- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Astrofizikistoj traveturas Etiopion por malkovri morgaŭajn inventistojn

Kategorioj: Subsahara Afriko, Etiopio, Arto kaj kulturo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado, Junuloj, Scienco, Teknikaro, Virinoj kaj genro

Astrobus Ethiopia 2019 ekis sian turneon en Norda Etiopio, ĵus antaŭ la lanĉo de la unua etiopia satelito, decembre 2019. Foto de Astrobus Ethiopia, uzata kun permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom alia mencio.]

La etiopiaj aŭtoritatuloj anoncis [1] lanĉon de sia unua satelito tiun-ĉi monaton. La 7-an de decembro, kelkajn tagojn antaŭ tiu historia momento, skipo el 24 astrofizikistoj, sciencistoj, artistoj kaj novigistoj eniris en “Astrobus Ethiopia [2]” por turneo tra 8 urboj de Norda Etiopio dum kiu ili proponas praktikajn atelierojn pri scienco kaj arto.

Ekveturinte el la ĉefurbo Adis-Abebo, la grupo planas renkonti pli ol 1000 mezlernejanojn en ĉiu urbo, tra aranĝoj preparitaj de la tieaj universitatoj. Tie, ili enkondukos atelierojn favore al disvolvigo de abstrakta kaj kritika pensado. Entute ili intencas atingi 8000 junulojn kaj eksciti ilian scivolemon.

“La ĉefa celo estas trapasigi ideojn abstraktajn sed akireblajn kaj proksimajn al nia ĉiutaga vivo, kaj starigi konektojn, novajn kaj ludemajn”, klarigis D-ro Nebiha Shafi al Global Voices dum videoalvoko.

Nebiha Shafi estas etiopia astrofizikisto kiu nuntempe laboras en Sud-Afriko, kie ŝi esploras la evoluon de la galaksioj. Sed ŝi ankaŭ ŝategas komunikadon kun la publiko, specife kiam temas pri kuraĝigo de junulinoj kaj de virinoj por aliri al scienco.

Junulino uzas binoklon dum ateliero Astrobus Ethiopia en 2017. Foto de Carla von Münchow, uzata kun afabla permeso de Astrobus.

Shafi, kune kun la kosmologo Yabebal Tadesse, kiu laboras en Germanio kiel sendependa scientisto, kunspertas la aventuron de Astrobus Ethiopia jam ekde ĝia komenco en 2017. Tadesse, kiu esploras “la universon tra la signoj de kosmaj mikro-ondoj”, diras, ke la ideo de Astrobus Ethiopia tuŝis lin kiam li vidis ĉe Facebook foton de “Astro Truck“, esplora projekto pri astronomio en Senegalo.

Tadesse tuj alvokis Shafin por proponi la ideon realigi similan projekton, sed li plilarĝigis ĝin por inkludi arton kaj novigadon kune kun astronomia esploro. Ambaŭ kun pluraj kolegoj tuj komencis plani kaj desegni la projekton antaŭ peti financadon de Astronomy for Development [3], instituto — membro de Internacia Astronomia Unio (IAU).

“Ni alparolis niajn amikojn, niajn kolegojn kaj ĉiuj entuziasmis, specife pri la ligo inter arto kaj novigado – temas ne nur pri scienco”, diras Shafi.

Tamen ili bezonis du jarojn por realigi la projekton, pro la politika malstabileco en [4]Etiopio inter 2015 kaj 2017. “La politika situacio en tiu tempo zorgigis nin, ĉar okazis multaj manifestacioj en la regionoj kiujn ni planis traveturi. Ni devis do atendi iomete kaj, krome, ni ankaŭ deziris surlokan partneron, ĉar multaj el ni estis for de la lando en tiu momento kaj ni bezonis loĝistikan helpon”, klarigas Tadesse en video alvoko kun Global Voices. 

Fine ambaŭ aranĝis teknikan skipon kaj partneriĝis kun la Etiopia societo pri spaca scienco [5] [amh] (ESSS), unua tiela aranĝo en Etiopio.

