- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Malajzia verkistino alfrontas enketon, publikiginte libron pri sia decido ne surmeti hiĝabon

Kategorioj: Orienta Azio, Malajzio, Arto kaj kulturo, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Juro, Literaturo, Parollibereco, Politiko, Religio, Virinoj kaj genro, A2-lingvo-nivelo
[1]

Kovrilo de la libro Unveiling Choice (Malkaŝa elekto) de Maryam Lee.

Resumo (A2-nivelo)

La malajzia verkistino Maryam Lee alfrontus malliberejon se kondamnita de religia kortumo pro la libro Unveiling Choice (Malkaŝa elekto), kiun ŝi verkis kaj publikigis. La libro rilatas al la nesurmeto de hiĝabo, la islamana kaptuko. Ŝi eble devus pagi monpunon de RM 5000 (ĉ. 1100 eŭroj), padigi tri jarojn en karcero, aŭ ambaŭ. Kelkaj civilaj organizaĵoj esprimis zorgiĝon pro tiu eventuala kondamno fare de la religia kortumo.

(La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas al anglalingvaj fontoj, krom kie [eo] indikas esperantlingvan.)

Religiaj aŭtoritatoj enketas [2] la malajzian verkistinon Maryam Lee post la publikigo de ŝia libro en kiu ŝi anoncas ke ŝi decidis ne plu surmeti hiĝabon [3] [eo] aŭ alian kaptukon de tipo uzata de multaj islamaninoj.

Maryam skribis en sia blogo, ke ŝi ricevis alvokon en oktobro 2019 de la islama religia departemento de Selangor Jabatan Agama Islam Selangor (JAIS), kiu petis ŝin kunlabori en enketo pro ebla malobservo de sekcio 10 (a) de la krima leĝo Syariah (en Selangor), kiu kriminaligas “iun ajn homon, kiu per vortoj aŭdeblaj aŭ legeblaj vortoj, aŭ per desegnaĵoj, markoj aŭ aliaj formoj de reprezentado videblaj aŭ kapablaj esti videblaj, aŭ en ajna alia maniero: (a) insultas aŭ malestimigas la islaman religion”.

Se procesita kaj trovita kulpa, Maryam povus ricevi monpunon de RM 5,000.00 (ĉ. 1100 eŭroj) aŭ tri jarojn da mallibereco, aŭ ambaŭ.

Maryam opinias, ke la alvoko rilatis al ŝia libro [1] Unveiling Choice (Malkaŝa elekto), kiu estis publikigita komence de tiu ĉi jaro kaj esploras la ideon de “malhiĝabado”. La lanĉo de la libro fariĝis polemika post kiam la Departemento por Religiaj Aferoj ordonis [4] enketon pri la evento.

Malajzio havas loĝantaron plejparte islaman [5] [eo] kaj estas konata pro la antaŭenigo de modera formo de Islamo apogata de leĝoj gvidataj de principoj pri rasa kaj religia harmonio. Sed dum la lastaj jaroj, iuj radikaluloj [6] puŝis por garantii la striktan observadon de islamaj instruoj en la administrado de la lando. La malgrandiĝanta spaco por religia parollibereco [7] ankaŭ speguliĝas [8] en la decido de la kortumo en aŭgusto 2019, kiu rekonis ŝarian tribunalan jurisdikcion ebligante fatvon [9] kontraŭ la Fratinoj en Islamo, grupo de virinoj plendantaj kontraŭ genra malegaleco [10] [eo].

Maryam pledis por solidareco [11] dum ŝi alfrontas la enketon:

In situations like this, it is important for us to remind the government that freedom of expression is not a crime and freedom of religious beliefs is not an insult to Islam, and that the protection of these freedoms is essential to uphold human rights for all.

En tiaj ĉi situacioj, gravas por ni memorigi al la registaro, ke libera opini-esprimado ne estas krimo, ke libereco de religiaj kredoj ne estas insulto al Islamo, kaj ke la protektado de ĉi tiuj liberecoj estas esenca por subteni homajn rajtojn por ĉiuj.

[12]

Evento kun aŭtogramo en la libro ‘Unveiling Choice’. Fonto: Facebook

La Komuna Agado-Grupo por Genra Egaleco, koalicio de 13 organizaĵoj pri virinaj rajtoj en Malajzio, argumentas [13], ke la libro de Maryam antaŭenigas virinan sendependiĝon:

The book neither promotes nor discourages readers from exemplifying her actions, but in fact, explores the tenets of the decision from one person’s experiences and point of view.
Stories that reflect the varied realities of women are important, as they contribute to the diversity of experiences and discussions around how women are affected by social structures and pressures.

