- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Testo pri la limoj de GLAT-akceptado en Tajvano: intervjuo kun la filmisto Ming Lang Ĉen

Kategorioj: Orienta Azio, Tajvano (RĈ), Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Filmo, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT), Sano

Sceno el la filmo La instruisto montranta la ĉefrolulon Kevin kaj lian patrinon. Foto de Swallow Wings Films, uzata kun permeso.

Lastatempe eldonita kaj jam premiita tajvana filmo testas la limojn de akcepteblo de GLATuloj, dum la lando fariĝis la unua en Azio kiu akceptis leĝon pri edzec-egaleco en majo 2019.

La instruisto [1] (我的靈魂是愛做的) estas filmo de la tajvanano Ming Lang Ĉen, kiu ĵus gajnis premion en novembro ĉe la festivalo Golden Horse de 2019. Golden Horse estas la plej granda kaj plej malnova filmfestivalo en la ĉinlingva mondo. Tiu ĉi filmo rakontas la historion de juna samseksema lerneja instruisto, konfrontata de siaj familio, kolegoj kaj amanto dum li klopodas videbligi kaj akceptigi sian genro-identecon al ĉirkaŭuloj. Oni oficiale eldonis la filmon, la duan filmon de Ĉen, en la 6-a de decembro.

Ĉen naskiĝis en Tajvano en 1970. Li servis kiel leŭtenanto en la tajvana armeo antaŭ ol migri al Novjorko, kie li finis siajn studojn ĉe la filma fako de la Universitato de Novjorko. Lia unua filmo, Morgaŭ venas hodiaŭ [2] (你的今天和我的明天) aperis en 2013 kaj rakontas la historion de tajvana migrinto en Novjorko [3] kiu esploras sian propran virecon.

Ĉen pasigas la plejparton de sia tempo en Novjorko, sed li regule vojaĝas al Tajvano. Li konsentis esti intervjuita dum li faras turneon en Tajvano por la unua prezento de La instruisto.

Filip Noubel: Kio inspiris vin fari la filmon La instruisto(我的靈魂是愛做的)?

Ming Lang Chen: My initial idea was to make a movie about a gay couple in which one is HIV positive, and the other isn't. Eventually, the story evolved, and I decided to make the movie in Taiwan. The main plot follows Kevin, a 26-year-old high school teacher who teaches civic education in Taiwan. He falls in love with another man, and discovers two things about him later: That this man is married to a woman and that he is HIV positive. Kevin is thus faced with a number of challenges: He has to face his own mother with whom he still lives and with whom he talks about the man he loves; then there is the fear of AIDS, and finally he also needs to face his lover's wife. On top of that, someone spreads a rumor at his school that he is HIV positive. The school then tries to force him to resign, as it is illegal to fire someone based on their HIV status in Taiwan. So the main theme is really how one faces pressure at a rather young age. The Teacher is about human communication, it shows a wide range of delicate emotions, I wouldn't say it is just a gay movie. 

Ming Lang Ĉen: Mia unua ideo estis fari filmon pri samseksa paro ĉe kiu unu havas HIV-on kaj la alia ne. Fine, la rakonto evoluis, kaj mi decidis fari la filmon en Tajvano. La ĉefa intrigo sekvas Kevin, 26-jaraĝan instruiston en liceo kiu instruas civitan edukon en Tajvano. Li enamiĝas en alia viro kaj poste malkovras du aferojn pri li: ke tiu viro estas edzo de virino, kaj ke li havas HIV-on. Tial Kevin alfrontas plurajn defiojn: Li devas alfronti sian propran patrinon, kun kiu li ankoraŭ loĝas kaj kun kiu li parolas pri la viro kiun li amas. Sekve estas la timo pri aidoso, kaj fine li devas alfronti ankaŭ la edzinon de sia amato. Aldone al tio, iu disvastigas klaĉon ĉe lia lernejo ke li havas HIV-on. La lernejo sekve provas devigi lin demisii, ĉar en Tajvano estas kontraŭleĝe maldungi iun surbaze de ties HIV-statuso. Do la ĉefa temo vere estas, kiel oni alfrontas premon en tiom juna aĝo. La instruisto temas pri homa komunikado, montrante vastan gamon de delikataj emocioj. Mi ne dirus ke ĝi estas nur samseksemula filmo.

FN: En via opinio, kial via filmo gajnis premion ĉe la festivalo Golden Horse de 2019?

MLC: Taiwan is very friendly towards LGBT film production. Every year the the Golden Horse Award [4], which started in 1962, has at least one or two LGBT-themed movies competing for an award. In 1993, the gay-themed movie Wedding Banquet [5] by Taiwanese and now global filmmaker Ang Lee [6] won the award for best feature film. [7] In 2003, a serial adaptation of Crystal Boys [8] (孽子), inspired the groundbreaking gay novel of the same name by Taiwanese gay author Pai Hsien-yung  [9] (白先勇) won the Golden Bell Awards [10]

As for Winnie Chang [11], who plays the wife in my film, I believe she won the Best Supporting Actress Award [12] because, even though there are very few scenes involving her, she represents the many layers of this typical situation when gay men marry women out of social and family pressure. She finds herself in a love triangle that was not her choice and is exposed to a lot of pressure. She married into a big family, has to keep up appearances, wants a child and is pressured by her in-laws to do so. Yet she remains tolerant and humane.

MLC: Tajvano estas tre amika lando pri GLAT-a filmproduktado. Ĉiujare la premio Golden Horse [4], kiu aperis en 1962, havas almenaŭ unu aŭ du filmojn kun GLAT-aj temoj kiuj konkursas por premio. En 1993, la GLAT-tema filmo The wedding banquet [5] (La nupta bankedo) de la tajvana kaj nun internacia filmisto Ang Lee [13] gajnis la premion por la plej bona filmo [7]. En 2003, seria adaptaĵo de Crystal boys [8] (孽子), inspirita de la pionira samnoma romano de la tajvana samseksema verkisto Pai Hsien-yung [9] (白先勇), gajnis en la premioj Golden Bell [10].

