- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Bolivio: la lukto de feminista ĉolino estas nun ĉe Interreto

Kategorioj: Latinameriko, Bolivio, Arto kaj kulturo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Virinoj kaj socia sekso

Desegno de Adolfo Alba por la Revista Rascacielos [1] (numero 13.2019). Bildo uzata kun permeso.

La ĉolinoj (cholas) estas la indiĝenaj virinoj de la boliviaj Andoj, kiuj portas sian hararon dividitan en du longaj harplektaĵoj, duonsferan ĉapelon, tukon kiel mantelon, grandan sakon por transporti surdorse (aguayo), kaj faldumitan jupon kun multaj subjupoj (pollera).

Kiu estas la loko de la ĉolino en Bolivio? Kiel la komunikiloj montras la boliviajn ĉolinojn? Kion oni diras pri ili en la universitatoj? Kion ili faras kiam ili partoprenas modajn defiladojn? Kiu estas ilia loko en elektronikaj festoj? Kiuj politikaj postenoj nun atingeblas de ili, dum Bolivio havas sian unuan indiĝenan prezidenton en la potenco jam de jardeko?

“Esti ĉolino estas laŭmoda”, respondas la feminista ĉolino Yolanda Mamani. Fakte ŝi ekpublikigis blogon kun tiu nomo fine de 2015, spacon kiun ŝi kompletigas ekde komenco de 2019 per sia kanalo ĉe YouTube nomita “Chola Bocona” [es] [2]Tie Yolanda klarigas kvazaŭ bazlerneja instruistino tion kion ŝi raportas kiel scienca radio-ĵurnalistino kaj kion ŝi analizas kun pinĉpreniloj de feminista kirurgino la rolon de la ĉolinoj en la bolivia socio.

Kiel raportas Yolanda en la unua minuto de sia unua video ĉe YouTube [3]:

Cuando yo peleaba por mis derechos, mis empleadores me decían: “¿Por qué eres una bocona? ¿Por qué eres una imilla bocona? ¿Por qué no te callas cuando yo hablo? Yo te pago, tú tienes que escuchar, no puedes decir nada”. Por eso decidí reivindicar esa palabra. Sí, soy chola bocona. De no ser bocona, no estaría aquí contando mi historia.

Kiam mi luktis por miaj rajtoj, miaj dungistoj diris al mi: ”Kial vi estas tiel laŭtbuŝa (bocona)? Kial vi estas tiel fraŭlinaĉe laŭtbuŝa (imilla bocana)? Kial vi ne silentas kiam mi parolas? Mi pagas al vi, vi devas aŭskulti, vi rajtas diri nenion.” Pro tio mi decidis akcepti kaj alpreni tiun vorton. Jes, mi estas laŭtbuŝa ĉolino. Se mi ne estus laŭtbuŝa, mi ne estus tie ĉi rakontante mian historion.

(Vidu malsupre klarigon pri ”bocona” kaj ”imilla”.)

Imilla signifas ”fraŭlino” en la lingvo ajmara [4], kaj oni ofte uzas tiun vorton en malestima tono. Bocona estas ino kiu havas buŝegon, kiu multe parolas kaj ekstreme postulas. Grumblanta fraŭlino, do. Tion diris pri Yolanda ŝiaj dungistoj kiam ŝi estis servistino kaj postulis rajtojn kiel respekton pri siaj labor-horaroj, uzadon de faldumita jupo kiu simboligas ŝian identecon, frekventadon de la lernejo, aliron al sociaj rajtoj aŭ frekventadon de la universitato.

“Ili volas trakti nin, la ĉolinojn, kiel ornamaĵojn”

Yolanda rakontas en la video pri kiel populariĝis la bildo de la ĉolinoj dum ilia vivfilozofio plu estas malestimata. La ĉolinoj estas invititaj partopreni la politikan vivon, sed iliaj opinioj aŭ projektoj ne estas konsiderataj krom se ilia bildo servas por purigi la bildon de politikistoj kaj validigi kandidatiĝojn.

