- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Klimataj aktivuloj en Nederlando: “Espero tra agadoj bezonata”

Kategorioj: Okcidenta Eŭropo, Nederlando, Civitanaj komunikiloj, Medio, Protesto, A2-lingvo-nivelo, The Bridge

“Politika ŝanĝo plej ofte ekestas rezulte de grandega protesto. Protesto liberigis la vojon kiu ebligis la vivon kiun ni vivas hodiaŭ.” – Jonathan Leggeff, klimata aktivulo

Ĉu vi ĉiuj venas al ni, junaj homoj, por doni esperon? Kiel vi aŭdacas.” Greta Thunberg [1] parolis kun kolero kaj pasio pri la urĝa bezono ke la mondaj gvidantoj rapide traktu la klimatan krizon, kiun la mondo alfrontas. Ŝi ne estas la unua aktivulino aŭ la sola junulino postulanta agadon. Ŝi estas unu el multaj. Dum pluraj jardekoj aktivuloj kaj sciencistoj avertis nin pri la malbona efiko de la industriiĝo [2] kaj konsumismo [3] al la monda ekosistemo [4]. Tamen estas la generacio de Greta, kiu spertos la plej dramajn ŝanĝojn. Venkante la timon esti arestitaj, ili maturiĝis sur la kampo de klimata protektado kune kun aliaj aktivuloj tra la mondo.

Por tiu ĉi artikolo, mi parolis kun tri klimataj geaktivuloj en Nederlando [5] pri iliaj agadoj kaj motivoj. Leila Grey, Jonathan Leggette kaj Talissa Soto, ĉiuj havas similajn opiniojn pri klimata ŝanĝiĝo [6], kvankam ili estas el diversaj landoj kaj lokoj en Nederlando.

“Ni bezonas esperon tra agadoj”

Talissa, Leila, kaj Jonathan, ĉiuj trovis vojojn por transformi siajn zorgojn en agadojn por la estonteco. Jonathan nomas ĝin “espero tra agado”. Ĉiu el la tri havas siajn celojn pri la klimata protektado. Talissa defiis la konservativan klimatan protektan grupon per nova slogano: “Malkoloniigu la klimatan movadon.”

Talissa Soto instruas politikon pri klimata ŝanĝiĝo en universitato kaj scias kion fari ĉe la ĵusa kampanjo en Nederlando.

“The more activism I did around social justice, I realized that climate change is going to hit the people who have been most impacted by colonialism and marginalization first and disproportionately. I asked myself, how can we make sure that there is a just and healthy planet in the end for us to live our liberated lives?”

“Ju pli da aktivismo mi faris ĉirkaŭ socia justeco, des pli mi konstatis, ke la klimata ŝanĝiĝo unue kaj misproporcie trafos la homojn kiuj plej multe jam suferis koloniismon kaj marĝenigon. Mi demandis min, kiel ni povas certigi ke finfine ekestos justa kaj sana planedo por vivi nian liberigitan vivon?  – Talissa Soto, klimata aktivulino

Talissa Soto komencis defii klimatajn aktivulojn en Nederlando.

Talissa Soto fotita dum manifestacio. Foto kun permeso de Alex Bleu.

“What does it mean to decolonize the climate movement? What is it like to see the crisis as the result of 500 years of colonialism and colonial capitalism and plundering of resources? The climate emergency is not only about the future. It already exists for much of the population of the world.”

“Kio signifas malkoloniigi la klimatan movadon ? Kiel aspektas la krizo kiel rezulto de 500 jaroj de koloniismo kaj kolonia kapitalismo kaj prirabado de resursoj [7]? La klimata krizo temas ne nur pri la estonteco. Ĝi ekzistas jam por granda parto de la monda loĝantaro.”

Leila Gray, kiu devenas el Britio, parolas ses lingvojn kaj okupiĝas pri aktivismo. En la pasinteco ŝi pensis ke ŝi ne devis sin engaĝi, ĉar ŝi sentis ke jam estis multaj homoj kiuj okupiĝis pri solvoj por la klimata ŝanĝiĝo.

Mi neniam antaŭe engaĝiĝis en klimata aktivismo. Mi tiom multe kredas je ĝi ke mi pretas dediĉi min al tio.” –  Leila Gray, klimata aktivulino

“We need hope through action. Most political change came about as a result of a huge amount of protest. It’s protest that has made the way we live today possible. I just hope it’s not too late to be honest. I am heartened by the how quickly the climate movement is spreading. Look at the school strikes and how enormous they’ve become.  Just recently OPEC said that the school strikes are the biggest threat to the oil industry. All the CEOs of the different companies are hearing their children ask why are my classmates striking? And what do you answer?”

“Ni bezonas esperon helpe de agadoj. Plej ofte politika ŝanĝo okazis rezulte de grandega protesto. Protestoj ebligis la hodiaŭan vivmanieron. Por esti honesta, mi nur esperas ke ne estas jam tro malfrue. Mi ĝojas pri tio, kiel rapide disvastiĝadas la klimata movado. Rigardu la lernejajn strikojn kaj kiom grandegaj ili fariĝis. Lastatempe OPEL [8] [la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj, angle: OPEC] diris, ke la lernejaj strikoj estas la plej granda minaco por la nafto-industrio. Ĉiuj ĉefaj afergvidaj oficistoj [9] [en: CEO] de la diversaj nafto-kompanioj aŭdas siajn infanojn demandi, “kial miaj samklasanoj strikas?” kaj kion vi respondas?”

Jonathan Leggette estas universitata studento kiu fariĝis membro de la movado Extinction Rebellion [10].

“Frankly, I am absolutely terrified of the course we are heading on, and government inaction.”

“Sincere dirite, la vojo kiun ni sekvas kaj la pasiveco de la registaro timegas min.”