La libro nek kuraĝigas nek malkuraĝigas legantojn sekvi ŝiajn agojn, sed fakte esploras la fundamentojn de la decido el la spertoj kaj vidpunktoj de unu homo.
Rakontoj, kiuj reflektas la diversajn realaĵojn de virinoj, estas gravaj, ĉar ili kontribuas al la diverseco de spertoj kaj diskutoj pri la efikoj sl virinoj de sociaj strukturoj kaj premoj.

La malajzia Action for Justice and Unity (Agado por Justeco kaj Unueco) klarigas [14], ke estas JAIS, kiu insultas islamon.

It portrays Islam as being a religion of ‘force’ and not one of choice. Islam is not a religion of force, neither is it a religion that enforces. Islam is a religion of discernment, and permits differences of thinking – which is what makes it the great religion that it is. This action by JAIS demeans and insults the very essence of what Islam is.

Ĝi portretas islamon kiel religion de “forto” kaj ne kiel tiu, kiu estas elektebla. Islamo ne estas religio de forto, kaj ĝi ankaŭ ne estas religio kiu devigas. Islamo estas religio de diverseco kaj permesas malsamajn pensmanierojn – kio faras ĝin la granda religio kia ĝi estas. Tiu ago de JAIS humiligas kaj insultas la esencon de tio, kio estas islamo.

New Naratif, sendependa novaĵretejo pri sudorienta Azio, defendas [15] la rajton de Maryam al libera opini-esprimado:

As a movement that stands for democracy, freedom of expression, and freedom of inquiry, New Naratif believes in the need to have space for important discussions, even if they might be sensitive or controversial.

The choice of where or not to don a hijab is a very personal one, and it is important that people have the opportunity to tell their stories, share their experiences, and engage in good-faith conversations, regardless of their ultimate decisions.

Kiel movado, kiu pledas por demokratio, libera opini-esprimo kaj akademia libereco, New Naratif kredas je la neceso havi spacon por gravaj diskutoj, eĉ se ili povas esti sentemaj aŭ polemikaj.

La elekto ĉu surmeti hiĝabon aŭ ne, estas tre persona, kaj gravas, ke homoj havu la eblon rakonti siajn travivaĵojn, kundividi siajn spertojn kaj okupiĝi pri bonfidaj konversacioj, sendepende de siaj finaj decidoj.

Pluraj gvidantoj de la civila socio en la regiono ankaŭ subskribis deklaron esprimantan [16] zorgiĝon pri la akuzoj kontraŭ Maryam:

We view this as an attempt to interfere with women’s choices and their bodily autonomy and specifically their internationally guaranteed right to express themselves. In an increasingly restrictive society, women face numerous challenges and have little space to make decisions for themselves.

The rights to free expression and religious freedoms include the right to express our personal views and the right to make choices about our bodies, which includes deciding whether to wear the hijab or not.

Ni taksas tion ĉi provo enmiksiĝi en la elektojn de virinoj kaj ilian korpan aŭtonomion kaj specife ilian internacie garantiatan rajton esprimi sin. En ĉiam pli limiga socio, virinoj alfrontas multajn defiojn kaj havas malmultan spacon por preni decidojn pri si mem.

La rajtoj pri libera esprimado kaj religiaj liberecoj inkluzivas la rajton esprimi niajn personajn vidpunktojn kaj la rajton fari elektojn rilate al niaj korpoj, kio inkluzivas decidon ĉu surmeti la hiĝabon aŭ ne.

Kaj fine ĉi tiu kartuno bildigas la situacion de Maryam:

As a mom, it disturbs me that author,muslim Maryam Lee,is now being targeted and accussed unjustly of anti-Islam sentiment simply for writing and sharing about her personal choice to be hijab-free.Hijab-free does not mean anti-Islam!Hiijab that isnt a choice,is oppression. pic.twitter.com/xOkY18FUpT [17]

— Sarah Joan Mokhtar (@madmissmokhtar) October 31, 2019 [18]

Kiel panjo, ĝenas min ke oni nun celas la aŭtorinon, la islamaninon Maryam Lee, kaj akuzas ŝin maljuste pri kontraŭislama konduto simple pro la verkado kaj kundividado de ŝia persona elekto esti libera de hiĝabo. Esti hiĝabo-libera ne signifas esti kontraŭislama! Hiĝabo, kiu ne estas laŭ libera elekto, estas subpremo. pic.twitter.com/xOkY18FUpT [17]

— Sarah Joan Mokhtar (@madmissmokhtar), la 31-an de oktobro 2019 [18]