“Suspendo ne silentigos min”: adoleskulo publike parolas post kiam ŝi kaŝis mesaĝon pri ŝjinĝjiangaj ujguroj en ŝminkan lecionon

Ekrankopio de ŝminkleciono de Feroza Aziz. Tra la jutuba kanalo de HKFP.

Originale verkis ĉi tiun afiŝon Holmes Chan kaj Tom Grundy. Oni publikigis ĝin [en] ĉe Hong Kong Free Press la 27-an de novembro 2019. La jena redaktita versio aperas ĉe Tutmondaj Voĉoj per interkonsenta partneriĝo pri enhavo.

Adoleskulo denuncis la sociretan aplikaĵon TikTok, posedatan de ĉinoj, pri ĝia decido bloki ŝin de afiŝado de nova enhavo, post kiam ŝi publike parolis pri la malfeliĉa stato de ujguroj en Ŝjinĝjiango.

Feroza Aziz, 17-jaraĝa, aperis en la amaskomunikiloj ĉi tiun semajnon post kiam ŝi afiŝis filmetojn, kiuj detalis la traktadon de ujguroj fare de la ĉinaj aŭtoritatoj. Ŝi intencis preteriri la sistemon de enhav-moderigado en TikTok, maskante la filmetojn kiel “lecionojn de ŝminkado”.

Aziz rakontis al HKFP, la 27-an de novembro, ke ŝi profitis de la intereso pri modo por aŭdigi sian mesaĝon. La filmetoj kolektis pli ol duonmilionon da “ŝatoj” ĉe la populara socireta platformo. Kopioj de ili aperis ankaŭ ĉe aliaj platformoj kie oni spektis ilin milionojn da fojoj.

Intertempe oni blokis Aziz de afiŝado de nova enhavo ĉe TikTok. Tamen, parolisto de la firmao deklaris al BBC News [en] ke ĝi “ne moderigas enhavon pro politikaj sentemoj”. La aplikaĵo estas nomata Daŭjin en Ĉinio kaj estas posedata de la ĉina firmao Bytedance, bazita en Pekino. Aziz diris:

I knew that if I start with a makeup tutorial, then people would want to watch. I then realized that I should use this idea of disguising my video because it will reach out to more people without TikTok [finding] out that I am talking about China’s corrupt government.

Mi sciis, ke se mi komencus per ŝminka leciono, homoj volus spekti. Mi tiam konstatis, ke mi devus uzi la ideon maski mian filmeton, ĉar ĝi atingus pli da homoj sen tio ke TikTok scias, ke mi parolas pri la koruptita registaro de Ĉinio.

En la populara filmeto, Aziz komencis per instrukcioj pri la uzo de okulhar-kurbigilo, antaŭ ol peti siajn spektantojn uzi siajn telefonojn por serĉi pri kio okazas al ujguroj en Ŝjinĝjiango:

how they’re getting concentration camps, throwing innocent Muslims in there, separating families from each other, kidnapping them, murdering them, raping them, forcing them to eat pork, forcing them to drink, forcing them to convert […] This is another Holocaust, yet no one is talking about it. Please be aware, please spread awareness in Xinjiang right now.

pri kiel ili faras koncentrejojn, ĵetas senkulpajn islamanojn en ilin, apartigas familiojn unu de la alia, forkaptas ilin, murdas ilin, seksperfortas ilin, devigas ilin manĝi porkaĵon, devigas ilin drinki, devigas ilin konvertiĝi […] Ĉi tio estas nova Holokaŭsto, tamen neniu parolas pri ĝi. Bonvolu atenti, bonvolu disvastigi informon el Ŝjinĝjiango nun.

Aziz, afgan-usonano, urĝe rekomendis al la registaroj de la tuta mondo ekagi por “ĉesigi la morton de senkulpaj homoj” kaj pritrakti la humanecan krizon:

As a Muslim myself, I have been a victim of racism and prejudice. I also grew up in a Jewish community, so I have always been aware of the Holocaust and the genocide placed on the Jews in World War II. […] After finding out about this issue, I knew that I had to say something about this, because if I didn’t say anything, who would?

Kiel islamano mem, mi estis viktimo de rasismo kaj antaŭjuĝoj. Mi ankaŭ kreskis en juda komunumo, kaj tial mi ĉiam konsciis pri la Holokaŭsto kaj la genocido, kiujn oni suferigis al la judoj dum la Dua mondmilito. […] Post kiam mi ekkonsciis pri ĉi tiu problemo, mi sciis ke mi devas diri ion pri ĝi, ĉar se mi ne dirus ion, kiu ja farus?

Aziz diris ke ŝia filmeto celas konsciigi la homojn, kaj la reagoj ĉe sociaj retoj estis plejparte pozitivaj.

Malpermeso “ekstreme suspektinda”

Kvankam la ŝminkleciona filmeto restas disponebla ĉe TikTok, Aziz diris la 26-an de novembro [en] ke oni malpermesis al ŝi afiŝi novan enhavon dum monato. Ŝi aldonis ke “tio ne silentigos min”.