Ŝi ankaŭ rakontas pri la “folklorigo” de ĉolinoj en distraj aranĝoj kiel modparadoj aŭ festoj, kiuj propagandas la koncepton miksi la andecon kaj la elektronikon, kun ilia partopreno limigita al ornamdancoj. Ŝi diras ke ĉiu ago farita de ĉolino ekster hejma laboro iĝas novaĵo, kiel ekzemple esti leĝfaranto, ŝtata funkciulo, rulsketisto, aŭ, kiel ŝi, lanĉinto de jutuba kanalo. Yolanda ankaŭ asertas, ke la akademia vidpunkto pri ĉolinoj estas deekstera kaj supraĵa.

Foto de Eduardo Montaño. Uzata kun permeso.

Aliflanke, “Ekzistas virinoj kiuj uzas la jupon por oportuneco”, skribas Yolanda en sia blogo [5], sub la titolo “La virinoj kiuj alivestas sin [6]”. Yolanda demandas ilin, kial ili uzas la pollera por modo aŭ por ricevi publikajn postenojn, kaj ne por esti balaistinoj aŭ servistinoj. Rilate al tiu ĉi uzo de la jupo kiel alivesto, Yolanda substrekas ke por ŝi la vera maniero esti ĉolino estas lukti.

La signifo de la ĉolinaj kutimoj

Ŝi ankaŭ klarigas kion signifas por la ĉolinoj plekti hararon, senmone komerci, partopreni plantadon kaj rikoltadon. Ŝi rakontas pri la harmonio de tiaj kutimoj, sed ankaŭ pri kiel ili estas trafitaj de maĉismo, blankiĝemo kaj konsumisma vizio pri disvolviĝo.

Rilate la harplektadon [7], ŝi klarigas en sia blogo ke tiu farado estas tempo en kiu virinoj parolas kaj rigardas unu la alian, same kiel ĝi estas maniero liberigi sin de la peno brosadi la hararon. Pro la graveco de la harplektaĵoj, tranĉi la plektaĵon de virino estas maniero de publika puno, ekzemple pro adulto, sed por la viroj ne ekzistas tiaj konsekvencoj.

En sia blogaĵo “La semado kaj la rikoltado, renkontiĝo ankaŭ ideologia [8]“, ŝi klarigas ke ĉi tiuj agadoj konsistigas spacon en la komunumo kie kuniĝas lokanoj kaj migrantoj, kaj kie virinoj kaj viroj diskutas samtavole pri siaj politikaj pozicioj kaj lernas pri naciaj kaj internaciaj novaĵoj. Tio malsimilas al asembleoj, kie hierarkio regas kaj virinoj estas primokataj kiam ili aŭdacas paroli.

Alia blogaĵo klarigas ke senmona komercado [9] ebligis la interŝanĝon de manĝaĵoj inter terkultivistoj, sed nun ekzistas ankaŭ komercistoj kiuj partoprenas la interŝanĝon kunportante malfreŝajn manĝaĵojn konservitajn en ladskatoloj. Ili friponas donante difektitajn produktojn kiuj malsanigas la komunumon kaj prenante la plej bonan de iliaj rikoltoj.

Desegno de Valentina Vilaseca por la Revista Rascacielos [1] (número 13, 2019). Uzata kun permeso.

Ĉolino, feminista kaj ĵurnalista

Yolanda Manami skribas kaj parolas en la unua persono. Ŝi estas unuavice ĉolino kaj poste ano de la feminista movado Mujeres Creando  [10](Kreantaj Virinoj), studentino pri sociologio, mastrumanto de la videokanalo Chola Bocona [11] (Laŭtbuŝa Ĉolino) kaj de la blogo Ser chola está de moda [5] (Esti ĉolino estas laŭmoda). Ŝi ankaŭ produktas en la ajmara lingvo Warminyatiawinkapa, “La ĵurnalo de la virinoj”, programon elsendatan ĉiuvendrede en La Paz por Radio Deseo de Mujeres Creando.

