- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La unua tajlanda teravada monaĥino troviĝas inter la 100 plej influaj virinoj laŭ BBC

Kategorioj: Orienta Azio, Tajlando, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Historio, Religio, Virinoj kaj genro

[1]

Tiu ĉi artikolo [2] devenas de Prachatai, sendependa novaĵretejo de Tajlando [3], kaj estas republikigita de Global Voices kiel parto de kontrakto pri kundivido de enhavo.

Dhammananda Bhikkhuni, la unua tajlanda virino konsekrita kiel teravada [4] monaĥino kaj la nuntempa abatino de la monaĥejo Songdhammakalyani, estis listigita inter la 100 virinoj de BBC [5] [en] en 2019.

Dum Tajlando havas ĉirkaŭ 300 000 budhistajn monaĥojn, la virinoj estas ĝenerale ankoraŭ ekskluzivigitaj de konsekro. En 1928, post provo konsekri du virinojn, Bhujong Jombunud Sirivaḍḍhano, la tiama ĉefa patriarko [6] [de la tajlanda ordo de monaĥoj], eldonis edikton [7] kiu malpermesis al monaĥoj konsekri virinojn kiel monaĥojn aŭ novulojn. La Samga [8] Ĉefkonsilio de Tajlando ankaŭ eldonis du leĝojn en 1984 kaj 1987 malpermesantajn la konsekron de virinoj. Tamen, la samga akto de 1962, la laika leĝo reganta tajlandajn monaĥojn, kaj la amendo de 1992 ne malpermesas la konsekron de virinoj.

Aldone, la Nacia Komisiono de Tajlando pri Homaj Rajtoj decidis en 2015 ke la malpermeso fare de la Samga Ĉefkonsilio rilate la konsekron de virinoj estas malobservo de la Konvencio pri forigo de ĉiu formo de diskriminacio kontraŭ virinoj [9], al kiu Tajlando aliĝis kiel ŝtato. La Nacia Komisiono ankaŭ decidis ke tia malpermeso estas malobservo de la tajlanda konstitucio kaj de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj [10], kiuj ambaŭ protektas la religian liberecon.

La streboj de Dhammananda por restarigi la linion Theravada bhikkhuni  [11][en] en Tajlando alfrontis reziston fare de ambaŭ – laikoj kaj monaĥoj kiuj kontraŭas la konsekron de virinoj. La plejmulto de ili konfirmis ke la konsekro de virinoj maleblas ĉar la linio Theravada bhikkhuni estas jam morta. ‘Bhikkhuni’ rilatas al komplete konsekrita monaĥino. Malgraŭ la manko de laika leĝo malpermesanta inan konsekron, bhikkuni estas rigardata kiel eksterlanda tradicio kaj la du ĉefaj budhismaj ordenoj de Tajlando ankoraŭ devas oficiale akcepti konsekritajn virinojn kiel parton de Samgo [8], la budhisma komunumo de monaĥoj.

Dhammananda estas la nuna abatino de la monaĥejo Songdhammakalyani en la provinco Nakhon Pathom, fondita de ŝia patrino Voramai Kabilsingh, kiu estis konsekrita kiel monaĥino en la tajvana [12] kasto  [13]Dharmaguptaka je 1971, kaj kiu ricevis la religian nomon Ta Tao Fa Tzu. La monaĥejo nun estas la sola tute ina templo en Tajlando. Varanggana Vanavichayen, la unua virino konsekrita kiel monaĥino en Tajlando, estis konsekrita en la monaĥejo Songdhammakalyani en 2002.

Tamen, tajlandaj aŭtoritatoj ne rekonas la monaĥejon kiel budhisman templon kaj kiam Dhammananda kaj aliaj monaĥinoj de la monaĥejo iris omaĝi la forpasitan reĝon Bhumibol ĉe la Grandan Palacon de Bankoko [14] Dusit Maha Prasat, kie lia korpo kuŝis en katafalko [15], ili estis malpermesitaj eniri. La oficialuloj asertis ke ili estis malpermesitaj ĉar en la taja budhismo [16] [en] estas kontraŭleĝe al virinoj surmeti safrankoloran robon. Dudek du aliaj monaĥinoj kaj novulinoj ankaŭ ne havis pemeson eniri, dirante ke oni permesus al ili omaĝi la forpasintan reĝon nur se ili forigus siajn robojn kaj surmetus nigrajn vestaĵojn kiel faras laikoj.

La 100 virinoj listigitaj de BBC [17] [en] inkluzivas tiujn kiujn “faris fraptitolojn aŭ influis gravajn aferojn dum la pasintaj 12 monatoj, samkiel tiuj kiuj havas inspirajn rakontojn, atingis ion signifan aŭ influis la socion en manieroj kiuj ne nepre farus novaĵojn”.

La temo de 2019 estas “La Ina Estonteco”, kaj la listo ankaŭ inkluzivas Alanoud Alsharekh [18], la kuvajtan aktivulinon pri virinaj rajtoj kiu luktas por aboli la kuvajtan leĝon pri “honora mortigado”; la japana modelo kaj verkistino Yumi Ishikawa [19], fondinto de la kampanjo #KuToo kontraŭ la nepra portado de altaj kalkanumoj de virinoj, Kon [20], sumoisto [21], kiu batalis por ŝanĝi la regulojn kiuj malhelpis al virinoj profesie konkursi en sumoo; usona parlamentanino Alexandria Ocasio-Cortez [22], la plej juna virino kiu iam oficis en la Usona Kongreso [23]Maria Ressa [24], filipina ĵurnalistino kaj pledantino por gazetara libereco, kiu forte kritikas la ‘militon kontraŭ drogoj’ de prezidento Rodrigo Duterte [25] kaj la sveda klimata aktivulino Greta Thunberg [26], kies lernejaj strikoj mobilizis milionjn da gejunuloj ĉirkaŭ la mondo, kreinte la movadon ‘Fridays for future‘ (Vendredoj por estonteco).