Renkontu Tuhi Martukaw (Jocelyn Ting-Hui Hung Chien), la gastiganton de la Tvitera konto @AsiaLangsOnline Twitter de la 5-a ĝis la 9-a de novembro 2019

Foto disponigita de Tuhi Martukaw (Jocelyn Ting-Hui Hung Chien 洪簡廷卉)

Kiel parto de nova kampanjo en sociaj medioj por festi retan lingvan diversecon en Azio, lingvaj aktivuloj kaj subtenantoj administros rotacie posemajne la Tviteran konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn pri revigligo kaj antaŭenigo de siaj denaskaj lingvoj. Tiu ĉi kampanjo estas kunlaboro inter Rising VoicesDigital Empowerment Foundation kaj O Foundation.

Ĉiusemjane, la tiama gastiganto respondos plurajn demandojn pri sia fono kaj donos superrigardon de sia lingvo. Tiu ĉi artikolo forme de demandoj kaj respondoj estas kun Tuhi Martukaw (Jocelyn Ting-Hui Hung Chien) (@JocelynJinumuTW), kiu disponigos mallongan antaŭrigardon pri tio, kion ŝi pridiskutos dum la semajno kiam ŝi administros la Tviter-konton.

Rising Voices: Bonvolu rakonti iom pri vi mem.

I am an Indigenous woman from the Kasavakan Community of the Pinuyumayan Peoples in Taiwan. I currently act as the coordinator and founder of the LIMA Taiwan Indigenous Youth Working Group, a freelance journalist and researcher, as well as a Ph.D. student in communication studies. I am an active Indigenous rights defender at all levels.

I was the co-chair of the Global Indigenous Youth Caucus, which is a working group formally recognized by the UN Permanent Forum on Indigenous Issues from 2010 to 2015. I founded the LIMA Taiwan Indigenous Youth Working Group in 2013 with the vision to connect the indigenous youth across the borders and continents, to share views and experiences, to contribute in the struggle of their rights and to build up their capacity to shoulder the responsibility of carrying on their cultural heritage and advocacy for equality and justice.

Mi estas indiĝena virino el la komunumo Kasavakan de la pujuma popolo de Tajvano. Mi nuntempe estas la kunordiganto kaj fondinto de la tajvana indiĝena junulara laborgrupo LIMA [en], sendependa ĵurnalisto kaj esploristo, kaj ankaŭ studento doktoriĝonta pri komunikado-studoj. Mi estas aktiva defendanto de indiĝenaj rajtoj je ĉiuj niveloj. Mi estis la kunprezidanto de Global Indigenous Youth Caucus [Tutmonda Indiĝena Junulara Caucus], kiu estas laborgrupo formale agnoskita de la Konstanta Forumo de Unuiĝintaj Nacioj pri Indiĝenaj Aferoj [en], de 2010 ĝis 2015.

Mi fondis la tajvanan indiĝenan junularan laborgrupon LIMA en 2013 kun la celo interligi indiĝenajn gejunulojn trans landlimoj kaj kontinentoj, por kundividi vidpunktojn kaj spertojn, kontribui al la lukto por iliaj rajtoj kaj fortigi ilian kapablon porti la respondecon konservi ilian kulturan heredaĵon kaj pledadi por egaleco kaj justeco.

RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo interrete kaj eksterrete?

The Pinuyumayan language is identified as an endangered language by UNESCO. Only some people who are over 50 years old could speak and use the language fluently in daily conversations, while very few youth have the capacity to speak the language.

Unfortunately, I am among those who cannot speak our own language. Although there are policies and programs to facilitate the preservation of the language, the efforts failed to bring the language back to people's daily lives but rather make the language as merely a subject to learn not a vehicle to pass on traditional knowledge. Therefore, it is rarely used either online of offline.

La pujuma lingvo estas identigita de UNESKO kiel endanĝerigita lingvo. Nur kelkaj homoj, kiuj estas pli ol 50-jaraj, scias paroli kaj uzi la lingvon flue en ĉiutagaj konversacioj, dum tre malmultaj gejunuloj kapablas paroli la lingvon.

Malfeliĉe, mi troviĝas inter tiuj, kiuj ne scias paroli sian propran lingvon. Kvankam ekzistas politikoj kaj programoj por faciligi la konservadon de la lingvo, la streboj ne sukcesis alporti la lingvon denove al la ĉiutaga vivo de la homoj. Ili nur igis la lingvon studobjekto, ne vehiklo por transdoni tradician konon. Sekve, ĝi malofte estas uzata rete kaj eksterrete.

RV: Je kiuj temoj vi intencas koncentri vian atenton dum la semajno, kiam vi administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline?

Although the Pinuyumayan language is in a critical condition, the Pinuyumayan culture has been revitalized and thriving since the recent two decades. There are various efforts made by the people themselves to bring the language back to daily lives. I would like to share the initiatives made by the people, including songs, traditional chants and rituals.

Kvankam la pujama lingvo estas en kritika stato, la pujama kulturo estis revigligita kaj ĝi floras dum la lastaj du jardekoj. Ekzistas multaj streboj fare de la homoj mem por revenigi la lingvon al la ĉiutaga vivo. Mi ŝatus kundividi la iniciatojn faritajn de la homoj, inkluzive de kantoj, tradiciaj ĉantoj kaj ritoj.

RV: Kiuj estas la kernaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj pri via lingvo?

It is important to see our own Indigenous languages as languages used in daily live at home, at school and at work, meaning the Indigenous languages are languages to live with, not just to preserve with all the recordings and documentations. I have the vision that in the near future, kids are not learning the Pinuyumayan language at school, but the Pinuyumayan language is the language used to teach all the subjects and we will live in an environment people talk about the weather, bargain over the price of vegetables and even argue for a parking spot in the Pinuyumayan language.

Gravas ke ni vidu niajn proprajn indiĝenajn lingvojn kiel lingvojn uzatajn en la ĉiutaga vivo hejme, lerneje kaj laboreje, kio signifas ke indiĝenaj lingvoj estas lingvoj kun kiuj ni vivu, ne nur kiujn ni konservu pere de sonregistrado kaj dokumentado.
Mi havas la vizion pri tio, ke en la baldaŭa estonteco la infanoj ne lernos la pujaman lingvon en lernejo, sed ke la lingvo estos la lingvo uzata por instrui ĉiujn studfakojn, ke ni vivos en medio en kiu homoj parolas pri vetero, marĉandas pri la prezo de legomoj aŭ eĉ kverelos pri parkumejo en la pujama lingvo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.