En la sama radiokanalo ŝi elsendas la programon “Trabajadora del hogar con orgullo y dignidad” (Servistinoj kun malhumileco kaj digneco). Tion kreis Yolanda kune kun du kunulinoj de la servistina sindikato el Sopocachi. Ili kune kun aliaj grupoj de virinoj ricevis instruadon per radioelsendaĵo liverita de Mujeres Creando.

Kiam Yolanda Mamani estis raportanta por sia unua radio programo, ŝi decidis trakti la 7-an Marŝadon por TIPNIS [12], indiĝena teritorio kaj nacia parko en la nordorienta parto de Bolivio tra kiu pasos interoceana vojo [13]. Tiu sperto motivis ŝin studi sociologion.

“La mondo ne eblas sen buŝegoj”

Yolanda Mamani, kies gepatra lingvo estas la ajmara, lernis la hispanan lingvon kiam ŝi migris al la urbo La Paz je la aĝo de 11 jaroj kun onklino kiu laborigis ŝin kiel vartistinon kontraŭ loĝado. Ŝi devis dungiĝi ekde la aĝo de 12 jaroj kiel servistino kaj en tiu domo ŝi laboris dum 11 jaroj. Ŝi ricevis malpli ol 50 usonajn dolarojn monate kaj havis neniujn socialajn garantiojn. Ŝi postulis iri al lernejo kaj estis maldungita kiam ŝi poste deziris eniri universitaton. Kiam ŝi estis knabino, ŝia patro portadis ŝin al la lernejo sur azeno, kaj la vojo estis unu horon kaj duonan longa. Yolanda naskiĝis en Warisata, 15 kilometrojn for de la orienta bordo de la lago Titicaca.

La vivo de Yolanda estas karakterizata de la lukto por rajto esti ĉolino kiu iras al lernejo, migras al la urbo, lernas la hispanan lingvon, estas servistino, ne rezignas vestiĝi en faldumita jupo, iras al mezlernejo, aliĝas al sindikato, politikumas kiel feministo, iras al universitato, estas radio-elsendisto kaj nun ĉolino – jutuba feministo. Kiu ajn estu ŝia venonta paŝo, tiu buŝega ĉolino daŭre provokos nin por pensi pri ni en la unua persono, analizi la povo-spacojn kaj kunpartigi tion kion ni trovas. Ne vane en siaj videoj, ŝi adiaŭas dirante: “La mondo ne eblas sen buŝegoj.”

Pri la boliviaj ĉolinoj

La ĉolinoj estas la kultura bolivia simbolo vaste eksportata. Historie ili suferis diskrimacion. De la vetoo pri politika partoprenado en iliaj komunumoj, ĝis la malpermeso de uzado de publikaj spacoj aŭ transportiloj, ĝis la domlaboro – kiel unu el la malmultaj laboraj ebloj kiam ili migras al la urbo – forte akompanata de sklaveco, ekspluatado, kaj seksa, fizika, kaj psikologia perfortado fare de la majstroj. Fakte rezigni sian vestadon estas unu el la trudataj strategioj por atingi pli bonajn oportunojn.

Nuntempe, post almenaŭ 60 jaroj da socia luktado, ilia loko en la socio pasis de la sistema marĝeneco al klopodoj por ilia valorigo. Tamen ili ankoraŭ havas malpli da ebloj ol la neindiĝenaj virinoj kiam ili ekuzas siajn rajtojn por aliri al edukado, sano, justeco kaj digna dungado, interalie.

Se nun ankoraŭ persistas ja kolonialismaj formoj, kiel sklavigi ilin, forigi ilin de la socia scenejo kaj postuli ke ili ne vestiĝu kiel ĉolinoj, eblas vidi ilin kiel leĝfarantojn, publikajn funkciulojn, ĵurnalistojn kaj televido-prezentistojn, entreprenistojn, instruistojn, profesorojn, ĉarpentistojn, ŝoforojn, voj-gardistojn, aktorojn kaj modelojn. Tiaj roloj estas motivoj de raportaĵo, kio konfirmas la plurajn nivelojn de diskrimacio je kiuj ili ankoraŭ vivas.