Fondita en 2004 kun 47 membroj, ESSS havas nun 10 000 membrojn, 19 filiojn kaj 100 astronomiajn klublojn tra Etiopio. ESSS instalis la unuan observejon kaj esploro-centron de Orientafriko [6] [eo] (East African Entoto Observatory and Research Center) kaj membras en UAI, perfekta partnero por Astrobus Ethiopia. La plimulto de la skiparo de Astrobus ankaŭ laboras kun la Etiopia Instituto por Teknologio pri Spaca Scienco [7], kies frapfrazo estas “Ni esploras la universon por la profito de nia popolo”.

Astrobus Etiopio 2019

La turneo de 2019 reprenas grandan parton de la celoj de la eldono 2017. Grupo el 27 artistoj, scientistoj, novigistoj kaj lekciistoj kunigas junulojn por instrui ilin pri steloj, planedoj, galaksioj, kosmo, sed ankaŭ pri rakont-arto, fotografio, muziko, film-arto, kin-arto, agrikulturo kaj modo. La skipo produktas siajn edukajn materialojn en tri lokaj lingvoj: la amhara [8], la oroma [9] kaj la tigraja [10] [ĉiuj eo].

Astrobus Etiopio kreis pedagogiajn enhavojn pri astronomio kaj astrofiziko en lokaj lingvoj kiel ekzemple la amhara kaj la oroma.

Dum tiu turneo en 9 tagoj, lernantoj el almenaŭ 10 diversaj mezlernejoj kuniĝas en la aranĝoj de ilia loka universitato por lerni, ensociiĝi kaj konfronti novajn ideojn. Se multaj organizantoj estas astrofizikistoj kaj kosmologoj, Shafi kaj Tadesse diras ke ilia misio pli koncernas kritikan kaj kreeman pensadon ol ion ajn.

Astrobus instruas gejunulojn kiel alfronti defiojn, kiel faras la novigistoj en siaj respektivaj terenoj. Tadesse klarigas la gravecon lerni “la vortaron pri defio”, por kompreni kaj interpeti, kombini kaj komponi, krei novajn ideojn kaj solvojn.

“Ni devas lerni kiel transdoni niajn konojn kaj tio postulas uzi abstraktan pensadon por solvi problemojn”, diras Shafi.

Por multaj lernantoj, tio estos la unua kontakto kun teleskopo, droneo [11] [eo] aŭ binoklo por studi la universon. Por havi pli da tiaj materialoj por mana uzo de tiuj scivolemaj junuloj, Astrobus Ethiopia lanĉis [12] kampanjon de kunfinancado.

Lernantino rigardas tra teleskopo dum turneo 2017 de Astrobus Ethiopia. Foto de Carla von Münchow, uzata kun afabla permeso de Astrobus Ehiopia.

Historiaj antaŭeniroj en astronomio

La grupo revenos al Adis-Abebo, la ĉefurbo, ĝustatempe por la historia lanĉo de la satelito en la spacon, anoncita por la 17-a de decembro. La skipo planas esti tie por festi la finon de Astrobus kaj ankaŭ la nacian sukceson de Etiopio pri astronomio kaj kosmo.

“Ni deziras elprovi tion, kiel tra eta malsama pripenso, ni kelkfoje povas plibonigi la sistemon”, substrekas Tadesse kaj li aldonas, ke la lastaj antaŭeniroj de Etiopio pri astronomio kaj kosmo devus esti plivalorigitaj. Ekzemple la ĉi-jara Nobel-premio pri fiziko [13] [eo] estis aljuĝita al eltrovo de ekstersunsistema planedo en la orbito de stelo [14] [fr], kaj Internacia Astronomia Unio [15] [eo] (IAU) petis Etiopion nomi unu el ili kadre de la kampanjo NameExoWorlds [16].

“Kio ajn okazas en nia lando, sed ankaŭ internacie, ni diras ke ĉio komenciĝas de io — simpla ideo poste transformita”, diras Shafi. “Nenio estas tro granda kaj ne ekzistas ideo kiun ni povas taksi malgranda”.