- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Melaneziaj ĵurnalistoj denuncas kreskantajn minacojn al amaskomunikila libereco

Kategorioj: Oceanio, Aŭstralio, Fiĝioj, Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo, Samoo, Solomon Islands, Vanuatu, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Politiko, Regado
[1]

Delegitoj de la unua Melanezia Forumo pri Amaskomunikila Libereco.  Fonto: Asocio de Novaĵoj el la Pacifikaj Insuloj. Foto de Georgina Kekea.

Ĵurnalistoj el Fiĝio [2], Vanuatuo [3], Salomonoj [4], Papuo-Nov-Gvineo [5] kaj Okcidenta Papuo [6] kunvenis en Brisbano [7], Aŭstralio [8], por la lanĉo de la Melanezia Gazetarlibereca Forumo [9] [en], organizita responde al “kreskanta amaskomunikila subpremado” en la regiono.

La rezulta deklaro emfazis [10] la ĉefajn minacojn al amaskomunikila libereco en Melanezio [11]:

The range of threats to media freedom is increasing. These include restrictive legislation, intimidation, political threats, legal threats and prosecutions, assaults and police and military brutality, illegal detention, online abuse, racism between ethnic groups and the ever-present threats facing particularly younger and female reporters who may face violence both on the job and within their own homes.

La serio de minacoj al amaskomunikila libereco kreskadas. Ĉi tiuj inkluzivas limigan leĝaron, timigadon, politikajn minacojn, leĝajn minacojn kaj persekutojn, atakojn kaj polican kaj militistan brutalecon, kontraŭleĝan malliberigon, interretan fitraktadon, interetnan rasismon, kaj la ĉiamajn minacojn precipe al junaj raportistinoj, kiuj povas alfronti perforton ambaŭflanke, kaj en la laborpostenoj kaj ene de siaj propraj hejmoj.

La partoprenantoj petis la melaneziajn registarojn “respekti la amaskomunikilaron kaj ĝian necesan lokon en naciaj konversacioj” kaj “garantii la sekurecon de ĵurnalistoj en la disvolviĝo de iliaj profesiaj agadoj”.

[12]

Melanezio. Fonto: Vikipedio, Oceanío_ISO_3166-1.svg: Uzanto: Tintazul, Krea Komunaĵo – Atribuite Samkondiĉe 3.0 Neadaptita (CC BY-SA 3.0). [13]

Diversaj temoj kiel gvatado, laborkondiĉoj, klimata ŝanĝo [14] kaj efiko de sociaj amaskomunikiloj estis pritraktitaj dum la forumo. Philip Cass, nuna redaktisto de Pacific Journalism Review de la Pacifika Amaskomunikilara Centro, ankaŭ dokumentis sesion [15] pri iuj el la malfacilaĵoj kiujn ĵurnalistoj alfrontas:

A special session on the experiences of women journalists took place later in the morning, with women journalists, editors and freelancers speaking about common problems.

These included demands that they show “respect” for men they are interviewing, a background of violence against women in many places and traditional notions of gender roles.

Speciala kunsido pri la spertoj de inaj ĵurnalistoj okazis matene, dum kiu ĵurnalistinoj, redaktoroj kaj sendependaj verkistinoj parolis pri oftaj problemoj.

Ĉi tiuj inkluzivis postulojn ke ili montru “respekton” al viroj kiujn ili intervjuas, fonon de perforto kontraŭ virinoj en multaj lokoj, kaj tradiciajn nociojn pri genraj roloj [16].

Neatendita momento en la forumo estis la elmontro de la flago de sendependeco de Okcidenta Papuo, provinco de Indonezio kien eksterlandaj ĵurnalistoj ne rajtas [17] iri. Streĉiteco intensiĝis en la lastaj jaroj, ĉar iuj etnoj daŭre asertas sian rajton je memdetermino [18].

Potenca momento fine de la prelego de prof. David Robie ĉi-vespere. Dankon al tiuj kiuj ĉeestis. #WestPapua [19] #MediaFreedom [20] #MMFF [21] pic.twitter.com/hmg8SdLQF7 [22] [en]

— Melanezia Forumo pri Amaskomunikila Libereco (@mmfforum) la 28-an de oktobro 2019 [23] [en]

La Melanezia Forumo pri Amaskomunikila Libereco ankaŭ publikigis specifajn postulojn al naciaj registaroj. Por Papuo-Nov-Gvineo, estis instigo “respekti la sendependecon de amaskomunikilaj institucioj kaj ĵurnalistoj” kaj “plifortigi kontraŭ-koruptan leĝaron kaj sekurecon de informantoj por inkluzivi ĵurnalistojn kaj amaskomunikajn praktikantojn”. Por Fiĝio, la registaro ricevis peton nuligi sian amaskomunikilan dekreton, kiu havas “drakonajn punojn, kaj oni diris ke la neprecizeco pri deliktoj kiujn ĝi starigas havas sufokan efikon [24] [en] sur liberaj amaskomunikiloj”. Por Vanuatuo, la registaro estis alvokita nuligi la rifuzon de laborpermesilo [25] [en] al Dan McGarry, direktoro de la Daily Post.

MacGarry diris ke lia vizo estis rifuzita pro lia kritiko kontraŭ la kreskanta influo de Ĉinio en Vanuatuo. Lia situacio plimalboniĝis, ĉar oni malpermesis al li eniri Vanuatuon post kiam li ĉeestis la Melanezian Gazetaran Liberecan Forumon.

Saluton al ĉiuj, jen novaĵoj:

Hieraŭ oni malpermesis al mi reiri al mia familio en Vanuatuo. Oni ne lasis min enaviadiliĝi.

Mia familio estas disŝirata de registaro kiu ne volas ke ĝiaj homoj sciu pri kreskanta ĉina influo. Deklaro venos baldaŭ. pic.twitter.com/AJMJNqTZRc [26] [en`]

— Dan McGarry (@dailypostdan) la 17-an de novembro 2019 [27] [en]

Scott Waide, ĵurnalisto el Papuo-Nov-Gvineo, verkis apelacion [28] [en] nome de aliaj partoprenantoj:

As a member of the Melanesian Media Freedom Forum, I am joining my colleagues in calling on the Vanuatu government to allow Dan McGarry the dignity and respect he deserves.

It is important that media freedom in Melanesian is protected by our ELECTED governments. Any attack on members of the media is an attack on the freedom of expression of the people.

Melanesian governments cannot pay lip service to international conventions and commitments to democratic freedoms and in the same breath issue orders to clamp down on journalists right to expression.

Kiel ano de la Melanezia Forumo pri Amaskomunikila Libereco, mi aliĝas al miaj kolegoj petante la vanuatuan registaron doni al Dan McGarry la dignon kaj respekton kiujn li meritas.

Gravas ke amaskomunikila libereco en Melanezio estu protektata de niaj ELEKTITAJ registaroj. Ĉiu atako kontraŭ membroj de la amaskomunikilaro estas atako al la esprimlibereco de la homoj.

Melaneziaj registaroj ne rajtas subteni nur buŝe internaciajn konvenciojn kaj sindediĉojn al demokratiaj liberecoj, kaj samtempe ordoni subpremadon de la rajto de ĵurnalistoj al libera esprimado.

La rezulta deklaro de la forumo finiĝis kun dediĉo “establi reton por helpi partoprenantojn respondi senprokraste kaj efike al minacoj rilate al ĵurnalisma sekureco aŭ al amaskomunikila libereco”.