- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Renkontiĝoj kun diabloj, anĝeloj kaj sanktuloj sur la stratoj de Ĉeĥio

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Ĉeĥio, Arto kaj kulturo, Historio, Junuloj, Religio

Tradicia renkontiĝo kun Sankta Nikolao kaj paro da diabloj en Prago vespere la 5-an de decembro. Foto de Filip Noubel, uzata kun permeso.

La 5-an de decembro, vespere, la stratoj kaj placoj en Ĉeĥio pleniĝas de nekutimaj roluloj: diabloj, anĝeloj kaj sanktuloj portantaj altajn ĉapelojn. La 5-a de decembro estas la tago de Sankta Nikolao [1]. Ĝi signifas specialan feston por ĉeĥaj infanoj dum la festeca monato de decembro.

Sankta Nikolao estis kristana episkopo en la 3-a jarcento, naskita en la greka urbo Mira [2], nun situanta en Turkio. La kristana hagiografio [3] aldonis multajn legendojn al lia biografio tra la jarcentoj. Laŭ iu sanga legendo buĉisto mortigis tri infanojn kaj peklis ilin en barelon por vendi ilin kiel ŝinkon, kiam Nikolao trapasis la urbon. Sentante la perfidon, li revivigis la infanojn. Ĉi tio eble estas inter la ĉefaj kialoj, pro kiuj en Ĉeĥio kaj aliaj centr-eŭropaj landoj, same kiel en Belgio kaj Nederlando, la festo de Sankta Nikolao estas proksime ligita al infanoj.

Laŭ la ĉeĥa tradicio, Sankta Nikolao marŝas laŭ la stratoj kaj foje frapas la pordojn, akompanata de anĝelo kaj diablo, kaj demandas gepatrojn ĉu iliaj infanoj kondutis bone aŭ malbone tiun jaron. Se la raporto estas pozitiva, la anĝelo gratulas la infanojn kaj ofertas al ili dolĉaĵojn. Infanoj, kiuj kondutis malbone, ricevas de la diablo simbolan skoldon.

La festo estas konsiderata kiel familia afero, kaj multaj junuloj vestas sin kiel unu el la tri roluloj kaj vagas laŭ la stratoj por amuzi kaj / aŭ timigi infanojn leĝere. La festo estas tiel populara, ke ĝi estis vaste observata en Ĉeĥoslovakio eĉ dum la komunisma epoko, kiam publikaj religiaj festoj estis malpermesitaj, ĉar oni opiniis, ke ĝi havas parte paganajn radikojn. Hodiaŭ ĝi estas festata de lokaj municipoj, sed “neoficialaj” spontaneaj triopoj ankoraŭ vagadas kaj konservas la tradicion viva.

Jen kelkaj fotoj faritaj vespere la 5-an de decembro 2019 en Prago, montrantaj diversajn manierojn en kiuj Ĉeĥio festas Sanktan Nikolaon.

Profesia diablo sur la Venceslaa Placo. Foto farita de Filip Noubel, uzata kun permeso.

Municipa triopo sur Venceslaa Placo en Prago. Foto farita de Filip Noubel, uzata kun permeso.

La diabloj kontrolantaj la konduton de la infano. Venceslaa Placo en Prago. Foto farita de Filip Noubel, uzata kun permeso.

Ŝajne tiu infano bone kondutis kaj gajnis dolĉaĵojn. Náměstí míru en Prago. Foto farita de Filip Noubel, uzata kun permeso.

Spontanea triopo. Náměstí míru en Prago. Foto farita de Filip Noubel, uzata kun permeso.

La diablo kaj Sankta Nikolao pozantaj. Náměstí míru en Prago. Foto farita de Filip Noubel, uzata kun permeso.