Tiu ĉi “ĉolina” reĝinjo defias stereotipojn pri genro kaj folkloro el la argentina periferio

Ekrankopio de “Ramita Seca,” produktita de Elisa Portela per YouTube, montranta koreografion kaj ludadon de la rolulo “Bartolina Xixa”, reĝinjo inspirita de anda indiĝena estetiko.

Meze de granda rubodeponejo, ĉirkaŭata de nebulo, silueto en larĝa paŝtela rozkolora jupo, kun longaj harplektaĵoj, dancas vidalon [vidala, en la hispana], formon de tradicia poeziaĵo akompanata de muziko tipa de argentina folkloro.

Temas pri Bartolina Xixa, drag folk rolulo de la Andoj kreita de Maximiliano Mamaní, kiu repripensas nordargentinan folkloron el genra perspektivo kaj celas dekoloniigi ĝin fokusiĝante je indiĝenaj popoloj.

En sia plej nova artaĵo, “Seka Branĉeto, Konstanta Kolonieco”, la artisto elektis la subĉielan rubejon de Hornillos, kiu troviĝas en Quebrada, Humahuaca, regiono agnoskita kiel kultura kaj natura heredaĵo de la homaro fare de UNESKO en 2003.

La vidalo estas plena je simbolismo. Komponitaj de la kantisto-kantverkisto Aldana Bello, la versoj esploras la temon de la minekspluatado kaj la abomenaĵojn faritajn kontraŭ la indiĝenaj komunumoj:

Esta vidala que canto / Sangra de pena y dolor / Las injusticias de siglos / Siguen en pie y con ardor […] En zona andina hay mineras / Contaminan la ilusión / El agua, la tierra y todo / Lo que anda a su alrededor

Tiu ĉi vidalo, kiun mi kantas / Sangas per ĉagreno kaj doloro / Maljustecoj de jarcentoj / Daŭre staras kruelaj […] En la anda areo ekzistas minkompanioj / Ili poluas revojn / Akvon, teron, ĉion / [ĉion] kio ĉirkaŭas ilin.

Mamaní naskiĝis en Jujuy, en la ekstrema nordokcidento de Argentino, kaj kreskis en la najbara regiono Salta. La artisto studas antropologion ĉe la Nacia Universitato de Salta kaj laboras kiel instruisto de popolaj dancoj.

Per Bartolina Xixa, Mamaní defias stereotipojn, kiuj troviĝas en popola arto, en kiuj genraj roloj daŭrigas duumajn strukturojn preterlastantajn gamon de identecoj. Mamaní rimarkigas en intervjuo por la argentina retejo VOS:

Hago danzas folklóricas argentinas, peruanas y bolivianas. Me gusta la música popular, por eso me surgió la necesidad de reflexionar sobre el folklore y pensar que a mí, como marica, se me negaba la posibilidad de mostrarme a la hora de construir una coreografía y armar una pareja de baile…

Mi faras popolajn dancojn argentinajn, peruajn kaj boliviajn. Mi ŝatas popolan muzikon, kaj pro tio mi bezonis pripensi ĝin kaj mian pozicion kiel gejo en ĝi, ĉar oni rifuzis al mi la ŝancon esprimi min kiam temis pri farado de koreografio kaj duopa danco…

Kaj li aldonas:

Me di cuenta de que a muchas personas les pasa lo mismo porque el folklore está pensado desde una lógica heterosexual. Se le dan ciertos atributos a los varones, a los gauchos, como la fuerza, la firmeza y el galanteo. Es el que dirige. Las mujeres, en tanto, son sumisas, complacientes.

Mi komprenis, ke la sama afero okazas al multaj, ĉar folkloro estis kreita de aliseksema vidpunkto. Kelkaj trajtoj estas donataj al la vira figuro, al gaŭĉoj [ekzemple], kiel fortikeco, firmeco kaj amindumado. Li gvidas. Virinoj, aliflanke, estas cedemaj, obeemaj.

Tributo al ajmara heroino

La sociaj esploroj de Mamaní ne limiĝas je la mondo de folkloro — ili ankaŭ alparolas la tendencojn, kiuj regas tutmondajn estetikojn en kiuj “reĝinjo” estas taksata, estetikoj kiuj, laŭ la artisto, estas ligitaj al stereotipoj pri la koncepto de ineco en la okcidentaj kulturoj.

Ria reĝinja rolulo apartigas sin de tiuj tendencoj: inspirita de Bartolina Sisa Vargas, ajmara gvidantino, kiu rebelis kontraŭ la Hispana imperio kaj poste estis kaptita, torturita kaj mortigita en La Paz, Bolivio, en 1782, Mamaní pagas tributon al tiu ĉi anda virino, la “ĉolino” — “laborema virino, domestrino, kiu iras labori ĉiutage kaj havas fortajn ligojn al sia familio, sia komunumo, siaj prapatroj, siaj tradicioj”.

Bartolina Xixa dum prezento en Bonaero, en junio 2018. Foto de Elisa Portela, uzata kun permeso.

En epizodo de la podkasto “Relatos Disidentes” aŭ “Kronikoj de Malkonsentemulo,” de la Salta portalo, VóVè, Mamaní priskribas sian karakteron.

