- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Populara animacia filmo Nausicaä de Japanio ludita kiel kabuka teatraĵo

Kategorioj: Orienta Azio, Japanio, Arto kaj kulturo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Ideoj
miyazaki nausicaa kabuki [1]

    1. La princino Nausicaä kaj besto

Ohmu [2]

    1. en nova kabuka teatraĵo laŭ

Nausicaä el la Venta Valo

    1.  de Miyazaki Hayao. Ekranbildo el

la jutuba kanalo Oricon [1]

    .

Unu el la plej popularaj fabeloj de Japanio estis surscenigata kiel kabuka teatraĵo [3] [eo] en decembro 2019. Kreita de la fama japana reĝisoro, prezentisto kaj rakontisto Miyazaki Hayao [4], Nausicaä el la Venta Valo [5] [eo] (風の谷のナウシカ, Kaze no Tani no Naushika) aperis unue kiel mangaa [6] serio en 1982, kaj poste kiel animacia filmo [7] en 1984, kiu lasta ankoraŭ ĝuas sukceson ĉe tutmonda publiko.

La kabuka versio de Nausicaä estas ludata de aktoraro komplete vira [8] kun la famaj kabukaj aktoroj Onoe Kikugorō V [9] kaj Nakamura Shichinosuke II [10]. Onoe ludas Nausicaä, la ĉefrolulinon de la fabelo, kaj Nakamura ludas la princinon Kushana [11], ŝian antagoniston. La teatra ludado komenciĝis ĉe Shinbashi Enbujo, en Tokio, vendredon, la 6-an de decembro, kaj daŭris ĝis la 25-a de decembro.

Mallonga resumo de la kabuka adaptaĵo povas esti spektata jutube [1] kaj tvitere:

Morgaŭ okazos la premiero de la teatra kabuko “Nausicaä” en Japanio. Dankon @ButaGhibli [13] por la ligilo. pic.twitter.com/YfJlzhefVb [14]

— Catsuka (@catsuka) la 5-an de decembro 2019 [15]

Enscenigitaj en post-apokalipta estonteco, kaj la mangaa kaj la animea [16] versioj de Nausicaä el la Venta Valo prezentas la strebojn de la princino Nausicaä malebligi al la homaro detrui sin kaj ĉiujn aliajn vivformojn sur ls venenita, plejparte ne gastama Tero. Kiel ĉiuj verkoj de Miyazaki, Nausicaä uzas fantazion por esplori kompleksajn temojn kiel naturprotektismon, pacismon kaj homan eraripovon kaj avidecon.

Miyazaki Hayao [4] [eo] estas unu el la plej famaj japanaj verkistoj. Li estas fondinto de la Studio Ghibli [17]. Liaj plej famaj verkoj en Japanio kaj eksterlande estas Mia najbaro Totoro [18] kaj La vojaĝo de Ĉihiro [19]. Miyazaki debutis per mangaaj serioj [20] je la fino de la 1960-aja jaroj, el kiuj fine estiĝis la Nausicaä-serio.

Nausicaä of the Valley of the Wind (Japanese: 風の谷のナウシカ

Nausicaä el la Venta Valo (風の谷のナウシカ) [5] estis longa mangaa serio de Miyazaki Hayao unue publikigita en 1984. Foto de Nevin Thompson.

Nausicaä estis ludata en Tokio de la 5-a ĝis la 25-a de decembro 2019. Ĝi sekvas kabukmodelon similan al la kabuka Star Wars, spektebla rete en Jutubo [21].