Ni prezentas Miguel Angel Oxlaj Cúmez, gastiganton de @ActLenguas inter la 16-a kaj la 22-a de decembro

Foto liverita de Miguel Angel Oxlaj Cúmez

En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn administri la tviteran konton @ActLenguas kaj kundividi spertojn pri revigligo kaj antaŭenigo de iliaj denaskaj lingvoj. En tiu ĉi afiŝo, ekkonu pli pri Miguel Angel Oxlaj Cúmez kaj pri tio, kion li planas diskuti dum lia semajno kiel gastiganto.

RV: Bonvolu rakonti iom pri vi:

Me llamo Miguel Angel Oxlaj Cúmez, maya kaqchikel, de chi Xot, Iximulew (Guatemala). Soy profesor de la Universidad Maya Kaqchikel chi Xot, escritor y traductor maya kaqchikel, activista de la lengua y también dirigente y activista social.

Actualmente hago activismo de la lengua en tres vertientes: desde el espacio digital, fomentando contenidos en mi lengua maya kaqchikel y como parte del consorcio organizador del Festival Latinoamericano de Lenguas Indígenas en Internet; desde el espacio literario, escribiendo y traduciendo textos en kaqchikel y como gestor de espacios para escritoras y escritores indígenas; finalmente desde el activismo “de calle”, fomentando espacios para el uso de la lengua, posicionando nuestras lenguas indígenas en espacios políticos y académicos, y generando alianzas interinstitucionales para consolidar frentes comunes para trabajar por nuestras lenguas indígenas.

He realizado estas actividades durante tiempo atrás, pero fue hasta el 2018 cuando “supe” que era un activista de la lengua al tener la oportunidad de participar en la especialización “Estrategias para la revitalización lingüística” organizado por Garabide y la Universidad Mondragon del País Vasco. Esto, de cara al futuro, me da la oportunidad de hacer un “activismo” más planificado, con acciones y objetivos mejor orientados, ya que la situación actual de nuestras lenguas así lo requieren. No podemos seguir realizando acciones “aisladas” alrededor de la revitalización lingüística, necesitamos sentarnos y planificar, proponernos metas y acciones estratégicas para revitalizar nuestras lenguas. Si su debilitamiento y (casi) desaparición se logró por medio de acciones como la “castellanización obligatoria”, que fue una política planificada por parte de los estados latinoamericanos e impuesta a las poblaciones indígenas durante el siglo XX, nosotros no podemos darnos el lujo de tomar a la ligera la revitalización de nuestras lenguas y no planificar nuestro trabajo para conseguir que éstas vuelvan a florecer.

Mi nomiĝas Miguel Angel Oxlaj Cúmez, kakĉikela majao, el chi Xot, Iximulew (Gvatemalo). Mi estas profesoro ĉe la universitato Maya Kaqchikel chi Xot, verkisto kaj tradukisto en la lingvo majaa kakĉikela, lingva aktivisto kaj ankaŭ socia aktivisto kaj gvidisto.

Nuntempe mi aktivas por la lingvo en tri niveloj: en la cifereca kampo, subtenante materialojn en mia lingvo kakĉikela kaj partoprenante en la organiza teamo de la Latinamerika Festivalo pri Indiĝenaj Lingvoj en Interreto; en la literatura kampo, verkante kaj tradukante tekstojn en la kakĉikelan kaj kiel administranto de spacoj por indiĝenaj verkistoj kaj verkistinoj; finfine en la nivelo de “strata” aktivismo, subtenante spacojn por uzo de la lingvo, enigante niajn indiĝenajn lingvojn en politikajn kaj akademiajn spacojn, kaj kreante interinstituciajn aliancojn por fortigi komunajn frontojn por labori por niaj indiĝenaj lingvoj.

Mi realigas tiujn aktivecojn ekde iom da tempo, sed nur en 2018 mi “malkovris” ke mi estis lingva aktivisto kiam mi havis la ŝancon partopreni la kurson “Strategioj por lingva revigligo”, kiu estis organizata de Garabide kaj de la universitato Mondragon de Eŭskio. Rigardante la estontecon, tio donas al mi oportunon fari “aktivismon” iom pli planitan, kun agoj kaj celoj pli bone orientitaj, ĉar la nuna situacio de niaj lingvoj postulas tion. Ni ne povas daŭrigi kun agoj “izolitaj” pri lingva revigligo, ni devas sidiĝi kaj plani, proponi celojn kaj strategiajn agojn por revigligi niajn lingvojn. Se iliaj malfortigo kaj (kvazaŭ) malapero estis realigitaj pere de agoj kiel “deviga hispanigo”, kiu estis planita politiko de latinamerikaj registaroj kaj altrudita al indiĝenaj popoloj dum la 20-a jarcento, ni ne povas permesi al ni ne trakti serioze la revigligon de niaj lingvoj kaj ne plani nian laboron, se ni volas sukcesi reflorigi ilin.