La 15-an de novembro, TikTok blokis unu el la malnovaj kontoj de Aziz pro afiŝado de senrilata filmeto, kiu laŭaserte malobeis ĝiajn regulojn pri enhavo rilata al terorismo. Ĝi ankaŭ blokis ŝian poŝtelefonon la 25-an de novembro, laŭ BBC News [en].

Oni blokis min de afiŝado ĉe TikTok dum unu monato. Tio ne silentigos min.

La antaŭa filmeto montris Aziz dum ŝi reagis al muntaĵo de blankhaŭtaj famuloj kun la subteksto “mi estas ŝatanta nur blankajn knabojn je la mezlernejo”. La filmeto sekve transiras al muntaĵo de neblankaj viroj kun la subteksto “mi nun”. La filmeto finiĝas per vida kulmino de la ŝerco kun bildo de Bin Laden.

Aziz diris al HKFP ke la filmeto celis esti “nigra humuro” kaj “moketi tiujn, kiuj diris al mi kaj al miaj aliaj islamaj gefratoj, ke mi devus edziniĝi al teroristo”:

As a Muslim-American growing up in an almost all-white community, I have been ridiculed my whole life for my religion. I’ve been told to leave the country, go bomb another country, or to go marry a terrorist.

I decided, why not take these negative and racist remarks made to me, and make it into a funny video where more Muslims can laugh at, because the truth is, they face the same prejudice.

Kiel islam-usonanon, kiu kreskis en preskaŭ tutblanka komunumo, oni ridindigis min dum mia tuta vivo pro mia religio. Oni petis al mi foriri de la lando, iri bombi alian landon, aŭ iri edziniĝi al teroristo.

Mi pensis, kial ne preni ĉi tiujn negativajn kaj rasismajn rimarkojn faritajn al mi, kaj fari el ili amuzan filmeton pri kiu pli da islamanoj povas ridi, ĉar la vero estas, ke ili alfrontas la saman antaŭjuĝon.

TikTok diras, ke la blokado ne estis pro kritiko de Ĉinio. Ŝia antaŭa konto, laŭ ili, afiŝis filmeton de Osama bin Laden la 15-an de novembro, rezultigante blokadon de ŝia telefono. Ŝi diras, ke la filmeto estis evidenta ŝerco pri la rasismo, kiun ŝi alfrontas kiel islamano, kaj kunhavigis la filmeton kun ni: pic.twitter.com/5w7WpV2gB9

Aziz aldonis ke estas “ekstreme suspektinde” ke TikTok citis ŝian malnovan filmeton kiel la kialon de ŝia blokado, ĉar kaj la filmeton kaj la konton ŝi jam forigis.

I created a new [account] and never posted that Bin Laden video again and never posted anything that would offend anyone. But right when I post about China’s concentration camps I get suspended, over a video I made that was deleted on another account that was also deleted? It makes no sense!

Mi kreis novan konton kaj neniam denove afiŝis tiun filmeton kun Bin Laden kaj neniam plu afiŝis ion ajn kio ofendus iun ajn. Sed ĝuste kiam mi afiŝis pri ĉinaj koncentrejoj oni suspendas min, pro filmeto kiu estis farita ĉe alia konto, kiu ankaŭ estis forigita, ĉu? Tio tute ne havas sencon!

Finfine, hodiaŭ la 28-an de novembro, la firmao disponigis publikan pardonpeton kaj redonis al Aziz ŝian konton. Tamen la videblogisto diris, ke ŝi ne kredas la pretendon de eraro faritan de TikTok [en]:

UPDATE: Tiktok has issued a public apology and gave me my account back. Do I believe they took it away because of a unrelated satirical video that was deleted on a previous deleted account of mine? Right after I finished posting a 3 part video about the Uyghurs? No.

ĜISDATIGO [en]: TikTok anoncis publikan pardonpeton kaj redonis al mi mian konton. Ĉu mi kredas ke ili forprenis ĝin pro senrilata satira filmeto kiu estis forigita ĉe malnova konto de mi? Ĉu tuj post kiam mi afiŝis 3-partan filmeton pri la Ujguroj? Ne.

La ĉefe islama etna grupo Ujguro estas inter la minoritatoj celataj per io, kio, laŭ pretendo de Pekino, estas kampanjo [en] por trakti maltrankvilon kaj sendependismon. Unuiĝintaj Nacioj diras ke milionon da Ujguroj [en] oni arbitre malliberigis en eksterleĝajn “politikajn reedukajn koncentrejojn”, dum la organizaĵo Human Rights Watch raportas ke observado kaj subpremado en Ŝjinĝjiango draste pliiĝis ekde 2016.

La NRO diras [en] ke oni kolektas biometriajn datumojn de loĝantoj, konfiskas pasportojn, limigas religiajn agadojn kaj “eksternorme longajn” barbojn, malpermasas publikajn preĝojn kaj islamajn vualojn kaj devigas posedantojn de aŭtoj kaj poŝtelefonoj instali spurilojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.