ke iuj lingvoj eble malaperos, kaj iuj jam malaperis en regionoj kiel Karibio, Nordameriko aŭ Suda Afriko precize ĉar ili ne estis sufiĉe popularigitaj.

Interreto estas nun potenca vehiklo por la popularigado de tiuj ĉi lingvoj [18] [fr]. Mi volas uzi miajn kapablojn kaj spertojn por pli bone reprezenti ilin. Mia engaĝiĝo por tiu ĉi celo estas do maniero unue alproprigi mian propran lingvon historie kaj kulture, kaj samtempe popularigi ĝin kune kun aliaj subreprezentataj lingvoj en la Interreto.