RV: Kiel statas via lingvo interrete kaj eksterrete?

El maya kaqchikel es una de las 22 lenguas de ascendencia maya que se hablan en Iximulew (Guatemala). Es la cuarta lengua con mayor número de hablantes, que supera el medio millón. Sin embargo, es una lengua que está en clara vulnerabilidad. En primer lugar, porque la lengua dominante la ha desplazado y ya no tiene espacios de uso, más allá del ambiente familiar. Esto ha conseguido que esté desprestigiada entre sus hablantes y como consecuencia de ello, los hablantes ya no la están enseñando a las nuevas generaciones. Y el peligro está allí. Si no hay transmisión familiar de la lengua maya kaqchikel, cualquier acción no va a tener la fuerza que podría tener si ésta fuera importante para los padres y madres de familia. Una lengua se vuelve importante para el neo-hablante en la medida de que se establezca una conexión pragmática (de uso) y también sentimental con la lengua. Y eso se consigue de forma natural en el ambiente familiar. De esa cuenta es que acciones como la educación bilingüe intercultural tienen poco éxito porque los mismos padres y madres hablantes no le confieren importancia y, al igual que maestras y maestros, lo ven solamente como “un curso más” que sus hijas e hijos deben aprobar en el currículum educativo. Es así como se puede afirmar que el maya kaqchikel es una lengua que la sabe más de medio millón de personas, pero la usan pocas. Y una lengua que no se usa…

En el campo digital, que los sociolingüistas la consideran como “otro espacio de uso de la lengua”, el maya kaqchikel tiene poca presencia. Casi nula, al igual que las demás lenguas indígenas. Por eso, desde nuestro activismo estamos generando espacios para que nuestras lenguas indígenas, no solo el maya kaqchikel, se utilicen. En primer lugar estamos tratando de visibilizar los esfuerzos que ya se están realizando en internet. En segundo lugar, motivando a que más personas logren “naturalizar” el uso de su lengua indígena en el internet. Hay vergüenza y miedo de utilizar la lengua propia en internet.

Miedo a que “pocos le van a entender”, lo cual no es necesariamente cierto y vergüenza al “qué dirán”. Es importante superar esos estigmas y ver la otra cara de la moneda. Por ejemplo, entender que mensajes en las lenguas dominantes se escriben millones al día, ¿por qué no ser pionero en escribir mensajes en nuestras lenguas indígenas? Youtubers en castellano, hay miles. ¿Por qué no ser de los primeros en mi lengua indígena? Memes en castellano se generan por miles, ¿por qué no ser de los primeros en hacerlos en mi lengua indígena?

La kakĉikela majaa estas unu el la 22 devenaj lingvoj de la majaa kiuj estas parolataj en Iximulew (Gvatemalo). Estas la kvara lingvo laŭ kvanto de parolantoj, kun pli ol duonmiliono de parolantoj. Sendube, temas pri lingvo en klara stato de vundebleco. Unue, ĉar la ĉefa lingvo anstataŭigis ĝin kaj ne plu estas spacoj kie ĝi estas uzata, krom la familia medio. Pro tio, ĝi estas malaprezata de siaj parolantoj kaj sekve, la parolantoj ne plu instruas ĝin al la novaj generacioj. Tie ĉi troviĝas la danĝero. Se ne ekzistos familia transdonado de la lingvo majaa kakĉikela, neniu ago havos la forton kiun ĝi povus havi se ĝi estus grava por la gepatroj. Lingvo iĝas grava por novparolanto se ekzistas ligo pragmata (de uzado) kaj ankaŭ sentimentala al la lingvo. Kaj tio okazas nature en la familia medio. Pro tio, ago kiel la interkultura dulingva edukado havas malmultan sukceson, ĉar la gepatroj mem ne donas gravecon al ili, same kiel la instruistoj, kiuj vidas tion kiel “alian kurson” kiun iliaj gefiloj devas trapasi en la eduka programo. Pro tio oni povas konfirmi ke la majaa kakĉikela estas lingvo konata de pli ol duonmiliono de personoj, sed malmulte uzata. Kaj lingvo ne uzata…