Suelo decir que le presto mi cuerpo a Bartolina Xixa. [Un personaje que] nace por la urgencia de poder pensar otras formas de hacer folclore, otra forma de entender identidades que me vienen atravesando y que vienen atravesando a un colectivo.

Mi kutime diras, ke mi pruntedonas mian korpon al Bartolina Xixa. [Karaktero, kiu] naskiĝis de la urĝeco esti kapabla pripensi aliajn manierojn folklorumi, alian manieron kompreni identecojn, kiuj transiras mian propran sperton kaj kiuj transiras sperton de tuta grupo.

Defii la koncepton de argentina vireco kaj la “GLAT-normo”

La aktivismo kaj la batalado de Mamaní sin turnas al sociaj retejoj — specife Facebook kaj Instagram — tra kiuj transdonas provokajn mesaĝojn. La plej bona ekzemplo estas Facebook-afiŝo, kiu famiĝis kiel la “gejkiso”, kiu disvastiĝis virusece en la platformo en novembro 2018.

Dum la antaŭluda parto de piedpilka konkurso inter la Boca Juniors kaj River Plate teamoj, konata kiel “la Superklasika”, Mamaní publikigis la afiŝon, enhavantan bildojn de kiso, antaŭ la monaĥejo San Bernardo, en Salta, inter li kaj alia viro, surhavante la T-ĉemizojn de la rivalaj teamoj. Li proklamis ĝin la “Superklasika Geja Kiso”.

En eltiraĵo de la teksto legeblas:

El super clásico beso Marica, Somos negros, somos villeros, somos del interior de Argentina, somos pobres, no somos el esteriotipo de cuerpo esbelto, somos los rostros negados por la colonialidad, SOMOS MARICAS, empoderadas y subalternas, alejadas del “clásico” gay estereotipado. […] Transitamos nuestra vida en los espacios y en la memoria que siempre son acallados por la heteronorma y la LGBTnorma. […] Un clásico argentino no es un BOCA Y RIVER, un clásico argentino es ver cómo nos estigmatizan, nos insultan, nos expulsan, nos odia, nos matan.

La superklasika Geja Kiso. Ni estas nigraj, ni estas el la getoj, ni estas el la kamparo, ni estas malriĉaj. Ni ne havas la stereotipan sveltan korpon, ni estas la vizaĝo, kiun koloniismo rifuzas agnoski. Ni estas gejaĉoj, potencigitaj kaj subrangaj, for de la stereotipa “klasika” geja [viro] […] Ni vivas niajn vivojn en spacoj kaj memoroj, kiuj estas ĉiam silentigitaj far de la aliseksemula normo kaj de la GLAT-normo […] Argentina klasikaĵo ne estas Boca kontraŭ River. Argentina klasikaĵo estas vidi, ke ni estas stigmatizataj, insultataj, forpelataj (el niaj landoj), malamataj, mortigataj.

La afiŝo altiris ĉiajn reagojn kaj komentojn subtenajn, malakceptajn, mokajn, admirajn, amajn kaj malamajn de uzantoj. Global Voices parolis kun Mamaní pri la afiŝo per WhatsApp:

Una cosa interesante fue la de atacarnos diciendo que no éramos argentinos. […] Lo que querían decir era que el rostro de la argentinidad es blanco, es heterosexual, y no tiene atributos morenos, indígenas, ni de diversidades sexuales.

Interesa afero estis vidi, kiel ili atakis nin dirante, ke ni ne estas argentinanoj […] Kion ili provis diri estas, ke la vizaĝo de Argentino estas blankula, estas aliseksema, kaj ne havas malhelhaŭtajn aŭ indiĝenajn ecojn, nek havas ĝi ajnan seksan diversecon.

Mamaní agnoskas, ke li estas atenta kiam li publikigas en sociaj retejoj, konsciante pri kiel tio venigas al ili atakojn kaj maltoleremon. Sed li ne lasas ke atakoj kaj negativa kritiko intermetiĝu al la ĉefa celo, kio estas disvastigi artaĵojn pere de sia reĝinja rolulo, Bartolina, en la spirito de media, socia, politika kaj genra aktivadoj.

Mamaní ankaŭ substrekis kiel, ene de la “reĝinjejo” kaj de la GLAT-komunumoj de Argentino, oni ĉiam pridemandas lian manieron esprimi diversecon el “periferia perspektivo”,  lian elekton de estetika ikono de bolivia indiĝena kulturo kiel reĝinja rolulo:  

No es lo mismo ser un gay blanco de una ciudad que un gay moreno, con un cuerpo no estandarizado [según los cánones de belleza dominantes], con rostro indígena, que vive en una comunidad alejada de toda la cultura capitalista. [Ser] gay, pobre, trabajador… todo eso va a diferenciar las construcciones.

Ne estas la sama [afero] esti blankula geja [viro] en la urbo kaj esti bruna geja [viro], kun korpo, kiu ne estas konvena al normoj [laŭ la reganta ideo de beleco], kun indiĝena vizaĝo, kiu loĝas en komunumo for de ĉia kapitalisma kulturo. [Esti] geja, malriĉa, de la laborista klaso… ĉio ĉi, kio difinas kaj apartigas [niajn sociajn] strukturojn [kaj spertojn].

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Bartolina Xixa (@bartolinaxixa) on

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.