Pri Winnie Chang [11], kiu rolas kiel la edzino en mia filmo, mi opinias ke ŝi gajnis la premion kiel la plej bona dua aktoro [12], ĉar kvankam estis tre malmulte da scenoj kun ŝi, ŝi reprezentas la multajn tavolojn de ĉi tia tipa situacio kiam samseksemaj viroj edziĝas al virinoj pro socia kaj familia premoj. Ŝi troviĝas en neelektita amtriangulo kaj estas submetita al granda premo. Ŝi venis kiel edzino en grandan familion, devas prezenti bonan fronton, deziras infanon kaj estas premata de siaj bogepatroj por fari tion. Ŝi tamen restas tolerema kaj humana.

Sceno el la filmo La instruisto montranta Winne Chang, kiu gajnis la premion por la plej bona dua aktorino en la festivalo Golden Horse. Foto de Swallow Wings Films, uzata kun permeso.

FN: Oni ofte priskribas Tajvanon kiel paradizon por GLAT-aj rajtoj en Orienta Azio. Ĉu tio estas vera kaj ĉu ĝi validas por ĉiuj partoj de la tajvana socio?

MLC:  In the capital Taipei, we live in a very open space [14], we have a large Gay Pride Parade [15], and so we tend to think that being gay is no big deal. But we need to get outside of this bubble and see what is really happening in society. Because yes, Taiwan is a democracy, but a very young one, just in its early 30s. This is why I chose a main character who is just under 30. I wanted to see what this generation is experiencing, as they are the first to grow in a post-martial law [16] society.

This is why the movie will be distributed across Taiwan in 16 commercial movie theaters. We didn't want to go big and end up with half-empty movie theater rooms. This is an art movie, quite different from Taiwanese mainstream movies that are heavily influenced by the storytelling of TV series. Our hope is that word of mouth will convince audiences who are into indie movies to come and appreciate The Teacher. 

MLC: En la ĉefurbo Tajpeo, ni vivas en tre malferma spaco [17], ni havas tre grandan GLAT-fieran marŝon [15], kaj ni emas pensi ke esti samseksema estas tute senproblema afero. Sed ni devas rigardi ekster tiu komunumo por vidi kio vere okazas en la socio. Ĉar Tajvano ja estas demokratio, sed tre juna, kun nur tridekjara historio. Pro tio mi elektis ĉefrolulon kiu aĝas iomete malpli ol 30. Mi volis vidi kion ĉi tiu generacio spertas, ĉar ĝi estas la unua kiu kreskas en socio post-militleĝa [16].

Pro tio oni distribuos la filmon en Tajvano inter 16 komercaj kinejoj. Ni ne volis pensi grandskale kaj finiĝi per duon-malplenaj kinejo-ĉambroj. Ĉi tiu estas arta filmo, sufiĉe malsama ol la kutimaj popularaj tajvanaj filmoj multe influataj de televidseria rakontado. Nia espero estas ke interbabilado inter spektantaroj kiuj ŝatas sendependajn filmojn konvinkos homojn veni kaj aprezi La instruisto-n.

La reĝisoro Ming Lang Ĉen (dekstre) ĉe la unua prezento de La instruisto en Taojuano, kun ŝatanto kaj la ĉefa aktoro Oskar Ĉiu (邱志宇) (maldekstre). Foto de Filip Noubel, uzata kun permeso.

FN: Kiu do kontraŭas GLAT-ajn rajtojn en Tajvano nuntempe?

MLC: The strongest opposition comes from certain members of religious groups, and mostly Christian people. They have money, are influenced by groups outside of Taiwan, and have a blind belief that homosexuality is wrong, even though the Bible doesn't say that. But there is also another factor: our Asian traditions that keep any talk about homosexuality hush hush. The result is that very few people come out, so people don’t get to see or know a gay person in their immediate circles.That's what I wanted to achieve with Kevin; to introduce a person who looks like a neighbour so people can look at his dilemma and say: “I know him!”.

I couldn't imagine that I would see marriage-equality happen in Taiwan, and we have to thank people like Chi Chia-wei [18] who were brave enough to come out publicly. I never felt prouder to be a Taiwanese than the day we passed the marriage equality law [14].

MLC: La plej forta kontraŭo venas de iuj membroj de religiaj grupoj, kaj ĉefe de kristanoj. Ili havas monon, estas influataj de grupoj ekster Tajvano, kaj havas blindan kredon ke samseksemo estas malbona, kvankam la Biblio ne diras tion. Sed estas ankaŭ alia faktoro: niaj aziaj tradicioj kaŭzantaj ke ajna diskuto pri samseksemo restu tre diskreta. La rezulto estas ke tre malmultaj homoj elŝrankiĝas, do homoj ne povas vidi aŭ koni samseksemulon inter siaj proksimaj ĉirkaŭuloj. Jen kion mi volis atingi per Kevin: prezenti personon kiu aspektas kiel najbaro por ke homoj povu rigardi lian dilemon kaj diri: “Mi konas lin!”

Mi ne povis imagi ke mi iam vidus edzec-egalecon okazi en Tajvano, kaj ni devas danki homojn kiel Chi Chia-wei [18] kiuj estis sufiĉe kuraĝaj por publike elŝrankiĝi. Mi neniam sentis min pli fiera tajvanano ol en la tago kiam ni akceptis la leĝon pri edzec-egaleco [17].