En la cifereca kampo, kiun la sociolingvistoj taksas kiel “alian spacon de la lingvo”, la kakĉikela majaa havas malfortan ĉeeston. Kvazaŭ nenian, same kiel la aliaj indiĝenaj lingvoj. Pro tio, per nia aktivismo ni kreas spacojn por ke niaj indiĝenaj lingvoj, ne nur la majaa kakĉikela, estu uzataj. Unue ni provas videbligi la strebojn faritajn en la interreto. Due, ni stimulas tion, ke pluraj homoj sukcesu “naturaligi” la uzadon de siaj indiĝenaj lingvoj interrete. Ekzistas honto kaj timo utiligi sian propran lingvon interrete.

Timo ke “malmultaj ilin komprenos”, kio ne nepre veras, kaj honto pri tio, “kion la aliaj diros”. Gravas superi tiujn stigmojn kaj vidi la alian flankon de la monero. Ekzemple, kompreni ke milionoj de mesaĝoj en la regantaj lingvoj estas skribataj ĉiutage, kial ne esti pioniro en la skribado de mesaĝoj en niaj indiĝenaj lingvoj? Jutubistoj en la hispana nombras milojn. Kial ne esti unu el la unuaj en sia indiĝena lingvo? Memeoj en la hispana nombras milojn, kial ne esti inter la unuaj kiuj faras ilin en sia indiĝena lingvo?

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno en kiu vi administros la konton @ActLenguas?

Reflexionar sobre la importancia de la visibilización de la invisibilización de los derechos lingüísticos, reflexionar sobre la importancia de la lengua como un elemento identitario y como contenedor y depositario de otras formas de pensar y de entender y de relacionarse con la madre tierra, reflexionar sobre los espacios de uso de la lengua, cómo y por qué reivindicarlos, conocer experiencias exitosas de revitalización lingüística, legislación que tengamos a nuestro favor para hacerla valer, esfuerzos comunitarios que se están realizando, experiencias exitosas que se estén teniendo en la brecha digital, entre otros temas.

Pripensi la gravecon de videbligo de la malvidebligo de lingvaj rajtoj, pripensi la gravecon de la lingvo kiel identeca elemento kaj kiel ujo kaj deponejo de aliaj formoj pensi, kompreni kaj rilati al la patrina tero, pripensi la spacojn kie la lingvo estas uzata, kiel kaj kial pretendi ilin, koni sukcesajn spertojn de lingva revigligo, leĝaron kiu helpas nin, komunumajn strebojn kiuj estas realigataj, sukcesajn spertojn kiuj ekzistas en la cifereca medio, interalie.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motiviĝoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

Pregunta interesante. Acá le apostamos a un internet multilingüe, un internet que sea reflejo de la heterogeneidad de la sociedad humana, un internet que no me obligue a cambiar de lengua para interactuar con él, un internet en el que, como maya kaqchikel, pueda desarrollar una vida digital en mi propia lengua y que el trasladarme a otra u otras lenguas sea por decisión propia y no por imposición lingüística.
Y así como ese internet, así pueda ser la vivencia física, comunitaria de la lengua, que podamos vivir nuestras vidas en nuestras propias lenguas, y en otras, por supuesto, pero que tengamos siempre esa oportunidad de vivir en la lengua de nuestros ancestros y que, en principio, la hagamos valer.

Interesa demando. Tie ĉi ni celas plurilingvan interreton, interreton kiu spegulas la heterogenecon de la humana socio, interreton kiu ne devigas min ŝanĝi la lingvon por interagi kun ĝi, interreton en kiu mi, kiel majao kakĉikela, povas disvolvi ciferecan vivon en mia propra lingvo, kaj en kiu la ŝanĝo al alia aŭ aliaj lingvoj okazas pro propra volo kaj ne pro lingva altrudo.

Kaj same, kiel la interreto, povas ankaŭ esti la fizika vivo, komunuma, de la lingvo. Por ke ni povu vivi niajn vivojn en niaj propraj lingvoj, kaj en aliaj lingvoj, kompreneble, sed ke ni ĉiam havu tiun oportunon vivi en la lingvo de niaj prapatroj kaj ke principe ni valorigu ĝin.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.